Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/10

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Mi volas vin atentigi, ke en la kategorio "Unue aperinta en Esperanto" jam estas listigitaj pli ol 1000 artikoloj (la 18-an de aŭgusto estis 1086)! Estas ankoraŭ granda kvanto da artikoloj en nia vikipedio, kiuj unue aperis en Esperanto, sed kiuj ne disponas pri la ŝablono "unua" - se vi trovas tiajn artikolojn bonvolu ĝin aldoni. Krome memkompreneble novaj tiaj artikoloj bonvenas. Samtempe mi volas atentigi, ke ekzemple inter la artikoloj pri Universalaj kongresoj de Esperanto estas multaj malgrandaj ĝermoj. Certe inter vi troviĝas homoj kompetentaj kompletigi tiujn artikolojn. Tia laboro tre bonvenas!DidiWeidmann (diskuto) 20:44, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Bonvolu atenti, ke la nuna versio de la ŝablono havas la problemon, ke ĝi plenkovras la steleton en elstaraj artikoloj. Jen vidu unu ekzemplon. Amike, Alaŭdo ۩ 11:49, 19 Aŭg. 2013 (UTC)
La ekzempla artikolo Tibor Sekelj montras, ke se la ŝablono {{unua}} metiĝas al la komenco de la teksto, sekve la steleto pri elstareco estas antaŭ la pli granda flava simbolo "unua", tiel ke la flava simbolo ankoraŭ kontentige bone videblas malantaŭ la stelo. Atenti pri tio ke la ŝablono "unua" metiĝu paĝokomencen, ne estas perfekta solvo, sed kontentiga elturniĝo. Mi ŝanĝas la cititan ekzemplon Kio? Kie? Kiam? al la elturniĝo, kaj alvokas en aliaj kazoj atenti pri ĝi. ThomasPusch (diskuto) 12:19, 22 Okt. 2013 (UTC)


Nombroj kaj jaroj[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi artikolojn pri nombroj. Vidu, ekzemple, 41 (nombro) anstataŭ Kvardek unu. Kaj aldoni alidirektaĵojn al jaroj. Krome, indas krei apartan ŝablonon por ĉiuj artikoloj pri naturaj nombroj. Kiel oni povas fari tion?
Indas ankaŭ alinomigi artikolojn pri jaroj. Tamen nun post alinomado ne funkcias Ŝablono:Jaroj (ekzemple, 41 (jaro) anstataŭ 41). Ĉu estas eraro?--Dima41 (diskuto) 11:32, 14 Sep. 2013 (UTC)

Mi konsentas al 41 (nombro). Tamen, se ĝi estus apartigita kun krampoj, ni ne devus ŝanĝi 41 al 41 (jaro), ĉu? En la komenco de la artikolo 41, ni povus meti la ŝablonon {{TemasPri}}, kiel oni jam faris. --Salatonbv (diskuto) 11:47, 14 Sep. 2013 (UTC)
PS. Ĉu ni atendu iom pli aliajn opiniojn? Artikoloj ne foriras. Mi zorgas, tamen, ke la 41 (jaro) devus esti anstataŭota pro la eraro. Alie, mi opinias ke "DU" estas pli bona ol Du (apartigilo).--Salatonbv (diskuto) 12:02, 14 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĝenerale pensas, ke, kiam tio eblas, estas pli bone uzi naturajn apartigojn anstataŭ krampojn. Ĉar jaroj estas malofte plenskribataj, ŝajnas al mi, ke estas plej bone havi jarojn ĉe "41" kaj nombrojn ĉe "kvardek unu". darkweasel94 12:32, 14 Sep. 2013 (UTC)
Jes, 41 por jaro estus natura. Tamen, "kvardek unu" ŝajnas esti iom redunda kiam enmeti la vorton por serĉi la nombran artikolon. Kaj, "en 41" estus legebla kiel "en kvardek unu", ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 12:41, 14 Sep. 2013 (UTC)
Se temas nur pri la aŭtomataj proponoj en la serĉokesto, tiam eblas krei alidirektilojn. darkweasel94 13:24, 14 Sep. 2013 (UTC)
Se estos kreita artikolo pri ega nombro, la titolo povas esti tro longa. Ankaŭ pro tio indas uzi ceferojn (ekzemple, 1048576 (nombro) estas pli oportuna titolo).--Dima41 (diskuto) 13:55, 14 Sep. 2013 (UTC)

