Vitim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vitim
ruse: Витим
rivero
Rivero Vitim apud Bambuyki
Lando Rusio Rusio
Regiono Siberio
Urbo
Fontrivero Montoj Ikatskij
 - alteco 1 171 m
Enfluejo Leno (Лена)
Longo 1 978 km (1 229 mi)
Akvokolektejo 225 000 km² (22 500 000 ha)
Trafluo Bodajbo
 - mezproksima 1 560 /s
La akvokolekta areo de la rivero Vitim
La akvokolekta areo de la rivero Vitim
La akvokolekta areo de la rivero Vitim
Vikimedia Komunejo: Vitim River

La rivero Vitim estas grava dekstra alfluanto de la rivero Leno en Siberio. Ĝia nomo estas Витим (elp. Vitim) en la rusa kaj en la burjata, Витым (Witym) en la evenka, Виитим (Viitim) en la jakuta.

Fluo[redakti | redakti fonton]

La rivero naskiĝas el la konfluo de du riveretoj en la respubliko Burjatio, oriente de la lago Bajkalo, apud la limo de Rusio kun Mongolio. La konfluo okazas meze de la montoj Itackij, kies pintoj estas inter 2000 kaj 2500 m altaj; la konfluo estas tamen je alto de 1171 m. La fonto de la plej longa el la du konfluantoj estas je alto de pli ol 2000 m.

Post la konfluo, la rivero fluas tra montoj kaj montetoj maldense loĝataj. La plej granda urbo estas Bodajbo, kun malpli ol 20mil loĝantoj. Fine, ĝi enfluas la Lenon apud urbeto samnoma kiel la rivero, t.e. Vitim.

La tuta vojo de la rivero, de la komenca konfluo ĝis la enfluo en la Lenon, estas 1837 km. Se oni aldonas la longon de la plej longa el la du konfluantoj, Vitimkan, la tuta longo altiĝas ĝis 1978 km.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pro la malvarma klimato de Siberio, la rivero estas kovrata de glacio dum pluraj monatoj ĉiujare (kutime de novembro al majo). Kiam la glacio permesas, ĝi estas navigebla ĝis Bodajbo (300 km de Leno). Pli alte, estas pluraj rapidaĵoj (Uronski, Parama ktp), kiuj havus altan turisman valoron, se la rivero estus pli proksima al dense loĝataj landoj.

Mineraloj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la rivero Vitim estas gravaj orminoj. Bodajbo mem estas urbeto ligata al orminado. Oro troviĝas en pluraj lokoj.

Baissa, apud la maldekstra bordo, estas tre grava loko por fosilioj de insektoj de la Kretaceo.

Evento de Vitim[redakti | redakti fonton]

En la nokto inter la 24-a de septembro kaj la 25a de septembro en la jaro 2002 evento simila al eksplodo okazis apud la rivero Vitim, en la ĉirkaŭaĵo de Bodajbo. Laŭ la sekvanta enketo[1] la eventon kaŭzis meteorito, simile al evento de Tungusko, kvankam multe pli malgranda.

Referencoj, notoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. The Vitim Bolide (angle). Meteorites Australia (2006-03-26). Alirita 2016-11-27.