Petrovy kameny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrovy kameny
esperante: Ŝtonoj de Petro
monto
Petrovy kameny kaj Praděd
Oficiala nomo: Petrovy kameny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Municipo Malá Morávka
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Disakvejo Moravo, Odro
Situo Petrovy kameny
 - alteco 1 446 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 05″ N 17° 14′ 01″ O / 50.06806 °N, 17.23361 °O / 50.06806; 17.23361 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Petrovy kameny
Portalo pri Ĉeĥio

Petrovy kameny (esperante: Ŝtonoj de Petro) estas monto, kiu troviĝas en montaro Hrubý Jeseník en ties subtutaĵo Pradědská hornatina. La trian plej altan monton de Hrubý Jeseník kreas tri grandegaj rokegoj, altaj 7 metroj. La rokoj situas en Silezio en senpera proksimeco de historia landa limo kun Moravio. Petrovy kameny troviĝas en nacia natura rezervejo Praděd en la 1-a zono de Protektata pejzaĝa regiono Jeseníky kaj ili estas parto de katastra teritorio de municipo Malá Morávka en distrikto Bruntál en Moraviasilezia regiono.

Vido al Petrovy kameny kaj Praděd komence de la 1980-aj jaro de la 20-a jarcento
Skiado sur Petrovy kameny

Geografio[redakti | redakti fonton]

Petrovy kameny dominas al la ĉefa montodorso de monto Praděd al montoselo sur Skřítek, ili kreas apudan monton de monto Vysoká hole.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La monto estas evoluigata de metamorfaj rokaĵoj, precipe de filitoj kaj kvarcitoj.

Geomorfologio kaj pedologio[redakti | redakti fonton]

La motodorso ĉirkaŭ Petrovy kameny kaj Vysoká hole estas plata, sed abrupte ĝi falas precipe en oriento ĝis Sviní žleb kaj en okcidento entranĉas sin en ĝin kanjono de rivero Bílá Opava. La pinta roko de Petrovy kameny estas frosta rokdomo. Relikto post glaciepoko estas pro frosto dividitaj poligonaj grundoj.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Petrovy kameny situas sur ĉefa eŭropa disakvejo inter Balta kaj Nigra Maro. Sovaĝa Desná forkondukas siajn akvojn en Moravon kaj en Danubon, Bílá Opava ĝis Odro.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Petrovy kameny estas el botanika vidpunkto unika loko de eŭropa signifo. Supervivas ĉi tie reliktoj el la glaciepoko - vico da raraj likenoj kaj muskoj, saliko kaj precipe du jesenikaj endemiaj specioj: kampanulo (Campanula gelida) kaj Poa riphaea el specio de poacoj.

Protekto de la naturo[redakti | redakti fonton]

Petrovy kameny estas unu el la plej valoraj botanikaj lokoj en Ĉeĥio. Pro la protektado de endemiaj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj estas supreniro sur Petrovy kameny malpermesita. Ĉar ofte okazas al nerespektado de la malpermeso, admistracio de Protektata pejzaĝa regiono Jesenikoj devas certigi gardon de la loko, por ke oni antaŭkuru malfortigon de la populacio de la raraj specioj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de nacia naturrezervejo validas pro motivo de la protekto de la naturo tutjara malpermeso devojiĝi el la markitaj vojoj, precipe grimpi sur la montan rokon kaj en ties ĉirkaŭaĵon, kio estas okaze de rompo severe sankciata fare de naturgardantoj. Vintre sur deklivoj de Petrovy kameny kun certa limigoj oni praktikas skiadon (kvar trejniloj), dum kio estas malpermesite forlasi la markitajn deglitejojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum ĉasado de sorĉistinoj en la 17-a jarcento Petrovy kameny estis markataj kiel okazejo de sorĉistinaj kunflugoj. Laŭ mito Petrovy kameny ricevis sian nomon post juna forĝisto, kiu ĉi tie kaŝis sin kun sia amkunulino, la filino de administranto de sovineca senjorujo, kiam li estis fuĝanta antaŭ ŝia patro.