Endas ankoraŭ havi ŝablonojn pri nombroj (same kiel [1] kaj [2] en la angla Vikipedio). Sen ĝi la artikoloj pri nombroj restos malbonaj. Nun ekzistanta Ŝablono:Iuj nombroj estas malbona.--Dima41 (diskuto) 17:46, 20 Sep. 2013 (UTC)

Nepre mi subtenas ne ŝanĝi la tre multe uzitajn jartitolojn de ekz. "41" al "41 (jaro)", sed lasi ilin. Havi artikolojn pri naturaj nombroj je titolo kiel ekz. "41 (nombro)", ŝajnas al mi tute tolereble, kaj fakte Dima41 pravas, ke tio pli koncizas ol vortigi la titolojn de artikoloj pri nombroj. Mi ĉiukaze scivolemas pri la enhavo de estonta artikolo 1048576 (nombro) :-) ThomasPusch (diskuto) 22:32, 17 Okt. 2013 (UTC)

Pli 1048576 estas evidente: ĝi estas potenco de 2 kaj pro tio havas ege multe da konataj matematikaj atributoj kaj estas grava por komputado. Ĝenerale, ĉiu natura nombro havas multe da interesaj ecoj (malkovritaj aŭ ankaraŭ nekonataj de nombroteoriistoj).--Dima41 (diskuto) 23:19, 17 Okt. 2013 (UTC)
Tute kompreneble kaj en ordo: mi daŭre scivolemas pri tuta artikolo sub titolo 1048576 (nombro) kaj similaj nombroj de pli ol miliono... ThomasPusch (diskuto) 12:33, 22 Okt. 2013 (UTC)
Mi esperas, ke iam estos artikoloj pri ĉiuj nombroj ĝis miliono (aŭ miliardo).--Dima41 (diskuto) 16:00, 22 Okt. 2013 (UTC)
Notifications inform you of new activity that affects you -- and let you take quick action.

(This message is in English, please translate as needed)

Greetings!

Notifications will inform users about new activity that affects them on this wiki in a unified way: for example, this new tool will let you know when you have new talk page messages, edit reverts, mentions or links -- and is designed to augment (rather than replace) the watchlist. The Wikimedia Foundation's editor engagement team developed this tool (code-named 'Echo') earlier this year, to help users contribute more productively to MediaWiki projects.

We're now getting ready to bring Notifications to almost all other Wikimedia sites, and are aiming for a 22 October deployment, as outlined in this release plan. It is important that notifications is translated for all of the languages we serve.

There are three major points of translation needed to be either done or checked:

Please let us know if you have any questions, suggestions or comments about this new tool. For more information, visit this project hub and this help page. Keegan (WMF) (talk) 18:27, 4 Okt. 2013 (UTC)

(via the Global message delivery system) (wrong page? You can fix it.)

Speak up about the trademark registration of the Community logo.[redakti fonton]

Burokrato-kandidatiĝo de Sahaquiel9102 ĉe Vikinovaĵoj[redakti fonton]

Bonvole vidu Burokrato-kandidatiĝon de Sahaquiel9102 kaj voĉdonu pore aŭ kontraŭe. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 22:34, 10 Okt. 2013 (UTC)

Antaŭ ol voĉdoni mi nepre donas ĝeneralan opinion, kiu tute ne koncernas al Sahaquiel9102, sed apartenas al ĝeneralaĵoj.

Antaŭ jaro pruviĝis, ke duono de la administrantoj (kaj aliaj) faras nenion. Estas 2 vojoj: restu ĉio sentuŝa, eĉ (kiel Gogol:Mortintaj animoj) sekvu tiun vojon, aŭ determini taskojn por adm. burok. stevar.

Ekzemplo. Oni ofte ludas korbopilkon. Estas facila strategio, akiri la pilkon. Ili ludadas, sed estas ankaŭ alia ebleco: oni determinas la taskojn, ekzemple vi zorgu pri la ludo en la dekstra flanko, ktp. Tiam ĉiu ludanto ricevas taskon, kion li/ŝi plenumas.

Ankaŭ en Vp determinu la taskojn (eble en paro). Tial iu (aŭ du) priesploras ekz. la vandalaĵojn, la aliaj respondecas pri aliaĵoj, sed la ceteraj ne okupiĝas pri vandaloj, ĉar povas okazi, ke samtempe 5 esploras vandalojn. tiel oni ŝparas energion.

Pri la mortintaj animoj. Laŭ mi en plena jaro estu minimuma laboro:

  • kreo de 5 novaj artikoloj (aŭ fari malgrandan artikolon el ĝermo)
  • 4 redaktoj, kiujn povas fari nur adminis. (Por burokr. estas tre maloftaj taskoj.)

