Los Santos de Maimona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Los Santos de Maimona aŭ surloke Los Santos estas municipo de Hispanio, sude en la provinco de Badajoz, suda provinco de la regiono de Ekstremaduro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas je 75 km de la provinca ĉefurbo Badajoz, je 56 km de Mérida kaj je 5 km de Zafra kaj survoje de Sevilo al Mérida kaj pli norden laŭ la historia vojo Vía de la Plata. La loĝantaro superas 8.000 loĝantojn. La municipa teritorio enhavas 109,02 km².

Koordenatoj[redakti | redakti fonton]

  • Latitudo: 38º 26' 56" N.
  • Longitudo: 2º 41' 47" 0.
  • Alto: 529 m super marnivelo.

Alirejoj[redakti | redakti fonton]

Estas unu el la lokoj plej bone situantaj por la transportoj de la sudo de la provinco de Badajoz, en vojkruciĝo, tra kiu trapasas la jenaj vojoj:

Geografia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La tereno estas ebena aŭ milde onda, interrompita nur de longecaj malaltaj montetoj, kiuj situas el NOkc al SOr, el la montet de la Kastelo al la montetoj de Resbala. Sude de Los Santos de Maimona estas la montetoĉeno Sierra de San Cristóbal, kiu pluas nordokcidente laŭ la Sierra de Los Santos kaj la Sierra los Olivos kiu, interrompita de la Valo de la rojo Robledillo, pluas norde laŭ la Sierra de Cabrera. La alto de tiuj montetoj ne estas pli ol 660 m. super marnivelo. La teroj de la ebenaĵo estas profundaj kaj argilecaj, plejparte ne akvumitaj, escepte de fruktodonaj hortoj, kiuj ĉirkaŭas la vilaĝon. La klimato estas milda, kun mallongaj vintroj kaj varmaj someroj. La vilaĝo situas en valo de malaltaj montetoj: la Sierra de San Jorge, tiu de San Cristóbal kaj Cabrera. Ĝi okupas la sudan parton de la distrikto Tierra de Barros.

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

Kultiviĝas la vito, la olivarbo, cerealoj kaj migdalarboj. La brutobredado temas ĉefe pri porkoj, ŝafoj kaj bovinoj, kun kelkaj farmoj de kokoj. Estas zono riĉa en ĉaso ĉefe ĉe perdrikoj, kunikloj, leporoj kaj migrantaj birdoj.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La rivera reto estas formata de rojoj kun malmulte da akvo kaj tute sekaj somere post primtempo kaj ĝis aŭtuno.

La resto de la akvo kaj akvoprovizo al Los Santos devenas el riĉaj kaj surfacaj putoj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la tuta municipa teritorio. Pluvo malabundas kaj dominas la ventoj de oriento, ĉar okcidente estas montetoĉeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La deveno de tiu loko retroestas al la epoko de Kalkolitiko (2500 jaroj a.K.). La plej antikvaj setlejoj situas en la Sierra del Castillo, kie oni trovis arkeologiajn restaĵojn kiuj nun troviĝas en la Municipa Muzeo: teksilpesiloj, pecoj de tranĉiloj el siliko... Post la Bronzepoko kaj ĉirkaŭ la jaro 50 a.K. la vilaĝo estis okupita de la romianoj; en tiu epoko la vilaĝo formiĝis kaj situas meze de unu el la grandaj ŝoseoj tiamaj (Vía de la Plata) kiu ligis la urbojn de Mérida kaj Sevilo, kaj tiuj montetoĉenoj utilas kiel limoj inter la tiamaj provincoj nome Betica kaj Lusitania.

Poste ĉirkaŭ 712 ĝi estis okupita de islamanoj, ŝajne klano de unu el la sep berberaj triboj, nomita “Banu Maimun”, de kie venas la duan parton de la nuna nomo, kaj kiuj setlis ŝajne en la plej alta parto de la nuna vilaĝo nome Cabezo de Maimona. Alia spuro el la islamanoj estas la multnombraj norioj kaj muelejoj situaj en la fruktoĝardenoj ĉirkaŭ la vilaĝo.

En 1240 alvenis la kristanoj dum la Reconquista, dum la reĝado de Ferdinando la 3-a kaj estis Rodrigo Iñiguez Majstro de la Ordeno de Santiago kiu konkeris kaj ekposedis ĝin. Dum la 16a jarcento la vilaĝo floris kaj de tiu epoko estas la plej gravaj monumentoj.

