Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Novembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne plu aktivaj (2022-11)


Artikolo
Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur politika proklamo de la verkinto
Uzanto
Surfo 14:01, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Laŭ juĝo de la tiutempa versio de la 5-a de novembro 2022:

Por Por: --kani (diskuto) 00:36, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Moldur (diskuto) 02:28, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --RG72 (diskuto) 10:26, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Forigita: Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:26, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Tempolimo de du tagoj kaj duono...
Komento Komento: La temo mem estas valida. Bonvole forigu ankaŭ la diskutpaĝon. Taylor 49 (diskuto) 21:42, 11 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi provis skribi pli aferecan version. Kummallinen tyyppi (diskuto) 22:14, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Forigita kaj rekreita. La temo mem estas valida. Sed la gantopupumado devas ĉesi tuj. Taylor 49 (diskuto) 21:04, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: kaj provizore ankoraŭ Kontraŭ Kontraŭ:
Klaras ke gantopupumado aŭ ŝanĝi inter ensaluto kaj ne-ensaluto ĉi tie tute ne donas pseŭdoimpreson ke eble 20 aktivaj redaktantoj kunlaboras. Mi bedaŭrinde ne sekvis la forigon de antaŭa versio, sed tio bonas, ĉar alikaze mi ne trovintus tiom da pacienco kun la problema artikolo, kiun mi komence juĝis kaj principe ankoraŭ nun juĝas savebla. Mi bedaŭrus kompletan forigon, ĉar mi jam montris kiel devus aspekti eksteraj referencoj kaj aldonis plurajn al la artikolo. Sed la restajn faktojn pruvigi per similaj referencoj estas la tasko de la origina verkintinto de la tekstopropono. La temo estas lingvopolitike interesa kaj indas ke la teksto iĝu akceptebla. Sed tiu fakto ne signifas ke la artikolo havas absolutan rajton resti en la esperanta vikipedio, ankaŭ se ĉiuj alvokoj adapti ĝin al laŭeble neŭtrala vidpunkto estas ignorataj. Kiel mi en la teksta diskutpaĝo notis, mi la 23-an de novembro proponis pliajn du semajnojn da tempo, por ke la origina verkinto povu aldoni fidindajn kaj konvinkajn eksterajn referencojn (vidu diskutpaĝe). Ĝis nun ekde tiam alvenis 1 ekstera referenco, verkita de la tekstoverkinto mem, sed ŝajne el regiona gazeto, do pli-malpli kalkulebla. Ĝis tiam mi opinias saĝe ne revizii la krudan tekstoproponon, kvankam kompreneble ĉiu alia rajtas (sed ne devas) helpi al al la tekstopropononinto aldoni bonajn referencojn. Kun la granda pesilo super la teksto ankaŭ neesperantistoj komprenos ke ĉi-tie temas pri konstruejo provizora. Mi esperas ke ĝis la 7-a de decembro ne la teksto estos amasiĝinta al tiom konfuza monto, sen pliaj referencoj alportitaj, ke tiam neniu kontrolanto plu pretos revizii ĝin, kaj fari la laboron eltranĉi ĉiun duban teksteron sen konvinka referenco. Sed mi pensas ke la laboro estos farebla, kaj mem pretas investi 30 minutojn da labortempo en finan reviziadon kaj eltranĉadon de la tiam senreferencaj teksteroj la 7-an de decembro. --ThomasPusch (diskuto) 21:08, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Bonvole malforigu la kaŝitajn versiojn, pro pluraj kaŭzoj. "Kummallinen tyyppi" estas globale forbarita. Taylor 49 (diskuto) 21:17, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭ necesas fine trarigardi la paĝon kaj elĵeti ĉiujn eble dubindajn asertojn sen konvinkaj referencoj. Mi promesis ke mi plenumos tiun taskon, sed nun meze de la familia festado de kristnasko tamen mankas al mi trankvilo por tio. Sed la tasko ne forgesatas. Tamen mi jam proponas forstreki la meton de la teksto en neekzistantan kategorion "koruptio". Klaras ke je tiu nomo neniam estos kategorio, kategorio:koruptado jes ekzistus, sed metado de la teksto tien ŝajnas al mi polemikaĵo. ThomasPusch (diskuto) 18:01, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
PS: Mi timas ke mi ne bone komprenas kion celas la peto "bonvole malforigu la kaŝitajn versiojn". Kial necesus reaperigo de la antaŭaj versioj? ThomasPusch (diskuto) 18:01, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi nun akribe trarigardis ĉiujn frazojn de la teksto kaj malaperigis ĉion, kio laŭ mi konsidereblus dubinde malsamopinia kaj kio ne apogiĝis per eksteraj referencoj. La formetitaj partoj ankoraŭ videblas inter krampoj <!-- ... -->, por ke oni klare vidu kion mi formetis.

Estus tro, ĉi tie citi ĉiujn forstrekaĵojn. Tamen mi menciu kelkajn kiel ekzemploj:

  • Mankas fonto: "La Sveda Popola Partio de Finnlando subaĉetis edukan ministron Johannes Virolainen por akcepti ĝin,[mankas fonto] kaj eble svedaj politikistoj timigis prezidanton Urho Kekkonen por akcepti ĝin.[mankas fonto]"
  • "Tio, ke deviga sveda estis vastigita al bazlernejo, okazis dum tempo, kiam Finnlando ne estis unu el la plej malkoruptaj landoj kiel poste." -- Aspektas kvazaŭ persona subjektiva juĝo, se mankas fidinda referenco.
  • "Ekzemple en la dulingva urbo Vaasa svedlingvaj finnlandanoj, kiuj parolis ankaŭ finnan bone, petis de finnlingvaj gastigantoj el Seinäjoki ke ili parolu finnan, ĉar la urbanoj de Vaasa ne komprenis malbonan svedan de la homo el Seinäjoki.[mankas fonto]" - En la nuna formo la frazo aspektas persona anekdoto de iu ajn iam pri iuj. Personaj anekdotoj malofte havas lokon en enciklopedio, kaj neniam, kiam ili uzatas kiel argumento en disputo.

Tiuj tri ekzemploj estis nur frazoj, sed mi ankaŭ bloke forstrekis tutajn ĉapitrojn, ĉiam kun argumentado.

Ankaŭ mi strekis frazojn kiuj klare ŝajnis al mi ripetoj de aliaj frazoj, kaj entute provis tranĉi por havi pli da koncizeco. Tamen daŭre la teksto estas longeta, kaj eble troveblas ankoraŭ pliaj ripetoj de tre similaj informoj.

