Volkmar Kühn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volkmar Kühn
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1942 (1942-07-27) (81-jaraĝa)
en Königsee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo artistoskulptisto
vdr
Sitzendes Paar (1971), Gera-Bieblach, Dr.-Theodor-Neubauer-Straße
Für Toleranz (2001), Gera, Puschkinplatz
Dogge (1988), Gera, Hinter der Mauer
Mildenfurther Kreuzmensch, Grimma-Höfgen

Volkmar KÜHN (naskiĝinta la 27-an de julio 1942 en Königsee) estas germana skulptisto. Precipe en Gera liberaere spekteblas multaj liaj verkoj.

Artista kariero[redakti | redakti fonton]

Kühn trejniĝis kiel ceramikminiaturfaristo en Sitzendorf (Turingio) antaŭ studi inter 1959 kaj 1963 ĉe Hellmuth Chemnitz en la sekcio priplastika de la Faklernejo pri vidaj artoj en Lepsiko. Poststude li laboris kiel bestovartisto en la Zoo de Lepsiko kaj ekde 1964 liberprofesiulis en Gera. Ekde 1968 li vivas kaj laboras rekte apud Kastelo Mildenfurth. Lia edzino estas la grafikistino Marita Kühn-Leihbecher.

En 2015 transprenis Muzeo Heidecksburg (financadis Sparkassen-kulturfondaĵo Hesio-Turingio) ampleksan parton de la verkaro konsistantan el 56 etaj plastikoj kaj unu ĉevala de super natura grandeco.[1] En aprilo 2015 starigitis la ĉevalo Roter Huzule sur la meza kastelteraso en Rudolstadt.[2]

Verkoj sub libera ĉielo[redakti | redakti fonton]

Gera[redakti | redakti fonton]

  • 1971: Sitzendes Paar, Bieblach, Dr.-Theodor-Neubauer-Straße, antaŭ la bazlernejo Am Bieblacher Hang
  • 1972: Langhalsziege, ĉe Zoo de Gera
  • 1982/85: An einem Sonntagnachmittag, Mohrenplatz, en la korto de Otto-Dix-domo
  • 1986: Drei Grazien, Straße des Friedens, en Dalioĝardeno
  • 1988: Dogge, Hinter der Mauer
  • 1990: Am Abend, Nicolaistraße, en la Botanika ĝardeno de Gera
  • 1991/92: Reiterin (fontanfiguro), urbokvartalo Lusan, Rosenhof
  • 1992: Tiertorso, Orangerieplatz, kontraŭe al Oranĝerio de Gera
  • 1994/95: Schreitende, Webergasse
  • 2001: Für Toleranz, Puschkinplatz
  • 2005: Geraer Löwe, Museumsplatz, malpost Urba muzeo de Gera
  • 2008: Großer Schritt, Theaterplatz, antaŭ la scenejo Bühne am Park

Ne konserviĝis:

  • 1965: Paviangruppe, urbokvartalo Bieblach, Glück-Auf-Weg, detruo en 2012
  • 1975: Wildsau, Lusan, Saalfelder Straße, detruo en la 1990-aj jaroj
  • 2004: Stehende Frau, Orienta tombejo, tomboŝtono por Uwe Reinhöfer, ŝtelo en 2012

Aliloke (elekto)[redakti | redakti fonton]

Berlino:

Erfurto:

Grimma:

  • Mildenfurther Kreuzmensch, urbokvartalo Höfgen, ĉe Jutta-parko

Ilmenau:

  • Bronza plastiko ĉe Apotekofontano
  • Ziegenbrunnen

Paulinzella:

  • 2015: Mildenfurther Kreuzmensch en la ruino de la Klostrokirko

Portretoj televidaj[redakti | redakti fonton]

  • Lebensläufe: Volkmar Kühn – Der Herr der langen Finger, MDR, 2018 (scenario kaj reĝisorado: Daniel Baumbach; 30 minutojn; unua elsendo: 20.9.2018).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lothar Lang (prilab.): Kunst im Bezirk Gera. Lutz R. Ketscher, Volkmar Kühn, Horst Sakulowski (ekspozicikatalogo, Staatliches Museum Schloß Burgk), Burgk 1985.
  • Jens Henkel (prilab.): Volkmar Kühn – Plastik (ekspozicikatalogo, Thüringer Landesmuseum Heidecksburg), Rudolstadt 1997.
  • Volkmar Kühn – Der rote Huzule (ekspozicikatalogo, Kunstsammlung Gera und Kunstverein Villa Wessel, Iserlohn), Gera 2002.
  • Jens Henkel (eld.): Skulptur: Volkmar Kühn, Rudolstadt 2007.
  • Nadine Steinacker (eld.): Kühn & Kühn. Volkmar Kühn – Skulpturen; Marita Kühn-Leihbecher – Papier (ekspozicikatalogo, Kunsthaus Apolda), Apolda 2012.
  • Manfred Otto Taubert: Plastiken und Skulpturen in Gera, Gera 2014.
  • Sebastian Schopplich (eld.): Volkmar Kühn: Arbeitsbesuch, Gera 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]