Villafranca de los Barros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Villafranca de los Barros estas municipo kaj urbeto de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Tie loĝas 13,084 loĝantoj kaj lastatempe inter ili multaj enmigrintoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villafranca de los Barros okupas la centron de ampleksa valo de fruktodona argila tero de karaktera ruĝa koloro, kio nomigas la distrikton kiel Tierra de Barros (Kototero), formante duoncirklon la proksimaj montarĉenetoj de Alange, Hornachos kaj Fuente del Maestre. Limas ĝia teritorio, norde kun tiuj de Almendralejo kaj Alange, sude kun tiu de Los Santos de Maimona; oriente kun tiu de Ribera del Fresno kaj okcidente kun tiu de Fuente del Maestre. La urba kerno okupas ĉirkaŭ 2 km². Pere de distriktaj ŝoseoj eblas atingi proksimajn vilaĝojn kiel Ribera del Fresno, Fuente del Maestre, Aceuchal kaj Palomas; kaj pere de fervojo kun la urboj Llerena kaj al Sevilo kaj kun Mérida al Madrido.

La tuta zono sendas sian akvaron al riveretoj kaj rojoj daŭre sekaj somere kaj eĉ dum parto de la aŭtuno, nomitaj Pendelías, Valdequemao kaj Las Guaridas, unu el kiuj, tiu de Valdequemao trapasas la urbon el sudo norden; tiu de Pendelías, oriente kaj kuniĝas ambaŭ ĉe la lastaj domoj kie komencas la nomo de Río Cagancha. La alia rojo estas tiu de Las Guaridas, kiu trapasas la municipan teritorion oriente. La tutta rojaro enfluas al rojo Bonhabal, alfluanto de la rivero Matachel, kiu estas siavice alfluanto de la rivero Gvadiano.

Kune kun Almendralejo, tiu urbo estas la ĉefurbo de la distrikto Tierra de Barros.

La unuaj historiistoj kiuj dediĉis sin al la urbo estis José Cascales Muñoz kiu en 1904 publikigis siajn “Apuntes para la historia de Villafranca de los Barros”, reeldonitaj en 1982. Samjare, 1982, Antonio de Solís y Sánchez Arjona, publikis “Villafranca en la historia”. En 1983 Manuel Garrido Santiago publikis pri la historio de la urbo sian studon “Arquitectura religiosa del siglo XVI en Tierra de Barros”, pri la arto en tiu vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio estas arkeologiaj restaĵoj kiuj evidentigas agrikulturan okupon ekde la Prahistorio ĝis nuntempo. La plej antikvaj restaĵoj estas el la Kuprepoko aŭ Kalkolitiko (ĉirkaŭ 1800 a. K.). Tio en la loko de Los Cortinales, kie nune estas la urbaj akvujoj. Tie estas strukturoj malfacile kompreneblaj, sed ĉiukaze loĝejoj kaj stokejoj por grenoj pli profundaj; la tegmentoj estis vegetalaj. Estis restaĵoj rilataj al agrikulturo, brutobredado kaj eĉ minado, sed oni ne trovis metalaĵojn. Estas ankaŭ tomboj de la Bronzepoko en la loko de Las Palomas, je nur 3 km. sude de la vilaĝo. En la ĉirkaŭaj vilaĝoj estas restaĵoj de posta epokoj, sed ne en tiu ĉi municipo.

Ja estas romiaj restaĵoj (pecoj de ŝoseo) ĉar la urbo estas ĉe la vojo kiu jam de tiam iris el sudo (Sevilo) al nordo (Asturio). De araba epoko ne estas restaĵoj jam trovitaj. La kontribuo de Villafranca de los Barros al la amerika konkerado estis de 37 personoj, laŭ la pastro Vicente Navarro del Castillo. Multaj el ili estis en Ĉilio kaj Peruo, escepte 3 kiuj kontribuis al la konkero de la Nova Granado (la aktuala Kolombio). Inter ili estis la kapitano Bartolomé Camacho Zambrano.

Dum la Hispana Intercivitana Milito, ĉar la urbo situas ĉe la vojo el Sevilo norden kaj ĉar laŭ tiu vojo supreniris la armeo de la generalo Franco, kiam oni atingis la urbon aŭguste de 1936 okazis terura mortpafado de supozataj maldekstruloj aŭ eĉ nur kamparanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historie la bazo de la ekonomio estis la unuavica sektoro, ĉefe agrikulturo, en la lastaj jaroj ekŝanĝis la situacio. Aktuale la agrikulturo reprezentas 12,10%, industrio 16,70%, konstruado 17,10% kaj servoj 54,10%. La Vito (67.000 hektaroj) ebligas la produktadon kaj komercadon de vinoj laŭ la oficiala nomigo Ribera del Guadiana (Gvadiana bordo); krome, gravas la produktado de leo kaj olivoj kaj duarange de hordeo.

En Villafranca estas du gravaj vitokooperativoj: tiuj de San José kaj San Isidro. En 1996 instaliĝis la entrepreno "Productos Tartáricos Internacional", kaj en 1998 Barbosa & Almeida, entrepreno de portugala kapitalo dediĉita al la produktado de vitro. La projekto, de la kapitalisto Gallardo de Jerez de los Caballeros, konstrui petrolrefinejon en la Sierra de San Jorge levis akran polemikon en la urbo kaj en la tuta regiono pri indo aŭ malindo aprobi tiun instalon, kiu endanĝerigis la regionon per tre polua industrio.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]