Tamen tio jam estas stila detalo. Kion aliaj vikipediantoj opinias pri la teksto nun? Kio ankoraŭ devus markiĝi je ŝablono "[mankas fonto]"? Estis pluraj kiuj entute malakceptis la kontroversan tekston, kiu komence estis kvazaŭ demagogia politika parolado de konvinkito kiu per ĉiuj rimedoj volus varbi pliajn homojn por sia politika starpunkto. Sed neniu krom mi ĝis nun vere investis la tempon por montri kio konkrete malbonas. La temo kompreneble ĉi tie ne traktiĝu demagogie, kaj la esperanta vikipedio ne iĝu varbilo por dekstra ekstremismo, sed principe temoj de lingvopolitiko havas sian lokon en esperantlingva vikipedio. Kompreneble ĉiuj kunlaborantoj ĉi tie devas sekvi bazajn regulojn, kiel ekzemple ne ofendi alian kunlaboranton aŭ malakcepti kiam aliulo esprimas ke li/ŝi ne plu diskutos. Sed ĉi tie nur temas pri la redaktado de tiu ĉi teksto. Jen estas mia propono de forstrekoj. Mi bonvole akceptas tekstokritikajn komentojn de aliaj reviziantoj. ThomasPusch (diskuto) 14:08, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi tre miras, ke la artikolo ankoraŭ restas neforigita kaj ke eĉ administranto de la Esperanta Vikipedio partoprenas en verkado de tia rubo klopodante "plibonigi" la tekston, kiu neniel povas servi kiel baza teksto. Mi ne plu provas argumenti por la forigo de tia hontinda propaganda fatraso verkita de homo, kiun ĉiuj alilingvaj Vikipedioj blokis kaj kies enskribojn, ankaŭ la anonimajn, tiuj tuj forigas.
La koncernato provis, sensukcese, aktivi almenaŭ en la Finna, Sveda, Germana kaj Angla Vikipedioj, kaj ie-tie ankoraŭ restas postspuretoj de lia agado. Lastatempe, li ŝajne ekfantomas en la Vikivortaro, ĉefe ĝenadante aliajn Vikipediistojn. Nur la Esperanta Vikipedio lasas sin tiri en koton per agado de tia mense malstabila homo. Tion mi aŭdacas diri, ĉar li mem publikigis ĉi tie multon pri siaj problemoj.
Ion pri la agado de la "malamon semanto" kolektis ankaŭ Taylor 49 en la paĝo pri problemaj uzantoj Vikipedio:Problemaj_uzantoj#"LTA_pakkoruotsi"_+_kalvuloj.
Principe, malantaŭ la teksto de la nepre forigenda artikolo kaŝiĝas iometo interesa. Taŭga titolo povus esti, ekzemple, "Politika diskuto pri lingvoinstruado en Finnlando" (ankaŭ pri aliaj landoj estus interese). Sed certe neniu, kiu ion scias pri la temo, estas preta ekverki pro la nuna stato de nia administrado dum ekzistas la risko esti atakata de ajna senkultura fiulo.
Ekzistas neniu kialo verki ion seriozan por la Esperanta Vikipedio aŭ eĉ korekteti ĝiajn tekstojn, dum regas la nuna hontinda kulturo de "anything goes" (tion mi intence skribis en la internacia helplingvo). Mi mem simple foriras. --Surfo 18:22, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ĝojus, se ni povus dividi la juĝon pri artikolo disde nerviĝo pri unuopa redaktanto (kaj certas ke ne estas alia vojo). Kompreneble tio ne facilas. Sed mi pensas ke la teksto en sia reviziita versio de hodiaŭ 15:30 h estas bazo laŭ kio eblas diskuti kion ankoraŭ necesus elĵeti, kaj mi certas ke la temo ne estas psikoza deliro de malsanulo, sed respegulas kulturpolitikan disputon en la finna socio. Eble jam delonge oni devintus bloki redaktadon de anonimaj uzantoj en la teksto, sed tio maleblintus ke la "problema uzanto" mem havus ŝancon referenci kaj retiri siajn kontribuojn (kaj eble nur estintus komprenita invito al plia kondamninda gantumado). La teksto neniel estas tio kio ĝi estis antaŭe, multo estas cenzurita, multaj referencoj kaj iuj eksteraj ligiloj aldoniĝis, flankaj tekstoj kreiĝis, kaj la temo sendube estas menciinda. Mi ne diras tion, estante finna patrioto: Mi private konsideras min esperantlingva sennaciisto, kiu tre nerviĝas per troo da patriotismo. Sed mi ne pensas ke en redaktado de tiu artikolo "anything goes". Mi mem postulis kontraŭi gantopupumadon kiu neniun ĉi-tie trompos (2022-11-26), ke "la temo ĉi tie ne traktiĝu demagogie," ke "la esperanta vikipedio ne iĝu varbilo por dekstra ekstremismo", kaj ke "kompreneble ĉiuj kunlaborantoj ĉi tie devas sekvi bazajn regulojn, kiel ekzemple ne ofendi alian kunlaboranton aŭ malakcepti kiam aliulo esprimas ke li/ŝi ne plu diskutos" (2022-12-28). En redaktado de la teksto tio ekde kiam mi ekatentis pri ĝi ne plu okazis, kaj pri aliaj diskutpaĝoj mi kompreneble ne scias, ĉar mi ne patrolas legante aliajn diskutpaĝojn aŭ vikivortaron respektive aliajn partojn de la vikiaro en kiuj mi tute ne aktivas - krom ke iu petus min rigardi ien. Ĝenado de aliaj vikipediistoj ne tolereblas, kaj peto de pli longdaŭra protekto de sia diskutpaĝo kontraŭ anonimuloj estas natura unua helpilo, forbaro de ensalutintaj ĝenuloj la dua. Sed tio, kiel dirite, estas tuta alia temo. Laŭ mi ne estus produktive por la projekto, se vi, Surfo, metus ultimaton "mi pretas reveni, kiam estas por ĉiam forbarita el Vikipedio la malkompetenta kaj hontinda administranto Th. Pusch, kiu tute nenion faris kontraŭ ĉiaj vandaloj kaj mem infektiĝis de la psikozo de trolo". Male, mi sentus min ofendita, kaj prave. Sed vi ne diris, kion mi ĵus subŝovis al vi. Mi pensas ke la temo de "lingvoinstruado en Finnlando" devus resti en Vikipedio, kaj pensus ke malbonus se oni forigus ĉiujn ĝis nunajn laborojn, farus novan spacon kiu redakteblus nur fare de unu komisiita redaktanto, laŭeble for de Skandinavio, kiu havus la licencon laŭvorte traduki el la angla artikolo al Esperanto tion kio sen forigo kaj disputo restis tie dum tri monatoj. Tio estus tute alia koncepto ol la kutima labormaniero de kunlabora vikio, eble ricevus aplaŭdon de la cenzuristoj de la Rusia Imperio, sed ne taŭgus ĉi tie. Mi pensas ke ni devas dividi la juĝon pri artikolo disde nerviĝo pri ĉio kio okazas aliloke (kaj samtempe kontraŭagi netolereblajn agojn aliloke). Se mi ricevas taskigon de almenaŭ unu alia vikipediano ĉi-tie, mi blokas la artikolon en la lasta reviziita versio je pliaj redaktoj de anonimuloj, aŭ eble je pliaj redaktoj entute, por povi ebligi trankvilan diskuton, kio en la nuna teksto faras ĝin tiom abomeninda, ke nenio pri la teksto saveblas. Sed ni devas sukcesi fari tion sen ofendegi nin reciproke, kaj sen histeria troemociiĝo. ThomasPusch (diskuto) 18:04, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi tute ne volis entiriĝi en tiun kaĉon, kaj volis lasi la argumentadon al aliaj. Sed nun mi tamen enmiksiĝas - ne argumente, sed emocie.
Mi tediĝas, mi indignas pri tiu afero, unue pro la agoj de tiu finna kontribuanto, sed plue pro la lameco de niaj propraj reagoj. Jen venas tiu ulo en nian rondon kaj ekkreas malbonkvalitajn artikoletojn. Ni bonvenigas lin, ni helpas lin, ni konsilas, ni rekomendas, ni petas, ni alvokas, ni admonas. Li daŭrigas krei fuŝaĵojn, plejparte ignorante niajn pledojn. Baldaŭ li inundas nin per siaj "ŝercoj" pri senhareco, kiujn li malgraŭ niaj insistaj admonoj ade kaj ade ripetas. Fine ni avertas lin kaj minacas ke ni forbaros lin kaj forviŝos ĉiujn liajn kontribuojn. Ni ja forbaras - sed li tion prifajfas, revenas per multoblaj gantopupoj, kun mokoj kaj provokoj kaj kun amasaj anonimaj kontoj. Malgraŭ tio kion ni anoncis, ni tamen multajn liajn redaktojn ni ne malfaras. Kiam ni malfaras, li nur priridas kaj malmalfaras kaj daŭrigas la vandaladon. Lastatempe li nun provas entirigi lin en sian krucmiliton kontraŭ la sveda lingvo en Finnlando. Kial ni entute helpu lin pri tio? Kial ni estu liaj "utilaj idiotoj"? Kial ni estas tiel cedemaj kaj malstriktaj kaj ne ĵetas ĉiujn liajn faraĵojn en la rubujon? Ni havas neniun kialon esti simpatiaj kun la fuŝulo - li mem aktive perdigis ĉiujn niajn simpatiojn per sia konduto, kaj Asperger estas neniu senkulpigo por tio.
Do, mi preferas tute forigi tiun ĉi artikolon. Kompreneble la temo havas rajton ekzisti en Vikipedio, prefere sub malpli propaganda nomo. Do, se iu (ThomasPusch?) vere volas investi la laboron, mi ne kontraŭos ke vi verkos ion pri la temo. Tamen tiuokaze estu tute nova artikolo kun nova nomo, verkita kiel oni verkas novan artikolon (do NE alinomigo de la ekzistanta artikolo, kaj NE konservo de ĝia historio). La nova artikolo - kompreneble - estu objektiva, kaj ne enhavu ajnan subtenon de unu aŭ alia politika starpunkto. La nuna artikolo malaperu tute.
Se la kontribuoj de la finna kolego tute malaperus, tio ne estus perdo por ni, kaj mi tion ne bedaŭrus. Sed se nia kolego Surfo malaperus, tio ja estus perdo, kaj mi tion ege bedaŭrus. Mi esperas ke tio ne okazos.
Sincere, Moldur (diskuto) 21:00, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Klare nun. Vi certe komprenas, Moldur kaj ankaŭ vi Surfo, ke mi ekvidis la paĝon pri la svedlingva politiko de Finnlando tute sendepende de tiu ĉi paĝo de diskutoj pri forigoj, juĝis ĝin problema kaj ekĝustigis ĝin (je 2022-11-15 je 15:36 h, kiam la nova artikolo nur aĝis 15 horojn), poste iam ekkonsciis ke la teksto jam multe pli longe listiĝis ĉi tie kaj jam estis unufoje forigita (mi pensas, ke mi entute NE estis sur la paĝo de diskutoj pri forĵetoj inter 2022-09-12 kaj 2022-11-26). Sed tiam mi jam estis tute progresinta en mia ĝustigo de la teksto, kies temon mi kaj plimalpli ĉiuj aliaj juĝas menciinda, kaj tiam nur supraĵe el komentoj de Taylor 49 komprenis ke tiu sentis sin ĝenita de la finna origina ekverkinto de la teksto. Mi ankaŭ ĝeniĝis, ke la ekverkinto - laŭ mi subite - pluverkis anonime, komentis tion al li kaj ĉi tie, sed ne spuris liajn alilokajn kontribuojn (kio ankaŭ malfacilus nur ekde nuna anonima IP-kodo), kaj tial ekvidis la strangajn kaj ĝenajn malŝercojn pri kalveco de iuj temuloj nur nun - tute kondamnante ilin. Do mi nur ĝeniĝis pri la multaj senreferencaj asertoj en tiu-ĉi teksto kaj pri la multe tro multaj vortoj en la teksto. Tamen mi pensas, ke bonas dividi temon kaj ĝeniĝon pri unuopa kontribuanto, kaj komprenus kiel malrespekto al mi se nun miaj multaj horoj investitaj simple kunĵetiĝas en la rubujon, nur ĉar alia problema redaktanto, kiun mi provis haltigi en tiu ĉi teksto, aliloke en la projekto trole miskondutis. Laŭ mi tio estas du diversaj aferoj. Ni povas forigi la tekston, taskigi min ekster vikipedio ankoraŭfoje rerevizii ĝin, poste starigi ĝin en nova, protektita spaco, kie nur administrantoj povas ŝanĝi ion, kaj en diskutpaĝo malferma nur al ensalutintoj diskuti kion eble ankoraŭ oni devas ŝanĝi - ĉar teorie povas esti ke mi foje pli kritikas aŭ foje pli kompromisas ol aliaj homoj: bonas ke reviziantoj havas malsamajn perspektivojn. NUN ŝajnas al mi, ke pro grandega malŝato al la problema finna redaktinto neniu eĉ pretas rigardi la paĝon kaj juĝi ĉu mi sufiĉe draste eltranĉis problemajn teksterojn. - Mi same ne volas se nia kolego Surfo malaperus, kaj mi ankaŭ bedaŭrus se pro tia, kompare al la kompleta projekto bagatela artikolo, mi mem tiom frustriĝus kaj mi malaperus el Vikipedio ... ĉar ankaŭ se mi ne antaŭe vidis la trolajn ĝenaĵojn de la redaktinto aliloke en vikipedio, mi certas ke mi persone ne respondecas pri tiu aliloka misuzo de reguloj kaj de malbona gusto. Mi neniam trolis, neniam protektis troladon pri kiu mi sciis, kaj mi nun sentus min malrespektata se miaj horoj haltigi la trofervoran redaktadon de la teksto estus forĵetataj kun la artikolo, kiun en reviziita formo oni laŭ mi facile povas savi. ThomasPusch (diskuto) 18:54, 8 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Jen iuj komentoj. Artikolo pri lingvopolitiko en Finnlando komencu per la bazaj faktoj, ke Finnlando estas dulingva lando kaj la sveda kaj la finna estas la du naciaj lingvoj protektitaj per la finnlanda konstitucio (nur Alando estas unulingve sveda). Ŝtataj institucioj en Finnlando devas servi siajn civitanojn en ambaŭ lingvoj. Alilande homoj ofte kredas ke "la" oficiala lingvo de Finnlando estas la finna. Ke oni lernas oficialan lingvon de sia propra lando en la lernejo normale ne estas io rimarkinda.
La nuna artikolo tion tute prisilentas kaj ŝajnigas ke "la" lingvo de Finnlando estas la finna, kaj la sveda io fremda. Tio jam komence mistordas la prezenton. Laŭ la skribinto oni "devas studi ne nur la lingvon de sia nova hejmlando sed ankaŭ la lingvon de la najbara lando", kio jam rekte estas falsaĵo, ĉar ambaŭ lingvoj estas la lingvoj de Finnlando.
La tre multe ripetata uzo de la vorto "deviga" en la teksto bone konvenas al politika propaganda pamfleto, sed ne al enciklopedia artikolo. Multaj lernejaj fakoj estas devigaj, sed ni tamen ne ripetadas pri instruado de la "deviga matematiko" aŭ la "deviga angla" aŭ la "deviga historio". La bildo pri la sama slogano pentrita sur muro nur aldonas plia propagandan efikon, sed neniun informan valoron. La tuta artikolo, kiu jam estas ege tro longa, estas unuflanka propagando, kvankam skribita en sobra tono. Ĝi emfazas tiujn asertojn kiuj iel subtenas la favoratan pozicion kaj malemfazas la kontraŭajn. (Ekzemple la diferencoj inter svedia sveda kaj finnlanda sveda ekzistas sed estas apenaŭ tiel grandaj ke ili signife malhelpas komunikadon.)
La artikolo vicigas amason da asertoj unu post la alia sen doni fontojn por ili. Ĝi uzas vagajn kaj ĝeneralajn esprimojn: "oni ofte uzas" - kiu estas "oni"? kiom "ofte"? "Kelkaj kritikas" - kiuj? kiom multaj? ĉu kompetentaj? laŭ kiuj fontoj? "Kelkaj kontraŭuloj ... atentigas" - kiuj? fontoj? kaj tiel plu. "Laŭ taksoj, Kekkonen ne kuraĝis..." - kiu taksis tion? kion diras Kekkonen mem pri tio? Virolainen ricevis medalon de la sveda reĝo. Ekzakte por kio li ricevis ĝin? Ĉu tiu fakto entute rilatas al la temo? La teksto implicite aludas ke ekzistas iu ligo inter tiuj okazaĵoj, sed lasas la konkludon al la imago de la leganto.
La temo ne meritas pli ol malgrandan onon de la nuna spaco.
Moldur (diskuto) 18:54, 9 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo de la paĝo. La temo mem estas valida. Sed la gantopupumado devas ĉesi tuj, la amplekson de la paĝo nepras draste malpliigi, kaj ĉiujn redaktojn de LTA Pakkoruotsi (per 17'000'000 IP adresoj) estonte tuj malfari. Taylor 49 (diskuto) 23:27, 9 jan. 2023 (UTC) (+t) Taylor 49 (diskuto) 22:05, 12 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Estonte, vi volis skribi. La baltoj ĉi tie tute ne partoprenas {{{1}}}. Mi dirus ke la pli alta protekto de la paĝo, eterne almenaŭ je nivelo de ensalutintoj, jam estos bona paŝo. Kaj Moldur pravas pri la multaj nefontaj kaj neklaraj aludoj, pri kiuj mi multajn jam forpurigis, ĉe aliaj metis notojn ke nepre necesas fontoj (kiuj ankaŭ signifus plikonkretigon pri kio ekzakte temis), kaj pri aliaj lokoj, kiuj ŝajnis al mi malpli dramaj, jam mankis la energio ... kiel aspektus artikolo kun 3968 notoj ke necesas fontoj pri tiu kaj jena duonfrazo? Sed la teksto ja ne nur priskribas kion la infanoj lernas en la klasĉambroj, sed skizas kulturpolitikan movadon en Finnlando, ŝajne forte agititan. Tial unu foto pri ŝmiraĵo sur muro eĉ ŝajnas al mi konvena por bildigi ian protestemon kaj pli ne-drama ol foto de multaj kriaĉaj protestantoj antaŭ iu parlamento (filmeton pri tia sceno mi jam malakceptis). Sed devas eble priskribi tian protestan movadon, sen ke la teksto mem iĝas pamfleto, klare. ThomasPusch (diskuto) 08:59, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, ĉiuj! Mi revenis por vidi, kio okazas ĉi tie. Permesu al mi iom ventumi miajn pensojn.

