Vienna International Centre
La Vienna International Centre (angle por "Internacia Centro de Vieno"), mallonge VIC, en Vieno pli konata kiel UNO-City (UN-urbo), estas konstruaĵo en la Vieno, kiu servas kiel sidejo de pluraj internaciaj organizaĵoj. Ĝi situas en Kaisermühlen, parto de la 22a distrikto, proksime al la Danuba Parko, Malnova Danubo kaj Nova Danubo, kaj ĝi estas atingebla de la metrostacio Kaisermühlen-Vienna International Centre. Ĝi konsistas el ses Y-formaj turoj kun diversaj altoj.
Ĝi estas unu el la kvar oficialaj sidejoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj gastigas la jenajn organizaĵojn UN-ajn:
- Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por drogokontrolado kaj krim-antaŭmalhelpado (UNODC)
- Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por industria evoluo (UNIDO)
- Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por kosmaj aferoj (UNOOSA)
- Komisio de la Unuiĝintaj Nacioj por internacia komerca juro (UNCITRAL)
- Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj por senarmigaj aferoj (UNODA)
- Oficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintoj (oficejoj en Vieno kaj Berlino; ĉefsidejo en Ĝenevo)
Ĝi gastigas ankaŭ organizaĵojn ne-UN-ajn:
- Internacia Atomenergia Organizo
- Organizaĵo por la organizado de la kontrakto pri la tuta malpermeso de nukleaj testoj (CTBTO)
- Internacia Komisio por la protekto de Danubo (ISDPR)