Aceuchal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Placo de Hispanio kaj fasado de la Urbodomo, tipa loko en ĉiu ajn hispana vilaĝo.

Aceuchal [azeŭĉAl] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Aceuchalensespiporros.

Situo[redakti | redakti fonton]

Aceuchal estas situa en la centra parto de la provinco de Badajoz, je altitudo de 303 m; je 57 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 63,1 km².

Populacio[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2007 estis de 5.583 loĝantoj. La plej konata eco de la vilaĝo estas la tradica dediĉo de la laboristaro al la produktado de ajloj, konata en la tuta regiono kaj eĉ for. Krome la loĝantaro estas konata en la regiono pro sia specifa parolmaniero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de la Templanoj de la Preĝejo de Sankta Petro.

Dum la 12a jarcento, Alfonso la 9-a donis tiun teritorion al la Ordeno de la Templanoj. Post ties malapero, la loko estis posedo de la Ordeno de Santiago, depende de Llerena. En la 14a jarcento ŝajne Alfonso la 11-a fondis kaj loĝigis Aceuchal. Meze de tiu jarcento, jam aperas kiel ĉefurbo de domaro. La Katolikaj Gereĝoj donis la titolon de Vilaĝo. Komence de la 19a jarcento ekapartenis al la jurteritorio de Almendralejo.

La nomo de Aceuchal supozeble devenas el acebuche (sovaĝaj olivujoj). La komenca vilaĝo kreskiĝis ĉirkaŭ la kruciĝo de la vojoj inter Almendralejo, Villalba, Villafranca kaj Solana, en la ekso de la Reĝa Leona Brutoŝoseo.

Aktuale, Aceuchal estas kerno tipe rura, en kiu la lastatempa evoluo ne forigis la tradician karakteron nek la median valoron. Urboplane la vilaĝo prezentas la strukturon de labirinto propra de la mezepokaj setligoj.

Elstaras el la historio la asocia movado ĉefe inter laboristoj komence de la 20a jarcento, kiel ĉe la Sociedad de Auxilios Mutuos kiu jam en 1901 iĝis Obrero de Aceuchal (Laboristo de A.). En 1905 oni fondis la Komunumon de Kamparanoj kaj en julio de 1931 la Dungistan Asocion de Aceuchal.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Korto de la Monaĥejo (17a jarcento).
Statuo de la "Ajlovendisto".
Placo de María Cristina.

Markita arta elemento de ĉi tiu vilaĝoo estas la konstruaĵo de la Preĝejo de Sankta Petro Apostolo en kiu oni kombinas malsamajn trajtojn konstruajn de la gotika stiloj, renesanca kaj baroko, de la jarcentoj 15a al 18a. La templo havis komencan tegmenton el ligno, kiu persistis ĝis meze de la 18a jarcento kiam novaj barokaj elemntoj donis al la konstruaĵo ties definitivan aspekton, anstataŭante tiun per la aktuala volbo. Estas retabloj el la baroko. La turo estas de fino de la 15a jarcento kaj komenco de la 16a kaj aspektas kiel fortikaĵo, kiel okazas ĉe aliaj temploj de la distrikto de Tierra de Barros. Elstaras ankaŭ kio estis iam monaĥinejo de Dominikaninoj kiu laŭ la nomo de Nia S-rino. de los Remedios, estis la ununura parto de la monaĥejaro kiu restis post la Desamortización de la 19a jarcento. Ne estas tre granda sed arkitekture grava ĉar enhavas retablojn de la 17a kaj 18a jarcentoj, azuleĥojn de Sevilo de la 17a jarcento, interesan skultaĵon de Kristo "El Señor de la Paz" de fino de la 18a jarcento atribuebla al Blas Molner ktp.

Elstaras ankaŭ la Urbodomo pro siaj balkonaro kaj koridoroj.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La flaŭro estis anstataŭita de la ekstensiva terkulturado. La anzinoj malaperis kaj el la acebuche (sovaĝaj olivujoj), kiuj nomigis la vilaĝon, restas nur malmultaj izolitaj eksempleroj. Sed ĉe parto de la fluejo de la rivero Guadajira konserviĝas indiĝenaj specioj kiel kiel fraksenoj, vimenoj kaj ulmoj; en ties randoj aperas nerioj, tifaoj kaj kanejoj. En la teritorio ekzistas 68 specioj de birdoj reproduktantaj kaj aliaj 18 nur vintrumantaj, 6 specioj de amfibioj, 9 de reptilioj, 11 de fiŝoj kaj 19 mamuloj.

La birdaro aperas reprezentita de specioj ligitaj al la cerealecaj ebenaĵoj, vitejoj kaj olivarbaroj, ĉefe inter la protektitaj specioj la griza cirkuo kaj la nigraventra stepkoko;ekzistas gravaj kolonioj de kolumglareolo en la marĉoj de la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo. Inter la ĉasspecioj ĉefas la perdriko, la koturno aŭ, pli malabunde, la komuna turto kaj la turdoj daŭre vizitas la olivarbarojn en vintro.

Inter la mamuloj ĉefas la leporoj en la plantejoj kaj la kunikloj en la randoj de la rivero, kie oni povas trafi la lutroekskrementojn kiuj nutras la ruĝan amerikan krabon.

En la rivero eblas vidi anasojn, galinolojn, alcionojn kaj, kelkfoje, grizajn ardeojn. La blankaj cikonioj nestumas sur la turo de la Preĝejo aŭ de la Monaĥejo kaj ekzistas interesa loĝantaro de malgranda turfalko, krom la kamphirundoj, murhirundoj, apusoj kaj aliaj birdoj propraj de la vilaĝoj ekstremaduraj en epokoj de reproduktado.

Spite la granda poluado de la rivero Guadajira, ankoraŭ restas indiĝenaj specioj kiel la pardilla aŭ la calandino; sed protektita specio, kiel jarabugo, ŝajne malaperis definitive.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Supo de Antruejo.

Ene de la propra kuirarto de la distrikto menciindas: la tipaj paneroj, la bongustega gazpaĉo dum varmaj epokoj, la konata caldereta (viandaĵoj) ĉefe manĝebla kampare, ktp. Krome dolĉaĵoj cvxefe por la Sankta Semajno.

Menciindas eksterordinare la Supo de Antruejo (Karnavalo), propra de tiu vilaĝo, kies ingediencoj estas Porkaĵoj, kolbasoj, cepoj, neĉitaga pano, ovoj, petroselo, ajlo, pipro, vinagro ktp.

Aceuchal kaj la amerika konkerado[redakti | redakti fonton]

Dum la 16a jarcento 25 loĝantoj de Aceuchal partoprenis la konkeron de Ameriko, inter ili, 20 personaoj iris al Kosta-Riko en la ekspedicio kiun Diego de Artieda Chirino y Uclés organizis en 1575 por koloniigi la terojn de Centrameriko. Antaŭe, 3 personoj iris en 1538 en la ekspedicio al Florido kiun organizis Hernando de Soto; kaj 2 pliaj intervenis en la unuaj civilaj peruaj militoj, favore de Gonzalo Pizarro, kaj kiuj estis kondamnitaj en 1548 post malvenko en la batalo de Jaquijaguana.

La epizodo de la familio Rangel Durán[redakti | redakti fonton]

Krom la jam menciitaj, 8 pliaj personoj el la sama familio kompleta, kiu ne aperas registrita en la detalegaj arkivoj de la Casa de Contratación de Sevilo, ĉar tre verŝajne ili devis abandoni Hispanion ŝtele eble prto tio ke ili estis novkristanoj kaj timis la persekutadon de la Inkvizicio. Tiaj kazoj okazis ofte en Ekstremaduro post kiam en 1492 oni dekretis la forpelon de la judoj. La familio de Juan Rangel Sanguino, sia edzino María Durán, sia bopatro Esteban García, kvar filinoj de inter 18 kaj 22 jaroj, kaj filo de 9, alvenis al Cumaná (Venezuelo) en 1569.

La edzino María mortis dum la ŝipveturado de la Atlantiko kaj Juan mortis en 1572 en Cumaná, kie li estis urbestro, dum batalo kontraŭ la indiĝenoj. La gefiloj faris siajn vivojn kuraĝe. La plej aĝa filino edziniĝis ankoraŭ en Aceuchal en 1548 kiam ŝi estis ankoraŭ 15jaraĝa kun iu Rodrigo Macias, kiu eble restis en Hispanio, ĉar nenion oni scias pri li en Venezuelo. La dua plej aĝa, Marina, edziniĝis jam en Cumaná kun Andrés Ardouín en 1570 el kiu naskis kvin gefilojn. Tiu Ardouín estis francdevena, kaj unu el la filinoj estis praavino de la Marŝalo Antonio José de Sucre, unu el la plej elstaraj gravuloj de la Sendependigo de Hispanameriko.

Alia filino, Juana Catalina, edziniĝis en Cumaná en 1580 kun Francisco Medina de Centeno, kiu estis de Trujillo el kiu naskis du gefilojn. La lasta de la filinoj, Leonor, edziniĝis en Cumaná en 1586 kun Alonso Hernández de Serpa, filo de la gravulo Diego Hernández de Serpa (kun kiu la familio estis veninta al Venezuelo). Tiuj geedzoj naskis 3 gefilojn. La filo Juan Esteban Rangel Durán, kiu estis nur 12jaraĝa kiam la atako de la indiĝenoj, edziĝis en 1588 kun Juana Gómez, de Ekstremaduro kaj havis tri gefilojn.

Ĉiuj restis en la urbo de Cumaná, kie la familinomo Rangel (deformita en Venezuelo kiel Rengel) rememorigas la historion de tiu familio de Aceuchal.

Ermitejo de Ntra. Sra. de la Soledad.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pri Aceuchal kaj ties elmigrintoj al Ameriko:

  • ”Hombres y mujeres del siglo XVI venezolano”, Ismael Silva Montañés. Biblioteca de la Academia Nacional de la Historia, Caracas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]