Mi rimarkas, ke la artikolo "Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando", jam unu fojon forigita, plu restas en Vikipedio, sed nun ThomasPusch akaparis la artikolon por sia privata uzo, tiel ke neniu alia rajtas redakti ĝin (formale, rajtas ankaŭ la aliaj administrantoj, sed kiu el ili interesiĝas?).

Verŝajne ThomasPusch estas supera konanto de la temo kaj tiom bone komprenas la Finnan kaj Svedan lingvojn, ke nur li havas sufiĉan superrigardon pri la afero. Mi rekomendas, ke li sekve okupiĝu pri alia aktualega temo: Aliĝo de Svedujo kaj Finnlando al Nato. Pri tio tute mankas artikolo en nia Vikipedio. Sed unue petu bazan tekston de Vladimir Putin aŭ de Recep Tayyip Erdoğan, kiuj certe verkos interesan rakonton, kiun ThomasPusch facile finpoluros.

Krom la nomita artikolo, restas en Vikipedio ankaŭ la uzanto Jaakkolei (iam Nenoniel ktp.) kun ĉiuj siaj marionetaj nomoj kaj anonimaj ĝemeloj. Neniun administranton ŝajnas interesi, ke la Esperanta Vikipedio iĝis azilo por vandaloj ekzilitaj el la alilingvaj.

Mi ne tralegis la artikolon en ĝia nuna stato, nur iomete rigardis la strukturon kaj la bildojn: artikolo verkita laŭ stilo de bulvarda skandalgazeto. Sufiĉas al mi, ke mi siatempe observis la naskiĝon de la teksto, simila al politika pamfleto de partio tre bone konata en Finnlando, kun aludoj pri subaĉeto de altaj politikistoj fare de alia lando, do akuzoj pri ŝtatperfido kaj pri aliaj krimoj. Estas nepre klare, ke el tio ne naskiĝas bazo por afereca enciklopedia artikolo, kiom ajn oni ĝin poluras kaj provizas per fontoj.