Dum la 16a kaj 17a jarcentoj multaj santanoj elmigris al Ameriko. Dum la Hispana Intercivitana Milito en aŭgusto de 1936 okazis grava batalo ĉe la vilaĝo (sur ĉirkaŭaj montetoj) kiam la armeo de generalo Francisco Franco supreniris el Nordafriko kaj Sevilo al Mérida kaj al Madrido. Ĉe Los Santos atendis ĝin roto de respublikanaj milicanoj alvenitaj de ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj el Zafra kaj Badajoz, kiuj estis malvenkitaj de tre superaj fortoj frankismaj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La plej karaktera bildo de la vilaĝo estas ties blankaj domoj de andaluza popola stilo. Krome estas la Preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj, konstruaĵo de la 16a jarcento, de gotikorenesanca stilo. Ĉe la ĉefaltaro estas bela retablo de la Sevila Skolo de la 17a jarcento, kies centra figuro estas la bildo de la Virgulino kiu nomigas la templon. Ĉe tiu altaro oni povas vidi ankaŭ la pentraĵon “Forfuĝo al Egipto” atribuita al la ekstremadura pentristo Francisco de Zurbarán. Alia majstroverko de la templo estas la baroka orgeno de la 18a jarcento, konstruita de José Antonio de Larrea y Galarza. Estas ankaŭ skulptaĵo de Jesuo en Nazareto, atribuita al Berruguete; la Kristo krucigita ŝajne alportita el Peruo estis konta kiel Kristo de “la akvoj” ĉar oni proceziis ĝin por peti pluvon dum tempo de sekeco. El la tri pordoj elstaras tiu nomita de la Pardono de platereska stilo, kie aperas la blazonoj de la Ordeno de Santiago kaj la Imperia de Karlo la 5-a kun la latina skribaĵo “AVE REGINA CELI DOMINA MUNDI”.

Kulturdomo en ĉeplaca nobela hejmo, aktuale redekorita por gastigi la Urban Muzeon, la bibliotekon, salonon, ekspoziciejon, kunvenejojn ktp. Hospitalo-Monaĥejo de la Purísima Concepción, renesanca konstruaĵo de fino de la 16a jarcento. La ĉefa fasado estas formita de du partoj separita de friso. En la interno estas klostro de hereria stilo kaj kapeloj de florgotika stilo. Palaco de la Encomienda. Konstruaĵo de ĉirkaŭ 1515-1550, kun la tipa arkitekturo de la Ordeno de Santiago. Posedas ampleksan fasadon kaj flanke ĉefturon kiu havigas al la Palaco aspekton de fortikaĵo, centran korton, kolonoj, balkonoj ktp. Tie okazis Ĝenerala Asembleo de la Ordeno de Santiago kie ĉeestis Jorge Manrique.

Estis multaj ermitejoj dediĉitaj al diversaj sanktuloj, kaj de tie eble venas la unua parto de la nomo de la vilaĝo (La Sanktuloj); inter ili tiuj de Sankta Jozefo, Sankta Kristofor , Sankta Bartolomeo, Magdalena, Santiago, sed konserviĝas nur la Ermitejo de Sankta Lorenzo, konstruita ĉirkaŭ 1717. Alia estas tiu de Sankta Isidro, de moderna konstruo sur iama ŝtonminejo.Estas aliaj ermitejoj en la kamparo.

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Los Santos de Maimona estas naskiĝloko de artistoj, kiel pentristoj kiel Manuel Santiago Morato, Alejandro Tinoco, Luis Gordillo, José Luis Gancedo, Rafael Gordillo, Manuel Rodríguez, Ramón Fernández Moreno, José Mancera, Estrella Apolo, ktp. Ankaŭ la genia skulptisto Mauricio Tinoco, kies vekoj ornamas la vilaĝon. Inter desegnistoj menciendas Eduardo Sánchez. Krome José Manuel de la Cruz “el Vera”, Mª Luisa Blanco, Isabel Cuellar, Fátima Clemente, Laura Bermúdez, Isabel Sayago, ktp.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Karnavaloj kaj "Entombigado de la Sardino". Sankta Semajno kun procesioj kaj kampara festo la postan dimanĉon. Sankta Isidro (15-a de Majo), festo de agrikulturistoj. Festo de la Vinberrikolto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefe agrikulturo de vito kaj olivarbo. Iom da servoj kaj industrio rilate al agrikultura produktado kaj al najbara urbo Zafra. Dum la 2000-aj jaroj eksplodis polemiko pro la projekto konstrui proksime petrolrafinejon, kiu ege endanĝerigus la vivon en la distrikto.