Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Participate in the Brussels writing weeks project[redakti fonton]

Love Belgium
Love Belgium
Flag of the Brussels Capital Region

Hello all! After some acts of hate in Brussels, it is now time again for love. In this week and next week we organise a double writing week about Brussels! We like to invite you to join this project by writing about subjects related to this region in any Wikipedia you like.

More information, the participants list, and the list of articles that have been written, can be found at: Writing week/Brussels.

Participating is easy:

  1. Add your user name and wiki(s) you work on on the participants list.
  2. Add the articles you have written on the contributions list.

If you like you can also create a page for the writing weeks on your local wiki.

If you have any questions, do not hesitate to contact me. Greetings - Romaine (diskuto) 08:56, 4 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

NOVAĴO: testado de nova datumcentro[redakti fonton]

Je la 19-a kaj 21-a de aprilo estas planitaj testoj de nova datumcentro. Ili prenos po 15 ĝis 30 minutojn, dum kiuj oni ne povos redakti paĝojn. Gamliel Fiŝkin 19:03, 17 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

lingvaj ligiloj de uzanta paĝo[redakti fonton]

Ĉu oni povas ligi la uzanta paĝo al aliaj lingvoj de tiu usanta konto en la maldekstra kolumno (kiel ĉe la normalaj Vikipediaj artikoloj)? Se jes, kiel oni faras ĝin? Multan dankon antaŭe por helpon! --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 13:18, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi iam provis, sed tio ne sukcesis. Pro tio mi daŭre ligas laŭ la pasinta maniero (miakaze ekz. [[fr:Utilisateur:Dominik]]. --Dominik (diskuto) 13:37, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu sed ĉe via uzanta paĝo maldekstre jen ligiloj al aliaj lingvoj?? --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 14:11, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, sufiĉas aldoni "intervikiojn" al la fino de via uzanta paĝo por vidi la rezulton. --Dominik (diskuto) 18:40, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Multan dankon! Mi komprenas nun! :) --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 19:21, 20 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Wikipedia to the Moon[redakti fonton]

Hello! Sorry that this is in English only, but we are using village pump messaging in order to reach as many language communities as possible. Wrong page? Please fix it here.

This is an invitation to all Wikipedians: Wikimedia Deutschland has been given data space to include Wikipedia content in an upcoming mission to the Moon. (No joke!) We have launched a community discussion about how to do that, because we feel that this is for the global community of editors. Please, join the discussion on Meta-Wiki (and translate this invitation to your language community)! Best, Moon team at Wikimedia Deutschland 15:35, 21 apr. 2016 (UTC)

2016 Internacia Jaro de guŝsemoj.[redakti fonton]

2016 estas en angla la "international year of pulses" Kielmaniere traduki "pulses" en esperanto ? La difino de "pulses" estas en Vikipedio ĉe "legume" en angla , aù "legumes secs" en franca. Fao uzas en esperanto la vorto : guŝsemoj (vidu retejo de FAO ). sed guŝsemoj estas ankaù arakida fabo , sojfabo..kiuj ne estas "pulses" laù difino. Mi proponas por traduko de "pulses" ..seklegumoj..(légumes secs - en franca ) legumi secchi en itala. aù iu havas pli bona solvo ? logika. (guŝo=legumo) Mi faros tabelon en esperanto pri listo de "pulses" seklegumoj . Bonvolu konsili... —La komenton aldonis, sen subskribo, Mikelo~eowiki (diskuto • kontribuoj)

france légumes secs = sekaj legomoj, miaopinie ne taŭgas. Oni ne konfuzu "legomo" kun "legumeno". Eble 'Internacia jaro de legumenacoj' estus pli bona traduko. --Dominik (diskuto) 11:57, 10 Mar. 2016 (UTC)
@Dominik kaj Mikelo~eowiki: Mi pensas, ke "Internacia jaro de legumenacoj" estas bona traduko. --Tlustulimu (diskuto) 12:20, 10 Mar. 2016 (UTC)

Eble FAO ricevis la tradukon guŝsemoj de iu esperantisto ? Mi preferus la mallongan formon nun jam disvastigata de FAO mem. --Alifono (diskuto) 18:34, 27 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Peto por provlegantoj...[redakti fonton]

...antaŭ mi afiŝos artikolon nuntempe trovitan ĉe Uzanto:Sollupulo/provejo. Ĝi estas intencita albonigo por la artikolo 1-a epistolo al la korintanoj.

