Viktor Togobickij
Viktor Togobickij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1952 |
Morto | 13-an de marto 1999 (46-jaraĝa) |
Alma mater | Sankt-Peterburga Konservatorio • Novosibirsk State Conservatory |
Familio | |
Edz(in)o | Katalin Frideczky |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Viktor Togobickij, origine ruse Виктор Тогобицкий, laŭ hungarlingve kutima nomordo Togobickij Viktor estis rusa-hungara komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto, lektoro. Lia karesnomo estis Vitya [vitja].
Viktor Togobickij [1] naskiĝis la 3-an de majo 1952 en Kupino (Sovetunio, Siberio), li mortis la 13-an de marto 1999 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Viktor Togobickij frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste muzikartan mezlernejon en Novosibirsk, fine li akiris diplomon en muzikakademio de Leningrado en 1977. Jam dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun hungara studentino, ili geedziĝis, tial li ricevis hungaran ŝtatanecon. Ili translokiĝis al Hungario post la diplomo kaj li lernis hungare. Li estis lingva lektoro en eldonejo, krome li instruis en pluraj muziklernejoj, eĉ en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Li ricevis hungaran premion en 1998. Lia edzino naskis unufoje.
Verko de Togobickij aŭdebla[redakti | redakti fonton]
Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Concertino harsonára és zongorára
- Reflections to Russian Composers
- Fúvósötös
- Három Juhász Gyula vers nőikarra