Tio resume 9 taskoj por plena jaro. Supozeble tio helpas al Vp.--Crosstor (diskuto) 07:08, 11 Okt. 2013 (UTC)

"Smartphone" en nia vikipedio ...[redakti fonton]

... ŝajne ne ekzistas. Ekzistas nur Poŝtelefono, kiu ne ligas al 'Smartphone'. Ne estas aparte brila artikolo, iom mankas ekzemple strukturo, divido laŭ subtemoj... Ĉu iun el vi kaptas la entuziasmo poluri la artikolon kaj krei plian artikolon "Inteligenta poŝtelefono"? --Lu (diskuto) 05:59, 20 Okt. 2013 (UTC)

Kategorioj kaj listoj kun adjektivoj[redakti fonton]

Mi volas proponi alinomigon de kelkaj kategorioj kaj listoj kun superfluaj adjektivoj kiel "fama", "grava" aŭ "renoma". Ĉi tiu ideo estas bazita sur VP:FA#Listo de famaj rusianoj kaj Vikipedio:NKAT#Subjektivaj kriterioj. Kvankam mi nun havas la individuan diskuton de Kategorio-Diskuto:Urboj nomataj pri famuloj, mi pensas ke estas pli bone diskuti samtempe aliajn kategoriojn.

--Salatonbv (diskuto) 05:41, 24 Aŭg. 2013 (UTC)

Listo de mortintoj en Budapeŝto: povas fari, sed en Budapeŝto troviĝas pluraj tombejoj kun mortintoj almenaŭ 3000000. Kion ni pensu pri la kelkcent mortintoj en la listo? Iru al la tombejoj, prenu la tombejajn listojn kaj metu 3000000 al via listo.Crosstor (diskuto) 06:11, 24 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi principe estas por la propono de Salatonbv. Nur pri la proponitaj novaj nomoj oni povus jen kaj jen diskuti. Sed tion ni eble pli bone faru sur la koncerna diskutpaĝo? PaulP@diskkont 06:24, 24 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne estas bona ideo foje tie ĉi, foje aliloke diskuti pri la sama afero!
Ekzemple Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto alinomis Narvalo en 11:56, 25 Apr. 2013, ĉar mia titolo ne estis bona, poste ThomasPusch iomete redaktis plu. Eventuale ambaŭ ne kritikis la titolon poste.Crosstor (diskuto) 11:27, 24 Aŭg. 2013 (UTC)
Laŭ mi estus prefere diskuti ĝeneralan principon ĉi tie kaj individuan titolon (kiel Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto) en la diskutopaĝo se necese. Ni atendu iom pli longe ĉar ankoraŭ nur la samaj amikoj estas ĉi tie. --Salatonbv (diskuto) 23:11, 24 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉu estus bone uzi : elstara?Crosstor (diskuto) 04:34, 27 Aŭg. 2013 (UTC)
Ĉu iu havus alian konsilon ĉi tie aŭ ĉe Kategorio-Diskuto:Urboj nomataj pri famuloj. --Salatonbv (diskuto) 07:48, 8 Okt. 2013 (UTC)
Jes, mi havas: pli nova Kategorio:Urboj nomitaj laŭ personoj kaj ties subkategorio, kiu restos sentuŝa: Kategorio:Urboj nomitaj pri famuloj, ĉar oni faru diferencon inter tiuj, kiuj fakte estas famaj kaj tiuj simpluloj, kiel ekzemple iu konstruis kabanon en neloĝata loko, sed baldaŭe oni konstruis fervojon, kie oni fondis haltejon por doni akvon al la lokomotivo, baldaŭe kreiĝis urbo, kiu prenis la loknomon pri la simplulo jam mortinta kaj li faris nenion krom la kabano.Crosstor (diskuto) 08:24, 8 Okt. 2013 (UTC)

Pri Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto --> Listo de naskiĝintoj en Budapeŝto: la unuan liston mi kreis, kiu helpas la informadon. Se iu volas krei la duan liston, tiu iru al la oficejo, kie li trovas jam plurmilionojn pri naskiĝintoj, inter alie ankaŭ tiuj, kiuj mortis tuj post la naskiĝo. Do kiel oni faru liston pri plurmilionoj, tio estos ruĝa listo kun esceptoj. La mia listo estas nur blua. Se iu plaĉas la ruĝa grandega listo, tiu kreu ĝin, sed oni ne ruĝigu bluan liston. La blua listo havas jam 25000 kb, daŭre ĝi dikiĝas, aldono de milionoj ruĝaj ĝi estos gigabajtoj, listo de ruĝuloj valoras nenion.Crosstor (diskuto) 08:24, 8 Okt. 2013 (UTC)

