Vrede vzw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vrede vzw
organizaĵo
Komenco 1949 vd
Lando(j) Belgio vd
vdr
Vrede vzw
Historio
Fondita 1949
Strukturo
Devizo Senarmigi evoluigi
Amaskomunikilaro
Retejo www.vrede.be

Vrede vzw estas belga plurisma organizaĵo kiu celas antaŭenigi pacon kaj socian justecon internacie[1]. Proparolanto Ludo De Brabander interpretas la mesaĝon de pacismo regule en la amaskomunikilaro.[2] Krome, la organizaĵo administras la kvaronjaran revuon Vrede (paco) - Revuo por la internacia politiko kaj ludas gravan rolon en nombro de kontraŭmilitaj eventoj[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

En marto 1949, Vrede fariĝis la Belga Unio por la Defendo de la Paco (BUVV aŭ UBDP, Union Belge pour la Défense de la Paix) fondita kiel belga filio de la World Peace Council (WPC - Monda Paco-Konsilio). La centro de aktiveco de la BUVV estis komence en Bruselo kaj Valonio.[4] Je la flandra flanko komencis André De Smet en 1953 kun nederlandlingva revuo por la internacia politiko.[5] Sub lia impeto ekestis en 1971 studocentro por paco kaj evoluo. Iom post iom ĉio estis arigita ĉe Vrede kaj nun la BUVV ekzistas ankoraŭ nur sur papero.[6]

En 1993 Vrede vzw adaptis ĝian funkciadon en funkcio de la novaj potencorilatoj post la falo de la berlina muro. Venis pli da atento por interkapitalistaj konfliktoj, la akra kontrasto inter la norda kaj suda hemisfero kaj la degenero de la tutmonda vivmedio.[7]

Vrede kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tekstoj de la revuo Vrede aperas ankaŭ en Esperanto en la retejo de la flandra porpaca revuo Vrede.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internacia Reto de Muzeoj por Paco

Paco

Nobelpremio pri paco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo