Vivir es fácil con los ojos cerrados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vivir es fácil con los ojos cerrados
filmo
Originala titolo Vivir es fácil con los ojos cerrados
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2013
Ĝenro komedia dramo
Reĝisoro(j) David Trueba
Produktisto(j) Fernando Trueba
Scenaro David Trueba
Filmita en Hispanio
Muziko de Pat Metheny
Rolantoj Javier Cámara • Natalia de Molina • Jorge Sanz • Francesc Colomer • Ramon Fontserè • Ariadna Gil • Miranda Gas • Ángel de Andrés • Manolo Escobar • George Harrison • John Lennon • Paul McCartney • Laly Soldevila • Ringo Starr
Honorigoj Q124611450Q124611545
IMDb
vdr

Vivir es fácil con los ojos cerrados (Vivi facilas per fermitaj okuloj) estas hispana filmo de 2013 verkita kaj reĝisorita de David Trueba. Ĝi estas la naŭ filmo de la madrida reĝisoro, kies scenaron li mem verkis. Ĝi inspiriĝas en la reala historio de Juan Carrión Gañán (Madrid, 1924 - Cartagena, 2017), nome instruisto de la angla kiu en 1966 veturis al Almería, kiam John Lennon vizitis tiun urbon okaze de la filmado de How I Won the War. La filmotitolo estis prenita el la filmo en la kanto Strawberry Fields Forever ("Living is easy with eyes closed"). La filmo miksas filmajn scenojn kun arkivaj bildoj de Beatles kaj de Lennon filmante en Almería. Ĝi premieris en la 31a de oktobro 2013.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1966 John Lennon trairas ekzistadisman krizon kiu kondukas lin al planoj por definitive eliri el Beatles kaj intence al aktorkariero, li venas al Almería por filmi por Richard Lester kontraŭmilitan filmon: How I Won the War (Kiel mi venkis militon). Antonio (Javier Cámara), estas senkondiĉa sekvanto de la kvaropo el Liverpool kaj instruisto de angla en negrava lernejo de Albacete. Ĉar li uzas la kantojn de Beatles por instrui anglan, li venas koni Lennon kaj fari al li kuriozan peton.

Survoje, li trafas Belén (Natalia de Molina), kiu fuĝis el konvencia familio kaj la socia medio de la lando, ĉar ŝi estas 20-jaraĝa, sed trenas pezan pasintecon. Ambaŭ siavice trafas Juanjo (Francesc Colomer), 16-jaraĝa adoleskulo, kiu siavice fuĝis el sia familio pro juna ribelemo kaj kontraŭstaro kun sia patro (Jorge Sanz), konservem, maltolerema kaj malŝanĝemulo.

La libereco kaj la revoj estas la centraj aksoj de la ĉiesa vojaĝo. Antonio devas solvi malfacilajn barojn kiuj malhelpas sian renkonton kun Lennon, dum la aliaj du protagonistoj devas superi siajn personajn krizojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]