Wade-Giles

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wades-Giles estas la ĉefa sistemo uzata de la anglalingvanoj por transskribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉinaj skribsignoj.

Inventisto de la Wade-Giles metodo

La inventisto de la Wade-Giles metodo estis Thomas Wade en la 19-a jarcento, Herbert Giles baze de la metodo en 1912 verkis ĉinan-anglan vortaron, kiu tre konatiĝis. La metodo en la 20-a jarcento iĝis grava ilo en la komunikado inter ĉinoj kaj anglalingvanoj, sed ankaŭ alilingvaj neĉinoj. Tamen ĝi ne estis universale uzata: ekzemple la franclingvanoj uzis alian sistemon.

Nova sistemo de ĉina registaro ekde 1958

En 1958 la ĉina registaro mem enkondukis kaj oficialigis alian plian sistemon , nomatan pinjino - (Pinyin, - hànyu pīnyīn) - kaj pli kaj pli oni emas sekvi ties transkribadon, kvankam la pinjina sistemo ofte konfuzigas okcidentulojn nespertajn pri la ĉina lingvo.

Sistemo de Tajvano

Tajvano uzas alian fonetikan sistemon, nomatan Bopomofon.

Vidu ankaŭ pri Wade-Giles

En eksteraj ligiloj oni trovas helpilon pri la sistemo Wade-Giles. La helpilo klarigas kaj diferencigas inter la du sistemoj Wade-Giles kaj pinjino. Bonas koni ambaŭ sistemojn - aparte legante malnovajn anglalingvajn librojn pri Ĉinio kaj la ĉinlingva kulturo.

Vidu ankaŭ

relativa ŝanĝo de la sonalto en la tonoj - pinjn
La a tonaj supersignoj en pinjin

Eksteraj ligiloj