Vidonci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidonci, hungare Vidorlak estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Grad (Slovenio).

Municipo Grad en Slovenio, kie Vidonci troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Vidonci situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Vidorlak 139 domojn kaj 745 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1987 vilaĝa festego okazis.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si