Vogezoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la franca departemento, vidu la paĝon Vosges.

Situo de la Vogezoj
La granda pilko
Reliefo de la Vogezoj
Chajoux -valo en la Bresse, Francio

Vogezoj estas mezalta montaro en orienta nordfrancio. Ĝia ĉefmonto estas "le grand ballon" (la granda pilko), antaŭe nomita "Ballon de Guebwiller". Ĝi altas 1424 metrojn.

La montĉeno situas de la okcidenta flanko de la Rejnovalo nordorienten, kaj etendiĝas de Bazelo ĝis Mainz, trans distanco de 250 km.

Tiu montaro donis ĝian nomon al la franca departemento Vosges.

De 1871 ĝis 1918 tra la suda parto situis la limon inter Francio kaj Germanio. Estas diversaj geologiaj similaĵoj inter la Vogezoj kaj la Nigra Arbaro. La Vogezoj plejparte konsistas el granito kaj ruĝa grejsosabloŝtono.

La ĉeno estas dividita en tri partoj: Grandaj Vogezoj, de Belfort ĝis Bruche; Centraj Vogezoj, inter Bruche kaj Col de Saverne; Malaltaj Vogezoj, inter Col de Saverne kaj fonto de Lauter; kaj la Hardt. La rondaj pintoj de Grandaj Vogezoj estas nomataj ballons (pilkoj en la franca).

Departementoj Vosges kaj Haute-Saône estas separitaj de Alzaco kaj Belfort per la Ballon d'Alsace, aŭ la St Maurice. La plej alta pinto, Grand Ballon atingas alton de 1424 m.

La fervojo de Parizo al Strasburgo iras trans Col de Saverne. Neniu fervojo transpasas Vogezojn inter Saverne kaj Belfort, sed estas diversaj vojoj trans la montpasejoj, ekzemple Col du Bonhomme; Col de la Schlucht kaj Col du Bussang.

Estas diversaj meteorologiaj diferencoj inter la orientaj kaj okcidentaj regionoj de la montĉeno. La jara pluvado estas multe pli granda kaj la averaĝa temperaturo multe pli malalta en la oriento ol en la okcidento.

Listo de plej altaj pintoj

Ŝablono:Ĝermo-geografio