Wa (Ganao)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Wa estas urboen Ganao. Ĝi estas administra centro de distrikto. La loknomo signifas "veni" en loka lingvo.

Mapo de Ganao, kie Wa estas trovebla en la nordokcidenta parto

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Wa situas en nordokcidenta sekcio de la lando.

Loĝantaro [redakti]

En Wa kaj en la ĉirkaŭaĵo kantosioj kaj ĉakalioj vivas plej ofte. Ili estas islamanoj.

Historio [redakti]

Diversaj triboj vivadis en tiu loko antaŭ jarcentoj. Ili partoprenis en la komercado. En la 19-a jarcento fama rabisto Babatu ofte rabadis la karavanojn.

Panoramo de Wa estas

Ekonomio [redakti]

Malgraŭ la urban statuson, Wa estas agrikultura komunumo, kie la ĉefaj kultivaĵoj estas maizoj, arakidoj, mangoj kaj nuksoj.

Klimato [redakti]

Wa situas en la suda parto de la Sahelo. Laŭ necerta informo jare pluvas po 1000mm. Inter majo kaj oktobro pli ofte pluvas. La temperaturo kulminas en februaro kaj marto, tiam oni mezuras 42 °C.

Trafiko [redakti]

El Wa kuras gravaj vojoj al Kumasi, Burkina Faso kaj al aliaj landpartoj de la lando. Ekzistas ankaŭ tre malgranda flughaveno.

Vidindaĵoj [redakti]

Ĝemelurboj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Angla kaj hungara Vikipedioj
  • mapo