Vorto kaj Vortelemento en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vorto
kaj Vortelemento
en Esperanto
Vorto kaj Vortelemento en Esperanto
Vorto
kaj Vortelemento
en Esperanto
Aŭtoro István Szerdahelyi
Eldonjaro 1976
Urbo Kuopio
Eldoninto Librofako de Literatura Foiro
Paĝoj 15
vdr

Vorto kaj Vortelemento en Esperanto eldonita en 1976 en Kuopio de Librofako de Literatura Foirio estas broŝuro verkita de István Szerdahelyi.

Citaĵo
 D-ro István Szerdahelyi estas katedra profesoro pri lingvo, literaturo kaj pedagogio de Esperanto. Kiel profesia lingvisto li esploris modernan lingvistikon, kaj kiel (profesia) Esperantisto li esploris Esperanton. Kaj li ekhavis dubojn pri entradiciiĝintaj priskriboj de la lingvo Esperanto. Unu el la duboj koncernis la faman teorion pri la karaktero de vortelementoj, la t.n. "gramatika karaktero" de la radikoj.

En la kultura revuo Literatura Foiro (23/1974), li aperigis unuan artikolon, kie li proponas la skizon de nova teorio sur la bazo de la atingoj de moderna lingvistiko. Ne temas pri reformo, sed simple pri pli kongrua kaj terminologie pli preciza teorio, kiu celas ekspliki realan funkciadon de la Esperanta vortkunmeto. Aperis daŭrigo en LF 24/1974, kie li pli detale prezentis la aferon el la vidpunkto de ĝenerala lingvistiko, ankaŭ per ekzemploj prenitaj el foraj lingvoj (kiel novpersa, taja, kurda k.t.p.).
Intertempe, verŝajne al d-ro Sz. mem, respondis la prezidanto de la Akademio, prof. Waringhien. Do respondis Sz. en LF 28/1974 per artikolo La Bros-problemo, kie li diskutas pri la fama problemo broso/°brosilo, kiun li sukcesas tamen maldramigi, indikante ke ankaŭ la nova teorio de Esperantaj vortoj klarigas la realan uzon, eĉ ne postulante la enkondukon de komplikaj konceptoj.
Fine, en LF 29/1975, respondis prof. Kalocsay unu el la fondintoj de la "klasika" teorio. Ne estis rebato pri faktoj (la objektojn de Sz. li balais grandgeste, kvankam ili venis ne de stulta filozofiumado, sed de la rezultoj de la moderna ĝenerala lingvistiko). Temis tutsimple pri dogma reasero de la tradicia tezo. En LF 30/1975 d-ro Sz. rifuzis respondi publike (pro la ekstertemeco de la riproĉoj kaj kritikoj, mi supozas).
Literatura Foiro konkludis la debaton per la aperigo (n-ro 31-32/1975, la unua post la ensorbo de Norda Prismo) de la reagoj de kelkaj legantoj.

En tiu ĉi broŝureto d-ro Szerdahelyi prezentas pli detale kaj konsekvence sian vidpunkton. Ni salutas en tiu laboro la verkon ne de rompanto, sed de sincera esploristo, kiu klopodas apliki al Esperanto la kriteriojn kiujn la ĝenerala lingvistiko ellaboris por etnaj lingvoj
— Tazio Carlevaro, 1976.

Eltiraĵoj

Vidu ankaŭ