Mi dankas al Moldur, kiu ankoraŭ havis la forton bone prezenti la aferon ĉi--supre. Aliaj ĉi tie, redaktante la artikolon, ŝajnas nur utilaj idiotoj, kiuj havas ankaŭ mirindan fidon pri aliaj Vikipedioj: ke artikolo troviĝas en la Angla Vikipedio ŝajnas sufiĉa argumento por ĝia ekzisto kaj enhavo.

Plejparto de la alilingvaj artikoloj estas verkitaj de interdependaj politikaj rondoj en Finnlando aŭ kopiitaj el unu sama fonto. Tion eblas konstati el la redkatohistorioj. La angla, kiu havas la plej vastan kunlaborantaron, estis poste iom polurata de aliaj. Kelkaj artikoloj ligitaj al la Esperanta priskribas nur la propagandan vortojn pakkoruotsi kaj tvångssvenska, kies komenca vortelemento ja ne signifas "deviga, ne forelektebla" (taŭga termino por lernoplanoj), sed "devigita, trudita, trud-".

Iam, antaŭ pluraj jaroj, estis aktiveta grupo de esperantistoj en Finnlando, kiuj komencis redakti artikolojn por Vikipedio, sed iom post iom, unu post alia, fortiris sin. Evidentiĝis, ke ĉion ajn skribitan kapablas ruinigi la cetera redaktantaro, kaj do ne valoras ion entrepreni ĉi tie. Plendi kaj reredakti nur kondukas al tute vanaj kilometraj argumentadoj pri plej simplaj faktoj -- kiu volas tiel frustri sin per vanta babilado?

Unu ekzemplo estas la artikolo pri Lahti, la UK-urbo de 2019. Tiam, en la antaŭaj jaroj, jam estis tre malmultaj Esperantaj vikipediistoj en Finnlando, sed tiuj tamen opiniis, ke ekzistu tolerebla artikolo pri la estonta kongresurbo. Ekaktivis ankaŭ kelkaj loĝantoj de la kongresurbo. Evidentiĝis, ke oni devas aktive batali kontraŭ eksteruloj fervore aldonantaj strangajn malgravaĵojn al la teksto kaj "korektantaj", eĉ ripete post reĝustigo, "erarajn" vortojn. Ne tre entuziasmige.

Pro tiaj okazoj ankaŭ mi mem restis preskaŭ nur observanto. En Oktobro 2021 mi verkis novan enkondukon por la artikolo Finnlando por vidi kiel rapide ĝi estos ruinigita. Mi supozis, ke la unua atakocelo estos kelkaj lingvaj detaletoj, kiujn mi preferas en Esperanta teksto kaj kiujn mi prove plantis ankaŭ en ĉi tiun tekston. Mi ekzemple skribas Svedujo kaj ne Svedio, Decembro kaj ne decembro. Tiuj ne estas gravegaj aferoj, sed iuj ŝatas agreseme "korekti" tiajn detaletojn.

Surprize, la enkonduko longe restis netuŝita, dum mi devis abunde malfari ŝanĝojn en aliaj partoj de la artikolo. Eble tio nur pruvis, ke tre malmultaj vikipediistoj interesiĝis pri la artikolo. Sed, finfine, en Decembro 2022 mia fiŝkaptado sukcesis. Anonimulo (la konata Nenoniel) aldonis jenan alineon al la enkonduko:

"La loĝantargrupoj de Finnlando povas esti komparitaj kun la pigmeoj, hutuoj kaj tucioj de Ruando. La lando estis origine loĝita fare de la samea popolo, kiuj estas nur proksimume 1 % de la populacio. Poste venis la finnlingvaj finnoj. Ili estas la tradiciaj farmistoj de la regiono kiuj konsistigas la plimulton. Tiam venis sveda malplimulto el Svedio, kiu subigis la finnan loĝantaron. La relativa parto de la sveda populacio en la populacio malpliiĝis de proksimume 20 % ĝis proksimume 5 %. Tamen ĝi restas la gvida grupo en la lando."

Kion diri? Ĉu bedaŭri, ke tiu ĥaose mallogika peco estas nun forigita (sed la verkinto rajtas pluaktivi)? Estus ja amuze konservi tian kalvulo-tipan humuraĵon, kiu eble eĉ pli altirus homojn admiri nian vikipedion. Ĉu miri, ke neniu seriozulo el Finnlando volas kunlabori pri Vikipedio? Ne, unuavice bedaŭru, ke la administrantoj de la malforta Esperanta Vikipedio neniom zorgas pri kvalito de la tuto kaj, ekzemple, ne tuj forigas la artikolon pri la trudsveda lingvo nek malhelpas la senbridan agadon de vandalo – eĉ male, helpas tiun. Kiel mi diris, la Esperanta Vikipedio iĝas azilo por la ekzilitoj de alilingvaj Vikipedioj.--Surfo 09:27, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kia agresema kaj amarega atako de sinjoro Surfo. Ne, mi ne "akaparis la artikolon por mia privata uzo", sed nur volis bloki pliajn aldonaĵojn de anonimaj kontribuantoj, kaj "frostigi" la tekston. Oni povus ekkrii, ke nenio tie okazis ekde la 8-a de januaro, kaj la teksto estas efike "frostigita". Mi mem neniel estas fakulo pri Finnlando, nek pri diskutoj kun mokaj atakoj per kemiaj armiloj, kaj nur bedaŭras ke mi jam investis en la tekston plurajn horojn de redaktado antaŭ ol mi rimarkis ke jam antaŭe estis versio en la diskuto pri forigendaj artikoloj forigita kaj poste rekreita - ĉar tion ne eblis vidi en la teksto mem. Ŝajnas al mi ke unua versio de la 5-a de novembro estis sukcese forigita per kvar voĉoj de Surfo, Moldur, kani kaj RG72, kaj pri la nova versio estas du voĉoj kontraŭ kompleta forĵeto fare de mi kaj Taylor 49. Sed mi malgraŭ mia jam investo de multaj horoj ne emas esti komplete ofendata fare de iuj finnoj kaj ricevi personajn aĉegajn atakojn kiuj celas iun alian finnon. Tial mi dum semajno tute ne tuŝis la temon kaj ne preparis novan tekstoproponon laŭ la saĝaj komentoj de Moldur. Kial mi faru tion, kaj ricevu aĉegajn ofendojn de tiu aŭ tiu finno, kiam baze tute ne temas pri mia temo... Mi ĝojas ke nun la diskuto pri forigendaj artikoloj tute malplenas krom la venenigita temo pri plej vaste la dulingveco de Finnlando. Ĉiuj pli etaj temoj povis bone esti solvitaj (ah, ĵus aldoniĝis nova ero, ĝi ankoraŭ ne estis kiam mi skribis tion ĉi). En Litovio, Germanio aŭ Bulgario oni pensus ke la problemo de Eŭropo nun estus la eventoj en Ukrainio, sed ĉi tie ŝajnas ke ĉio fokusiĝas je akraj debatoj kiom da privilegioj havu la 5 procentoj da svedlingvaj finnoj - kvankam tute klaras por ĉiuj ke pri tio neniel decidas iu ajn branĉo de vikipedio. Mi retiras mian voĉdonon kaj deklaras min neŭtrala pri la afero, kaj remalfermas la tekston por ĉiuj ensalutintoj. Mi ĝojas ke mi neniam intence "helpis la senbridan agadon de vandalo" kaj esperas ke mi ne iam ŝanĝis iun vorton "Decembro" de Surfo al "decembro", kion mi foje faras en "normalaj tekstoj", ĉar aspektas al mi stulte se monatoj aŭ iuj aliaj substantivoj foje skribiĝas Majuskle kaj foje minuskle. Vi faru kun viaj finnlandaj temoj kion vi volas. Klaras ke komparo de Finnlando al la genocido de Ruando estas provoka tujforigindaĵo, kaj mi pensas ke verki "novan enkondukon por la artikolo Finnlando" - intence kun meto de vortoj kiaj Svedujo kaj ne Svedio nur provoke - "por vidi kiel rapide ĝi estos ruinigita" ankaŭ ŝajnas al mi infanaĵo. Al mi ŝajnas ke la forta amareco de vi, Surfo, pri ĉiaj aliaj vikipedianoj, kiuj "detruis la tekston pri Lahti en 2019" aŭ kiuj faris iun alian laŭ vi malbonan iam, ne estas saĝa vojo por krei kunlaboreman etoson por progresigo de iu ajn projekto. Do, vi finnoj faru kion vi volas, ne kalkulu je subteno de aliuloj, krom forbaroj se iu vere tro persone ofendas aŭ verkas evidentajn malveraĵojn. ThomasPusch (diskuto) 12:59, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kio pri la tre akuza atako, ke "restas en Vikipedio ankaŭ la uzanto Jaakkolei"??? Uzanto:Jaakkolei estas globale blokita, eterne. Kiu administranto defendis kaj protektis la uzantokonton?? Krompreneble, pri nove kreataj kontoj aŭ anonimuloj oni devas individue juĝi ĉu okazas iu misuzo. Ĉar alikaze oni devus entute bloki vikipedion kontraŭ iuj ajn novaj kunlaboremuloj. Certe estas iuj truoj ie, pri kiuj la honoroficaj redaktantoj kun aldonaj administraj rajtoj ne sufiĉe atentas kaj pri kiuj estas bone atentigi. Sed por akuzo ke "restas en Vikipedio ankaŭ la uzantokonto Jaakkolei" mi ne vidas bazon. ThomasPusch (diskuto) 14:31, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
La fuŝulo restos aktiva neregistrita aŭ laŭ aliaj kaŝnomoj. Kial ne protekti la artikolon por ke nur administranto permesu redakton aŭ almenaŭ registritaj uzantoj? Krome indos bloki ĉiujn novan kontojn en la sama direkto kaj purigi la artikolon de malneŭtraleco. kani (diskuto) 21:04, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch Bonvole forbaru loke porĉiam ĉiujn riajn kontojn Vikipedio:Problemaj_uzantoj#"LTA_pakkoruotsi"_+_kalvuloj, forbaru portempe cxiujn riajn IP-adresarojn, kaj porcxiam plenŝlosu ĉiujn riajn uzantopaĝojn kaj diskutpaĝojn, kun jena enhavo:
#REDIRECT [[Vikipedio:Problemaj_uzantoj#"LTA_pakkoruotsi"_+_kalvuloj]]
Taylor 49 (diskuto) 21:59, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus estas trairanta liajn multajn pseŭdonimojn, sed ĝis nun nur trovis Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), kiu nur estis forbarita por ses monatoj, ĉiuj aliaj kiujn mi ĝis nun kontrolis estis jam porĉiame forbaritaj. Mi plu kontrolos ĉiujn nomojn kaj IP-adresojn en la listo, sed mi teknike (ankoraŭ) ne kapablas forbloki ĉiujn blokojn de IP-adresaroj, ankaŭ tiujn kiujn li ĝis nun neniam uzis. Mi ne scias ĉu tut-projekta stevardo tion kapablas, sed mi ne estas stevardo, kaj ne nur tio - mi eĉ ne estas komputikisto, kaj miaj teknikaj scioj estas limigitaj. Mi bonvole uzos la administrajn rajtojn, kiujn la komunumo donis al mi, sed tiu administra voĉdono antaŭ multaj jaroj ne aŭtomate faras el mi diplomita komputika teknikisto. Eble Tlustulimu povas fari pli, aŭ alia pli teknikista administranto. Mi juĝas min bona ĵurnalisto, bona revizianto, bona tradukisto, bona psikologia konsilanto, sed se mia komputilo misfunkcias, mi devas peti helpon de miaj infanoj (sed ili tute ne scias pri vikio-teknikaĵoj kaj ĉi tie ankaŭ ne helpos...). Sed bone, unue mi finkontrolas la liston. ThomasPusch (diskuto) 22:35, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

La Esperanta Vikipedio jam ne estas nur ridinda, ĝi estas mokinda kaj mokata de siaj "kunlaborantoj". Nur unu ekzemplo: Hodiaŭ aperis nova uzanto kun la nomo Uzanto:Neekerin jättikyrpä erektoituu kun facile rekoneblaj aldonoj. La uzantonomo signifas "La giganta kaco de la negro erektiĝas", kun plej krude vulgara vorto por kaco. Kredeble eĉ tio ne konvinkas la administrantojn, ke ilia plej grava tasko nun estas haltigi la mensan invalidon kaj tuj forviŝi ĉion enigatan de li. Tio sukcesis en aliaj Vikipedioj kaj mi ne povas kompreni, kial ne eblus fari simile ĉi tie. Anstataŭe, oni okupiĝas pri kilometraj diskutoj pri detaloj en liaj tekstoj, poluras tiujn kaj argumentas por ties ekzistorajto. Estas sufiĉe malesperige, ke la kalvokaculo jam sukcesis konvinki aliajn vikipediistojn, ekzemple, pri tiu sia fantaziaĵo, ke io statas skandale kaj estas mondskue escepta en la instruplanoj de lernejoj en Finnlando kaj ke necesas pri tio artikoli laŭ liaj gvidlinioj. --Surfo 13:51, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Nun estas 15 administrantoj de la esperanta vikipedio, ĉiuj estas libervolaj redaktantoj de paĝoj, kiuj ankoraŭ ricevis la aldonan rajton laŭpete protekti paĝojn aŭ forigi uzantojn. Sed evidente neniu el ili pretas sidi sep tagojn en semajno 24 horojn ĉiutage kiel cenzura policisto antaŭ ekrana listo de ĵusaj redaktoj en daŭra serĉado de iuj vandalaĵoj. Almenaŭ mi ne pretus pasigi mian vivon en tiom teda tasko, almenaŭ ne se mi ne ricevus profesian salajron de la vikimedia fondaĵo por tio kiu identus al mia ĝisnuna salajro. Evidente la supran noton de Surfo neniu administranto vidis ĝis nun, kiam mi hazarde vidis ĝin antaŭ duonhoro, tuj porĉiame forbaris la novan gantopupon kaj forigis la uzantopaĝon, kiu ankaŭ enhavis obscenan frazon en la finna. Mi skribis antaŭ ses tagoj, ke mi ne estas profesieca forbaristo kaj ne estas komputikisto, kaj tio ne ŝanĝiĝos. Mi ne scias ĉu la vandalo pli ĝenas min aŭ kolego Surfo, kiu akre ofendaĉas la tutan projekton, konvinkite ke okazas komploto por protekto kaj dorlotado de vandalismo. @Surfo: Ne malfacilus rigardi en la listoj de redaktoj, kiu administranto ĵus atingeblas, fari noton en ties diskutpaĝo aŭ skribi ekzemple {{re|Tlustulimu|RG72|ThomasPusch}} , kaj la unua kiu vidus la noton forbalaus la vandalaĵon. Vandalismo estas io tute alia ol diskuto pri redaktado. Tion ĉiu administranto povas fulmrapide solvi, SE oni aŭ hazarde vidas la vandalaĵon aŭ estas atentigata. Krome mi ne pretas kunlabori kun kolego Surfo kaj speciale pro tio komplete retiriĝis el la diskuto pri la disputata artikolo la 17-an de januaro. Mi ne pretas kunlabori kun tiom acida kunlaboranto - mi esperas ke Moldur povos solvi la debaton, kiu ĉiam diris kiom alte li aprezas kolegon Surfo, kaj esperable ne estas rekte atakata. Mi provizore ne partoprenos en io, en kiu aperas kolego Surfo, kaj tial komplete neŭtralas pri la demando kio okazos al la supra artikolo, kiu facile povas reverkiĝi laŭ la proponoj de Moldur, sen mia partopreno. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi tre bedaŭras ke uzanto Surfo akre atakis ThomasPusch, atribuis al li malbonajn intencojn, kaj eĉ faris tion en nekonvene acida kaj agresema tono. Mi komprenas ke Thomas neniel celis "posedi" la artikolon por si mem, sed frostigis ĝin en momenta stato por ebligi pli trankvilan diskuton. Dank' al lia forbaro de la gantopuparo nun eblas serioze prilabori la temon sen timi tujan malmalfaron fare de la fuŝulo.

Mi nun forigis la tekstegon, kiu ja estis unuflanka politika pamfleto kaj neniel savebla kiel enciklopediaĵo. Anstataŭ tiu mi kreis tute novan, mallongan artikolon, reuzante tamen kelkajn erojn kaj fontojn el la reviziado fare de ThomasPusch.

