Vysoká hole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vysoká hole
monto
Vido al Vysoká hole de sudo (el Sobotín)
Oficiala nomo: Vysoká hole
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distriktoj Distrikto Bruntál, Distrikto Šumperk
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Rivero Moravice fonto
Situo Vysoká hole
 - alteco 1 464 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 31″ N 17° 13′ 50″ O / 50.05861 °N, 17.23056 °O / 50.05861; 17.23056 (mapo)
Plej facila aliro el Karlov pod Pradědem, Karlova Studánka
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Vysoká hole
Portalo pri Geografio

Vysoká hole (1464 m) estas la dua plej alta monto situanta en montaro Hrubý Jeseník. Tio estas samtempe ankaŭ dua plej alta monto de Moravio kaj ankaŭ de Ĉeĥa Silezio; proksimume 400 metroj okcidente de la montopinto kondukis historia landa limo inter ambaŭ landoj. Tio estas plata karakteriza montopinto, ampleksa restaĵo de egaligita surfaco kun minimuma supereco. El Vysoká hole elkuras kelke da landformaj ŝtonaĵoj, sur la nordorienta, nomata Suť, estas ampleksa ŝtona maro. La sudorientaj deklivoj falas en glacimontan cirkon nomata Velká kotlina. La pinto kaj la valkaldrono estas parto de Nacia natura rezervejo Praděd.

Sur montopinta plataĵo situas ligna budo kaj baroka sabloŝtona lima ŝtono el la jaro 1681. En la jaroj 191922 ĉi tie ĉeĥoslovaka armeo okazigis artileriajn ekzercojn, post kiuj sur la suda deklivo restis kelkcentoj da kreteroj.[1] Fine de la dua mondmilito ĉi tie nazia Luftwaffe konstruis kampan flughavenon kaj pluajn armeajn ekipaĵojn. En la jaroj 194344 ĉi tie por Luftwaffe estis fare de Organizaĵo Todt konstruita radara bazo de la 1-a klaso kun kaŝnomo Nebelhorn ("Nebula angulo"). La radaro de tipo Würzburg Riese havis operacan atingeblecon 75 km kaj ĝi estis granda minaco por usonaj bombardaj asocioj.[2] Ununura restaĵo post tiuj ĉi aktivecoj estas restaĵoj de betona piedestalo por la radaro.

Aviadila kraŝo[redakti | redakti fonton]

La 27-an de februaro 1950 sur montopinto de Vysoká hole kraŝis aviadilo de ČSA de tipo Douglas DC-3 sub registro OK-WDY en vojlinio el Ostrava-Hrabůvka ĝis Prago kun 27 vojaĝantoj kaj kvarmembra homekipaĵo. La homekipaĵo dum malfavora vetero neglektis navigadon, pro efiko de forta vento (kun kies direkto prognozo plie ne kalkulis) okazis forporto de la aviadilo ekster la planita vojlinio kaj dum nerespekto de minimuma sekura alteco por transflugo de montaroj la maŝino en densa nebulo kunpuŝiĝis kun tereno. Malgraŭ tio ke la aviadilo estis tute neniigita, pereis sole kvin personoj, el tio tri membroj de la homekipo. Modelan helpon al la supervivintoj tiam donis anoj de Montara savoservo en kunlaborado kun armeaj paraŝutistoj, kiuj koincide partoprenis proksime en skiista ekzercado.[3]

Moravice[redakti | redakti fonton]

Sur sudorienta deklivo de la monto fontas rivero Moravice.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vysoká hole. Alirita 2012-04-28.
  2. Funkmeßstellung 1. Ordnung Nebelhorn – koncizaj informoj kaj fotografioj
  3. Historio de flugado en Jesenikoj - akcidentoj. Alirita 2010-02-10.