Se listo estus grandega, ĝi ne tre estus utila. Tamen, se ĝi montrus multajn ligilojn al jam skribitaj aŭ estontece skribotaj artikoloj, ĝi estus valida. Nune Kategorio:Budapeŝtanoj havas 829 artikolojn de "famaj", menciindaj Budapeŝtanoj. Mi kredas ke la listo kun la titolo sen "fama" funkcius senprobleme.--Salatonbv (diskuto) 08:58, 8 Okt. 2013 (UTC)
  • Estas diferenco inter kategorio kaj listo! Fakte la listo kun la titolo sen "fama" funkcius senprobleme, sed senracie. En Budapeŝto loĝas preskaŭ 2000000, do kiu spegulus liston de Bp-anoj, tio estus ege granda. Inter 2000000 povus malfacile trovi indajn personojn. Bedaŭrinde mia blua listo ankoraŭ ne estas kompleta, sed mi laboras tion.Crosstor (diskuto) 09:46, 8 Okt. 2013 (UTC)
Vikipedio ne estas datumbazo. Ĉu oni skribus artikolojn por ĉiu Bp-ano? Ne. Se listo iĝus grandega, ni povus disigi per alfabeto (ekzemple Listo de biografioj - A, ktp) aŭ per periodo/jaro (ekz. Membroj de la Eŭropa Parlamento, 1-a periodo). Tamen, subjektiva adjektivo ne taŭgas por disig-kriterio de listo de enciklopedio. --Salatonbv (diskuto) 16:46, 8 Okt. 2013 (UTC)
Okazis jam pli frue alinomadoj: (ThomasPusch movis paĝon Listo de famuloj, naskiĝintoj en Budapeŝto al Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapeŝto); (ThomasPusch movis paĝon Listo de famuloj, mortintoj en Budapeŝto al Listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto); krome simile faris Narvalo, tial ili faras diferencojn inter simpluloj kaj famuloj. Se mankas la vorto famuloj, evidente ĝi kovras ĉiujn bpanojn, ne nur famulojn, sekve tio estus naskiĝinta aŭ tombeja aŭ telefonlibra aŭ balotanta listo, ĉar tio signifas, ke la listo enhavas ĉiujn bpanojn.Crosstor (diskuto) 12:32, 9 Okt. 2013 (UTC)
Jes, ThomasPusch kaj Narvalo korektis la titolojn kun komo en majo. Sed tiam ne estis propono pri la alternativaj titoloj sen adjektivo por la listoj. Poste, okazis la diskuto de forigo de "Listo de famaj rusianoj" en junio.
Mi ne povas trovi iujn ajn provojn aŭ malsukceson en la pasinteco por disigi listojn de Budapeŝtanoj laŭ alfabeto (kiel Listo de mortintoj en Budapeŝto - A, Listo de mortintoj en Budapeŝto - B). Krome, estus eblo por aldoni jenan esploradon en la komenco de listo: Ĉi tiu listo nur enhavas la personojn, kiuj estas vikipedie jam skribataj aŭ skribotaj en la proksima estonteco. --Salatonbv (diskuto) 20:45, 9 Okt. 2013 (UTC)
Ne estas bona solvo, se la titolo ne esprimas la esencon. Tiam sufiĉus "listo", poste en la sekvo aperas - nur enhavas...Crosstor (diskuto) 05:29, 10 Okt. 2013 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Pri la nomoj de asteroidoj[redakti fonton]

Mi petis la konsilon por la esperantigaj nomoj de asteroidoj kreitaj de Jean-François Clet (Uzanto-Diskuto:Jean-François_Clet en la sekcio kiun Narvalo kreis kaj Uzanto-Diskuto:Salatonbv). Mi dankas lin permane ekalinomi titolojn eble sen eksteran fonton (sed mi sentas min kulpa). Tamen, laŭ KuboF, la procedo faciliĝus per lia roboto kaj specialisto Jean-François Clet povus elspezi tempon por redakti kaj krei novajn artikolojn. Antaŭ komenci KuBOT-an redakton, ni bezonus klaran interkonsenton por la alinomigo.

Mi pensas ke ni jam havas iom interkonsenton al la nomado kiu ne ĝenerale havas esperantigon sed havas la komunan literumon en aliaj lingvoj (Ekz. 8965 Citrinelo -> 8965 Citrinella (d:Q1192496) ŝovita de Jean-François Clet [3]). Tamen, por esperante konata persona/loka nomo (ekz 525 Adelajdo (d:Q487990)), estus du manieroj:

  1. Ĉiam sekvu oficialan nomon laŭ la angla paĝo (ekz 525 Adelaide), aŭ
  2. Uzu esperantan nomon por jam konata nomo (ekz. ne ŝanĝu la titolon 525 Adelajdo).

Kiu estus pli bona?--Salatonbv (diskuto) 08:37, 11 Okt. 2013 (UTC)

Pri tio povus esti utila nova konsilo de Akademio, legu en Vikinovaĵoj. --KuboF (diskuto) 16:48, 11 Okt. 2013 (UTC)
Ho ve, kia fuŝkonsilo tiu 3.2 estas ... :( darkweasel94 17:07, 11 Okt. 2013 (UTC)
Interese! :)--Salatonbv (diskuto) 19:12, 11 Okt. 2013 (UTC)
Konklude : la nomojn de konaj landoj (ekz : Venezuelo oni ne ŝanĝu : estu la planedeto 9357 Venezuelo (sed ankaŭ alidirektilo elde 9357 Venezuela)
--Jean-François Clet (diskuto) 14:39, 13 Okt. 2013 (UTC)
Bone. Mi pensas ke ni akiris interkonsenton al la ŝanĝado de pluraj titoloj tra la konversacio en nia uzantopaĝojn. Nu, ni faru la liston por kuBOT , por ke klarigu kion ŝanĝi (kaj kion ne). Tio bezonus plian konsilon lingvan, sed ne estus urĝa ĉar oni ankaŭ povus permane ŝanĝi la reston de la alinomendaj artikoloj iom post iom. --Salatonbv (diskuto) 16:42, 13 Okt. 2013 (UTC)

Bone, bonvolu krei liston en Uzanto:KuBOT/asteroidoj laŭ tieaj instrukcioj. --KuboF (diskuto) 14:53, 14 Okt. 2013 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Nova funkcio - Sciigoj[redakti fonton]

En kelkaj Vikipedioj kaj aliaj viki-projektoj estos postnelonge ŝaltita nova funkcio - Sciigoj. Ĝi informas pri aferoj kiel malfaro de onia redakto, mencio de uzanto-nomo (ligilo al uzantopaĝo), mesaĝoj en diskutpaĝoj ktp. (pliaj funkcioj poste). Vi povas ĝin testi en MediaVikio, Meta-Vikiola angla Vikipedio.

Tiun ĉi funkcion mi ŝatus ankaŭ tie ĉi ĉar en la menciitaj vikioj ĝi prezentiĝis al mi utila. Oficiala dokumentado (tradukinda) estas en mw:Echo (Notifications), vidu ankaŭ planon por lanĉo kaj preferatan sinsekvon por ŝalti ĝin en nia Vikipedio.

Kion vi opinias? --KuboF (diskuto) 15:31, 2 Okt. 2013 (UTC)

  1. Por Por: darkweasel94 16:55, 2 Okt. 2013 (UTC)

Ĉu bv. iu povus helpi pri necesaĵoj por ŝalti la funkcion? Temas precipe pri tradukado kaj teĥnika testado. Ĉu iu interesiĝas pri perado inter nia Vikipedio kaj teĥnikistoj? Jen pri kio ni laboru. --KuboF (diskuto) 13:52, 6 Okt. 2013 (UTC)

Subpaĝoj de artikoloj[redakti fonton]

Mi ĵus rimarkis, ke en iuj Vikipedio (teĥnike) ne estas subpaĝoj de artikoloj (almenaŭ oni asertas tion kaj estas kelkaj indikoj pri tio) sed en nia jes. Komparu ekzemple OS/2 kaj no:OS/2. Ĉe ni videblas tuj sub la titolo eta ligilo al baza paĝo (do OS), en la norvega ne. Ĉu iu pri tio ion scias? Tio povas interesi nin ĉar laŭ iuj agordoj oni ne povas trafi subpaĝojn per Specialaĵo:Hazarda paĝo. --KuboF (diskuto) 18:51, 6 Okt. 2013 (UTC)

Tio estas simpla agordo en LocalSettings.php, kaj la evoluigistoj povas ŝanĝi ĝin, se oni raportas cimon al Bugzilla. Se ne estas kontraŭoj, mi proponas fari tion. darkweasel94 18:54, 6 Okt. 2013 (UTC)
  1. Por Por: --KuboF (diskuto) 19:04, 6 Okt. 2013 (UTC)
  2. Por Por: --Yekrats (diskuto) 14:12, 9 Okt. 2013 (UTC)
  3. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 14:39, 10 Okt. 2013 (UTC)

Pro la ĝenerala interkonsento, mi raportis ĉi tion kiel bugzilla:55563. darkweasel94 15:07, 10 Okt. 2013 (UTC)

La ŝanĝo jam estis farita kaj funkcias. Nun mi eksciis ke tamen same stulta agordo estas por kategorioj, eble ankaŭ por aliaj nomspacoj sed mi havas malmultan tempon por ĉion kontroli. Ĉu iu emas tion testi? --KuboF (diskuto) 15:19, 14 Okt. 2013 (UTC)

En la jenaj nomspacoj ankoraŭ funkcias subpaĝoj:
  • Ŝablono
  • Projekto
  • Modulo
  • Portalo
  • Helpo
  • Vikipedio
  • Uzanto
Nur artikoloj, la nomspaco MediaWiki ne (plu) havas subpaĝojn. Ĉe kategorioj, diskutoj kaj dosieroj mi ne povis testi, ĉar mi ne trovis kategorion, diskuton resp. dosieron, kies titoloj aspektas kiel subpaĝo. Ĉu eble iu alia trovis tian paĝon? --Tlustulimu (diskuto) 10:55, 15 Okt. 2013 (UTC)
Kategorio:Zamenhof/Esperanto-Objektoj. --KuboF (diskuto) 15:49, 15 Okt. 2013 (UTC)

Lingvaj ŝablonoj[redakti fonton]

Por pli da publika atento, mi kopias la jenan noton en la paĝo Projekto:Ŝablonoj/Petoj ankaŭ al la ĝenerala diskutejo:

Jam komenciĝis diskuto, ĉu bonus ŝanĝi la lingvajn ŝablonojn kiel ekzemple {{en}} "angle" aŭ {{da}} "dane" de unue plena lingvonomo en dikaj bluaj literoj al nova dezajno de mallongigo en maldikaj, pli malgrandaj, grizaj literoj: Ĝi troveblas ĉe Ŝablono-Diskuto:Lingva adverbo, sed ĝis nun ne estis multe atentita kaj vere ne finita. Ĵus mi denove ĝeniĝis ke nun ekestis miksaĵo inter la du grafikaj ideoj: ekzemple en la artikolo Upernavik de la hodiaŭa "bildo de la tago" estas ekstera ligilo " dane angle...", kio laŭ nuna stato rezultiĝas pli-malpli " (da.) angle..." Tuŝo de la unua parto (da.) el ili per ekrana indikilo (cursor) kaŭzas aperon de demandosigno, kaj iom poste de noteto "en la dana lingvo", sen ligilo, tuŝo de la dua parto (angle) kaŭzas montron de interna ligilo al la artikolo angla lingvo. Tia drasta malunueco en unu tekstolinio laŭ mi estas tro malunueca, eĉ se oni pledas pri variaj enpaĝigaj eblecoj en Vikipedio. La granda plimulto de lingvaj ŝablonoj uzas la pli malnovan variaĵon de dikaj bluaj literoj, kaj dum ne estas klara konsento preferi la mallongigan, grizan, interkrampan kaj et-literan variaĵon sen interna ligilo al la pri-lingva artikolo, en ĉiuj ŝablonoj uziĝu la ĝis-nuna variaĵo. ThomasPusch (diskuto) 11:24, 17 Okt. 2013 (UTC)

PS: Laŭ mi bonas pludiskuti en la konkreta diskutpaĝo Ŝablono-Diskuto:Lingva adverbo, sed mi volas alvoki atenton pri ĝi.

Saluton! Bv. komenci ĉe kelkaj paĝoj el wikidata por alkutimiĝi al wikidata.
Wikidata:Diskutejo#Honora Membro de UEA estas parto en la diskutejo rilate novkreitaj paĝoj. Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 23:41, 17 Okt. 2013 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

La titolon Polgar mi ne rajtas alinomadi al "Polgár", tamen tio estus la ĝusta titolo.--Crosstor (diskuto) 09:52, 12 Okt. 2013 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 09:57, 12 Okt. 2013 (UTC)