Vojtíškov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojtíškov
germane Woitzdorf
vilaĝo
Supra parto de la vilaĝo
Oficiala nomo: Vojtíškov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Malá Morava
Historia regiono Moravio
Montaro Králický Sněžník, Hanuŝovica montetaro
Domoj 63 2010
Rivero Moravo
Situo Vojtíškov
 - alteco 690 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 12″ N 16° 52′ 32″ O / 50.10333 °N, 16.87556 °O / 50.10333; 16.87556 (mapo)
Areo 6,99 km² (699 ha)
Loĝantaro 107 (2021)
Denseco 15,31 loĝ./km²
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 33
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojtíškov
Portalo pri Ĉeĥio

Vojtíškov (germane Woitzdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Malá Morava en distrikto Šumperk. Proksimume unu kilometro okcidente de Vojtíškov estadis vilaĝo Valbeřice (germane Wallbergsdorf). En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 107 loĝantoj.

Geografia karakterizo[redakti | redakti fonton]

Katastra teritorio de Vojtíškov etendiĝas sur suda deklivo de masivo de Králický Sněžník en supermara alteco de 440 metroj en sudoriento apud kunfluejo de rojo Zelený kun Moravo al 886 m en nordoriento, proksimume duonkilometron sudokcidente de montopinto Sviní hora (1074 m s. m.). La sudan limon de la teritorio kreas fluo de rivero Moravo kaj trans ĝi Vojtíškov najbaras kun teritorio de Vlaské, okcidente Vojtíškov najbaras kun teritorio de Malá Morava, norde kun Sklené, nordoriente kun Vysoká kaj oriente kun Žleb.

La propra konstruita teritorio de Vojtíškov etendiĝas meze de ties katastra teritorio apud nordsude orientita loka ŝoseo (n-ro 31240), kiu sude de Vojtíškov alligas sin al ŝoseo n-ro III/312, en supermara alteco de 520 ĝis 730 m s. m. Sude de la teritorio Vojtíškov tuŝas fervojlinion n-ro 025 el Dolní Lipka ĝis Hanušovice; la plej proksimaj du haltejoj estas Podlesí kaj Vlaské.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri Vojtíškov devenas el la jaro 1325 konekse kun ties donaco al monaĥejo Kamenec: kavaliro Jan Wustenhube tiam donacis al la monaĥejo kelke da vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo de Staré Město kaj inter ili estis ankaŭ du Vojtíškov-oj, el kiu la alia verŝajne estadis en loko de hodiaŭa vilaĝo Vysoká, antaŭe nomata Nová Ves. Dum husanaj militoj Vojtíškov eble dezertiĝis kaj renovigita ĝi estis nur en la 16-a jarcento. Ĝi apartenis al senjorujo Branná (germane Goldenstein, ĉeĥigite KoldštýnKolštejn).

Sekve de Munkena interkonsento la teritorio de Vojtíškov estis aneksita de Nazia Germanio. La germana loĝantaro post la dua mondmilito estis ellandigita. Valbeřice, domaro de Vojtíškov jam ne estis post la forŝovo loĝigita kaj pereis, la sama sorto trafis domaron Hřebenky (germane Oberschar).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869699
1880659
1890688
1900657
1910629
1921578
JaroLoĝantoj
1930536
1950244
1961169
1970153
1980126
1991116
JaroLoĝantoj
2001130
2011115
2021107

Galerio[redakti | redakti fonton]