Mi esperas ke tiu temo nun povos trankvile resti kiel tute normala, malgrava artikoleto. Kiam reaperos la gantopupulo (li certe provos), bonvolu tuj sciigi administrantojn. Memoru ke ili estas malmultaj kaj nepagitaj volontuloj, kaj ankaŭ ne povas rimarki ĉiujn misuzojn mem. Ni ĉiuj kunhavas saman respondecon kontraŭagadi vandalojn kiel tiun. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:33, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 7 novembro 2022 13:57
Artikolo
Tulio Borgias (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas ebla spamo.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:11, 31 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:36, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi dubas pri tiu artikolo, kiu ekzistas nur en angla kaj markita kiel ebla spamo, spite, ke ĝi ekzistas tie ekde antaŭ jaroj. Ĉiuokaze ĝi estas iom fuŝa.--kani (diskuto) 13:11, 31 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jen denove artikolo kun fuŝa lingvaĵo, supozeble iel aŭtomate tradukita. Krome la menciindeco estas duba. --Tlustulimu (diskuto) 12:08, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 7 novembro 2022 14:13
Artikolo
Camila Samara de Souza (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas spama mempromocio.
Uzanto
--kani (diskuto) 14:56, 31 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:35, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: jam estis forigita en alilingvaj vikipedioj. --Dominik (diskuto) 06:39, 1 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: menciindeco estas duba. --Tlustulimu (diskuto) 12:11, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Government (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalaĵo en cirila alfabeto kun anglalingva titolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:18, 1 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jam forigita pro vandalismo en alia lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 12:13, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: La teksto aspektas kiel enciklopedia artikolo pri "Registaro" en la belarusa lingvo. Eble ĝi havas bonan ekzistorajton en iu alia loko, sed ĉi tie ĝi estas vandalaĵo. - Moldur (diskuto) 20:24, 1 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
49,XXXXY (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:52, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La enhavo estis tute maltaŭga, kvankam la titolo ja eblas. Fakte 49,XXXXY temas pri troo da seksaj kromosomoj ĉe homoj. Eble ja interesuloj pri biologio aŭ/kaj genetiko povus krei tian artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 12:18, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Rocco Siffredi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝega artikolo, kun alilingvaj partoj, eraroj ktp.
Uzanto
--kani (diskuto) 14:44, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 10:34, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La aŭtoro jam kreis aliajn fuŝegajn artikolojn. Vidu la historion de liaj kontribuoj ekzemple ĉe Frottage, Göppingen ktp. Kelkajn tiujn artikolojn mi korektis, sed mi estas laca. Mi petas forbaron dum oni devigas lin esti malpli fuŝa.--kani (diskuto) 14:44, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes, fuŝega. - Moldur (diskuto) 14:55, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: mi retradukis surbaze de la kataluna versio. --Dominik (diskuto) 15:21, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi korektos ankaŭ la menciitajn fuŝaĵojn en aliaj liaj artikoloj kaj ankaŭ la nemenciitajn troveblajn en lia historio? Mi volis diri, ke la problemo ne estas tiu artikolo, sed la nivelo de la fuŝulo. kani (diskuto) 13:55, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
La problemo estas, ke ne estis ŝablono {{Forigu}} en la menciita artikolo. Mi tiam ne sciis, ke ĝi estas forigenda. Dominik (diskuto) 05:03, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi prave agadis. Foje mi ne metas la ŝablonon kiam suspektas fuŝan reagon de la aŭtoro. Fakte mi malfaris ion el liaj ŝanĝoj kaj li pridemandis min prie. Ja mi nek konsultis lin nek li konsultis la aŭtoron de la ŝanĝita teksto.--kani (diskuto) 10:59, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun la artikolo povas resti, sed restos ankaŭ la fuŝa sinteno de la aŭtoro.--kani (diskuto) 11:01, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 12 novembro 2022 8:49
Artikolo
Porinfana genitalkirurgio en Usono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fantaziaĵo, prezentas imagitajn aferojn kiel faktojn, akuzas pri ignorado de homaj rajtoj, senfonta, sen ligiloj; verkita de reaperinta uzanto antaŭe forbarita
Uzanto
Surfo 08:12, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
La kreinto asertis en la diskutopaĝo, ke temus pri humuro. Sed mi traktis ĝin kiel sentfontan fantaziaĵon de reaperinta gantopupo de sufiĉe ĝena uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 12:24, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: necesas tuja forigo --Surfo 08:13, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Pro la sinteno mi proponas eĉ forbaron de la uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 12:24, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Nepre forbaru, por ĉiam. Li vandalis en la Finna Vikipedio ekde 2014. Dum la jaroj liaj "ŝercoj" iĝis tiom ĝene malutilaj, eĉ ruinigis la seriozan enhavon de Vikipedio, ke finfine la forbaro nun estas porĉiama. Li provas reveni, de tempo al tempo kun ŝanĝita uzanto-nomo, sed nun jam la traktado estas tuj severa- Li provis sian "ŝercadon" ankaŭ en kelkaj alilingvaj Vikipedioj (Angla, Sveda, Germana). sed tiuj ŝajnas havi pli da administra forto ol la Esperanta, kie li nun restas konstanta pesto. Mi rekomendas severan traktadon, tujan forbaron ĉe nove kreita uzantonomo, forbaro de liaj IP-numeroj kun vasta gamo da ĉirkaŭaj numeroj, protekto de liaj favorataj artikoloj kontraŭ redaktemaj IP-uloj ktp. Lia ĝisnuna rekonilo estis la obsediĝo pri kalvuloj (ĝis antaŭ momento restis almenaŭ unu tia enskribo pri lia redakta laboro: la artikolo pri la nuna prezidanto de Estonujo), sed nun li ekatakas sur vasta kampo de politikaj, lingvopolitikaj kaj sekseco-rilataj temoj. Surfo 13:47, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi tute favore al propono de Surfo. Tamen estas aliaj temoj: loĝlokoj kiujn Finnlando perdis en milito kontraŭ Sovetunio, la sveda lingvo en Finnlando ktp. Tamen li faris iam akceptindajn artikolojn laŭteme, sed tute fuŝajn: sen ligiloj, sen gramatika kaj sen leksika ĝusteco, sen amplekso ktp. Li mem konfesas, ke estas mense malsana, sed li faras tion por ke oni akceptu liajn neakceptendaĵojn. kani (diskuto) 00:41, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun Tlustulimu, Surfo kaj Kani. - Sincere, Moldur (diskuto) 02:25, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 5 novembro 2022 16:26
Artikolo
Finna parlamentelekto 2023 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas nur fuŝa politika deklaro, nenio por ensciklopedio
Uzanto
Surfo 13:18, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:27, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:37, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 02:27, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 5 novembro 2022 17:40
Artikolo
Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur politika proklamo de la verkinto
Uzanto
Surfo 14:01, 5 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:26, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 00:36, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: - Moldur (diskuto) 02:28, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 10:26, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La temo mem estas valida. Bonvole forigu ankaŭ la diskutpaĝon. Taylor 49 (diskuto) 21:42, 11 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi provis skribi pli aferecan version. Kummallinen tyyppi (diskuto) 22:14, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Polly Pocket (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:42, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tuj forigenda kiel evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:25, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tuj forigenda kiel evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:25, 8 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Activar YouTube (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:28, 9 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 21:46, 11 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis kvin tagoj kaj vandalismo restas.--kani (diskuto) 11:27, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Datumbaz-manipulilo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:29, 9 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 21:46, 11 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis kvin tagoj kaj vandalismo restas.--kani (diskuto) 11:26, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 20 novembro 2022 19:22
Artikolo
[[:Ŝablono:Chefpagho]] ([{{fullurl:Ŝablono:Chefpagho|action=history}} historio] · [[Specialaĵo:Kio ligas ĉi tien?/Ŝablono:Chefpagho|ĉi tien]] · [{{fullurl:Ŝablono:Chefpagho|action=delete}} forigu])
Kialo
evidenta sensencaĵo
Uzanto
Surfo 19:23, 13 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta sensencaĵo. RG72 (diskuto) 05:36, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 11:25, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 21 novembro 2022 13:07
Artikolo
We will die warriors (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
suspektinda artikolo, eble mempropagando (klarigo malsupre)
Uzanto
--kani (diskuto) 13:53, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:17, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Strange ke araba filmo kun anglalingva titolo ekzistas nek en la araba nek en la angla vikipedioj, kaj nur en indonezia kaj en hispana (malalta lingvonivelo same kiel en Esperanto). Krome la filmo estas anoncita kiel publikigota en 2022, do antaŭpremiera mempropagando. Referencoj povas esti dubindaj, ekzemple la unua el hispana gazeto tute ne montras la promesitan enhavon. Tiu ĉi estas la nura kontribuo de la anonima aŭtoro.--kani (diskuto) 13:53, 14 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:34, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: Menciindeco estas duba. Krome la lingvaĵo estas sufiĉe stranga. --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 15 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Estadios de moletal (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vandalismo
Uzanto
--kani (diskuto) 10:37, 17 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:16, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis tagoj kaj vandalismo restas.--kani (diskuto) 12:08, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pardonon, dum kelkaj tagoj mi ne havis tempon revizii Vikipedion, ĉar malmultan libertempon mi dediĉis al Vikicitaro. Mi blokis la fuŝulojn kaj forigis la fuŝaĵojn. Dankon pro la atentigoj. RG72 (diskuto) 10:16, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Torta de Navidad (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vandalismo
Uzanto
--kani (diskuto) 10:38, 17 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:14, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis tagoj kaj vandalismo restas.--kani (diskuto) 12:09, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Prezidantoj de Usono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vandalismo
Uzanto
--kani (diskuto) 10:43, 17 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:14, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pasis tagoj kaj vandalismo restas.--kani (diskuto) 12:09, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 24 novembro 2022 10:37
Artikolo
SeatGeek (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fuŝega artikolo per aŭtomata tradukilo
Uzanto
--kani (diskuto) 10:46, 17 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 06:52, 30 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 10:13, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 18:50, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 27 novembro 2022 12:46
Artikolo
Uzanto:SFPC48/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
teknika forigo de malnova provejo el kiu jam ekzistis rezultinta artikolo Españés
Uzanto
--kani (diskuto) 12:14, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo. RG72 (diskuto) 10:11, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Indikita kiel forigita, sed restas.--kani (diskuto) 20:22, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forigis ĝin denove. RG72 (diskuto) 06:51, 30 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Aojing Hernández Arregui (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:49, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:10, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Por Por: evidente. - Moldur (diskuto) 20:11, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 28 novembro 2022 13:28
Artikolo
Jay Miky Flow (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar ŝajnas mempropagando, estas fuŝa lingvonivelo, markita kiel spamo kaj ekzistas nek an angla nek en hispana
Uzanto
--kani (diskuto) 13:45, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta neenciklopediaĵo en fuŝa lingvaĵo. RG72 (diskuto) 10:09, 22 nov. 2022 (UTC)[Respondi]