Villanueva del Fresno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Villanueva del Fresno (Nova vilaĝo de la Frakseno) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas villafresnenses. La censita populacio en 2008 estis de 3.645 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva del Fresno estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro en la sudo de la komarkodistrikto Llanos de Olivenza, je altitudo de 256 m; je 64 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 360,2 km². Ĝi estas ege proksime de Portugalio kaj faras landlimon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (porkoj kaj bovoj) en anzinaroj. Eblas natura kaj rura turismo pro interesegaj lokoj en ĉirkaŭaĵo. Estas naturaj rifuĝejo kie ebla vidi ekzemplerojn de gufo, nigra cikonio, sovaĝa kato kaj de aliaj bestospecioj jam malaperintaj el plej parto de Iberio. Vintre venas mil aŭ dumil gruoj el Norda Eŭropo.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Ene de ĝia municipa teritorio troviĝas la bienoj "Cabra Baja" kaj "Cabra Alta" de 2.688 hektaroj kiuj estis eksproprietigita en 1990 de la regiona registaro nome Junta de Extremadura al la Dukino de Alba por doni ĝin al grupo de vilaĝanoj de la apuda vilaĝo de Zahínos.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Villanueva del Fresno inter 1900 kaj 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960
4393 4692 5387 6430 6535 6585 6621
1970 1981 1991 1996 1999 2007
4253 3469 3295 3449 3522 3610

Oni povas konstati, ke la vilaĝo ege kreskis je la mezo de la 20a jarcento, sed draste malpliiĝis ekde la 1960-aj jaroj pro elmigrado al urboj kaj eĉ eksterlanden. La populacio malpliiĝis kaj maljuniĝis, malpliiĝis la naskindico kaj tio ĝis la komenco de la 21a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la teritorio ne mankas prahistoriaj restaĵoj, ĉar en la valo de la Guadiana kaj aliaj lokoj troviĝis restoj de tiu epoko, ekde la Paleolitiko ĝis la Neolitiko. Tamen la plej grava arkeologia restaĵo estas la kastelo de Cuncos [KUNkos], situa inter la rojo samnoma kaj la rivero Guadiana. Temas pri la restaĵoj de praa setlejo de islama deveno, kies konstruaĵoj tre probable stariĝis sur prarestaĵoj de aliaj antaŭaj civilizoj.

Spite la nedubebla islama esto en Cuncos, la origenoj de la aktuala Villanueva del Fresno estas necertaj. Oni scias ke fine de la 13a jarcento tiuj teroj formis parton de la senjorlando de la templanoj de Jerez de los Caballeros, ĝis kiam la Ordeno disiĝas en 1312. Tiam tiuj teritorioj ekdependiĝas rekte de la kastiliaj reĝoj, kaj la vilaĝo akiris poste la kategorion de vilaĝo kaj la aŭtonomion. En 1332 Villanueva kaj ĝia teritorio pasas kiel Markislando de Villanueva del Fresno al la aristokrata familio de Portocarrero, tiom ligita ekde tiam al la vilaĝo.

Meze de la 14a jarcento jam estis konstruita la Ĉefturo de la kastelo, kiu estis garantionta la defendon de tiu parto de la landlimo kun Portugalio, sed tio ne malhelpis ke portugaloj atakas la vilaĝon Villanueva diversajn fojojn. Spite ke tiuj atakoj ĝenerale malsukcesis, en 1643, post longa sieĝo de la portugala armeo de Mathías de Alburquerque, ili konkeris kaj la vilaĝon kaj la kastelon. Tiu kun la resto de la vilaĝo estis detruita dum la Milito de Portugala Restaŭrado en 1646. Tiom ke la rekonstruo ne ekis ĝis post 25 jaroj kaj post la pactraktato inter Hispanio kaj Portugalio. La domaron oni rekonstruis en la mala parto de la monteto sur kiu setlis origine la vilaĝo kaj simile kiel ĉe la apuda loko de Cheles granda parto de la reloĝantoj estis portugaloj.

La rekonstruo kunportis avantaĝojn, ĉar permesis pli ampleksajn kaj rektajn stratojn kies desegno survivas aktuale.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

Restas nur ruinaj restaĵoj. Sole konserviĝas restoj de muroj nuntempe uzataj kiel konturo de publika spektaklejo. Pri tiu kastelo oni scias ke ĝi estis konstruita antaŭ la 15a jarcento kaj ke estis detruita ost du jarcentoj. Ĝi estis enorma.

Religoaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Concepción, de fino de la 17a jarcento dum la menciita rekonstruo de la vilaĝo. En 1733 oni pligrandigis ĝin. Temas pri templo de tri navoj, la centra plej alta kaj ĉiuj dividitaj en kvar eroj de arkoj sur pilieroj. La volboj estas grandegaj. La retablo estas baroka kaj komponas el bildoj de la Virgulino kun aliaj figuroj. Estas ankaŭ pentraĵo de Kristo enkruca. La pordego estas klasikisma tipe de la 18a jarcento. Ĝi komponiĝas el kvar kolonoj kaj frontono kun tri fenestroj kun respektivaj frontonoj.
  • Ermitejo de la Kristo de la Expiración, konstruita en la unua duono de la 18a jarcento. Kaŝita de postaj konstruaĵoj, sed montranta elŝtonan pordegon kiu elstaras el la blanka fono de la fasado. Enhavas interesajn bildojn.
  • Ermitejo de Sankta Antonio, aktuale Kulturdomo.
  • Ermitejo de Sankta Ginés de la Jara, patrono de la vilaĝo. Je 1 km de la vilaĝo sur monteto.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

Estas de stilo de novklasikismo. Estas konstruaĵo duetaĝa kaj ampleksa kun turo por horloĝo en la centra parto. En la suba parto estas serio de arkoj kaj en la dua etaĝo serio de fenestroj kaj balkonoj finita per frontono.

Festoj[redakti | redakti fonton]

(Al ĉiuj festoj venas ne nur vilaĝanoj, sed ankaŭ elmigrintoj kaj ĉefe multaj portugaloj)

  • Karnavaloj kun tradicia entombigo de la sardino.
  • Festo Gastronomia de la Gurumelo (fungo), en marto.
  • Kamparfesto de San Ginés de la Jara, la unuan dimanĉon de majo.
  • Festo de la Virgulino de Fátima, la 13an de majo.
  • Festoj de San Juanito (Sankta Johanĉjo), la 24an de junio. Gastronomio, dancoj kaj bruligado de figuroj de Johano kaj Johanino.
  • Festoj de Sankta Kristofor patrono de ŝtiristoj, meze de aŭgusto.
  • Festoj de San Ginés de la Jara, fine de aŭgusto. Ĉevalrajdado kaj taŭrludado.
  • Festoj de la Kristo de la Expiración, la 14an de septembro.
  • Festo de la Gamona. Fairaĵoj koincide kun Kristnasko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]