Antaŭe dankon por via helpo. — Sollupulo (diskuto) 14:03, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Gratulon por la artikolon, ĝi estas interesa kaj bela. Mi ne estas sperta por la lingvo sed la lingvo ŝajnas min bona. Kolegoj povas ankaŭ relegi ĝin sed nun vi povas tuj afiŝi la artikolon en la ĉefa parto de Vikipedio. En nia vikipedio antaŭkontrolo estas ne necesa. Labori ne tro malfrue en ĉefa parto faciligis la kunlaboron. --pino (diskuto) 16:22, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Dankon, pino. Nur, mi ne certas pri miaj esperantaj kapabloj. Do mi deziris kontrolon antaŭ ol eldoni.

✔ Farite La proveja artikolo movis al la paĝo 1-a epistolo al la korintanoj.

Teknikejo[redakti fonton]

Saluton. Farante la artikolon Milito de sendependiĝo ligita jam al ekzemple en:War of independence, mi konstatis, ke ekzistas artikolo Sendependiga milito, fakte ankaŭ kreita de mi mem (kio nek solvas nek komplikas la problemon), ligita al ekzemple es:Guerra de la Independencia. Resume tio ne estas problemo nur de la esperantlingva vikipedio sed ke ŝajne kelkaj diverslingvaj vikipedioj "interkonsentis" krei du apartajn artikollistojn por preskaŭ la sama afero. Tiele neniu lingvo ripetiĝas en ambaŭ listoj. Mi supozas, ke solvo estus unuigi ambaŭ listojn kaj poste ni kunigu ambaŭ esperantajn artikolojn en nur unu. Sed tiu afero superigas min.--kani (diskuto) 18:04, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke ni bezonas du paĝojn: unu artikolon, kiu prezentus la temon mem, kaj unu liston aŭ apartigilon, kiu listus la diversajn artikolojn pri la militoj de sendependiĝo en specifaj landoj. Apartigilo nur enhavus la artikolojn, kvankam listo prezentus pli da informoj pri la militoj (jaro, rezulto, ktp.). Do, la artikolo pri milito de sendependiĝo pritraktus la temon ĝenerale, kaj ne detalus tre multe de la Brazila milito de sendependiĝo, ekzemple. Ankaŭ, mi pensas ke listo pli utilos ol la apartigilo. Do, mi sugestas oni ne konsideri "Milito de sendependiĝo"-n listo, kaj alinomigi Sendependiga milito-n al "Listo de sendependigaj militoj" kaj pligrandigi la informojn en tiu listo. CasteloBrancodiskuto 23:27, 3 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi apogas la 2 apartajn paĝojn. La problemo tamen estas pli ĝenerala kaj tio estiĝis ankaŭ en aliaj lokoj. La problemo devenis el tio, ke oni aprezas la anglan Vp-on kiel Biblio. La lingvoj estas sendependaj, foje okazas tio, ke aperas 2 grandaj artikoloj en similaj temoj, la kreanto decidis tiel, ke estu 2 artikoloj, sed en la angla estas nur unu. La principo veras ankaŭ inverse: ekzemple en ĉiuj lingvoj troviĝas telefono. En la angla la kreinto kopiis el tio la kronologion kaj ankaŭ tio iĝis aparta artikolo. Jen metodo, kio pligrandigas la artikolnombron facile. Tiun metodon la aliaj lingvoj ne sekvis (tiam, kiam mi redaktis tie).--Crosstor (diskuto) 05:24, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Rilataj Vikidatumoj-paĝoj[redakti fonton]

  1. milito de sendependiĝo (Q21994376): Milito de sendependiĝo (artikolo)
  2. Sendependiga milito (Q2091563): Sendependiga milito (apartigilo)
  3. list of wars of independence (Q4405220): en:List of wars of independence (listo, ne ekzistanta en eo-vikio)

Per kompari la vikidatumojn, mi ne vidas aliajn vikipediojn krom eo havantajn du artikolojn ambaŭ inter #1 kaj #2. Ar kaj en havas ambaŭ #2 kaj #3, sed mi kredas ke estonte ili estu kunigitaj. Mi proponas kunigi niajn artikolojn Milito de sendependiĝo kaj Sendependiga milito, ne kreonte alian listan artikolon, kaj ankaŭ kunigi la vikidatumojn #2 kaj #3 baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 02:08, 24 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigeto[redakti fonton]

Bonvolu forigi dosieron "1934 Al Torento.jpg". Ĝi estas nun ankaŭ en la Komunejo. Antaŭan dankon. --Forstbirdo (diskuto) 18:25, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Farita. --pino (diskuto) 19:05, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Revizioj[redakti fonton]

Lastatempe la sistemo lacige petas revizion de korektoj faritaj de vikipediistoj, eĉ de mi mem kiam mi redaktas artikolon.--kani (diskuto) 23:00, 23 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Fuŝoj de novulo?[redakti fonton]

Saluton. Jam ekde kelkaj tagoj ChandraHelsinky‎ (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kreas lingve fuŝajn artikolojn kaj ĝis nun ne reagis je diskuto sur sia diskutopaĝo. Kion fari? Mi inklinas al haltigo de la agado, precipe se li ne reagos dum la sekvaj horoj je la diskutopaĝo. Mi supozas, ke li eĉ ne regas nian lingvon. Alie la fuŝoj ja ne estus.

Certe ni bezonas helpon, sed ne tian. --Tlustulimu (diskuto) 18:55, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Bonan tagon, as you will have noticed I don't speak esperanto well, however I do think the articles are interesting enough to be in the esperanto vikipedio, thanks for the help and the translations, I wanna learn this beautiful language.. ChandraHelsinky (diskuto) 00:33, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Krokodili aŭ ne krokodili – kio estas la demando[redakti fonton]

En mia “Mia atenaro” paĝo, ene la “Opcioj por atenaro” skatolo, la dua linio estas angle: “Period of time to display.” Kial gi ne estas esperante? Kiel oni ŝanĝas gin al “Kiom da la tempo elmontri?” Sollupulo (diskuto) 13:53, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi klopodis vane uzi translatewiki.net eble vi mem estas teknika lerta krom kolegoj kiel Ochilov, Remux, ThomasPuschTlustulimu scias fari. --pino (diskuto) 16:45, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi nun havas malmultan tempon, kaj je unua rigardo ne trovis la lokon en translatewiki.net. Eble alia kolego estas pli lerta trovanto. Alikaze necesus demandi iun alilingvulon en translatewiki.net - ie devas kaŝiĝi la traduka funkcio. Por la momento mi pludonas la pilkon al la aliaj. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus iomete tradukis mesaĝojn por la etentaĵo "Echo". Tamen mi ne trovis la probleman. :-( Verŝajne la teksto apartenas al alia parto de Mediawiki. Sed bedaŭrinde mi ne scias, al kiu. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Alinomigo[redakti fonton]

Saluton! Laŭ tiu diskuto kun kani, mi volus alinomigi tiun artikolon: SeattleSeatlo, sed la ŝanĝo povus bezoni la helpon de administranto; mi vidis averton, ke diras, ke:

Vi ne rajtas movi ĉi tiun paĝon, pro la jena kialo:
Paĝo kun tiu nomo jam ekzistas, aŭ la nomo kiun vi elektis ne validas. Bonvolu elekti alian nomon.

Eble do vi povus helpi nin? —LLarson (dirita & farita) 01:07, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite oni povas ankaŭ uzi VP:AA por atentigo.--Salatonbv (diskuto) 03:30, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: Dankon do du fojoj! —LLarson (dirita & farita) 12:20, 29 apr. 2016 (UTC)[Respondi]