Waukesha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waukesha
la historia distrikta juĝejo
la historia distrikta juĝejo
la historia distrikta juĝejo
urbo de Usono • duaranga urbo en Viskonsino • kantona sidejo
Administrado
Poŝtkodo 53188
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71 991  (2020) [+]
Loĝdenso 1 082 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 1′ N, 88° 14′ U (mapo)43.011666666667-88.231666666667Koordinatoj: 43° 1′ N, 88° 14′ U (mapo) [+]
Alto 271 m [+]
Areo 66,557523 km² ( 665 5.7 523 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Waukesha (Usono)
Waukesha (Usono)
DEC
Waukesha
Waukesha
Situo de Waukesha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Waukesha, Wisconsin [+]
vdr

Waukesha (prononco laŭ sistemo IFA ˈwɔːkɨʃɔː) estas urbo de Usono. Ĝi apartenas al la subŝtato Viskonsino, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto respektive kantono Waukesha. Temas pri antaŭurbo de Milwaukee, kiu situas iom pli oriente, borde de la lago Miĉigano - de la urbocentro de Waukesha ĝis la lagobordo estas malpli ol 30 kilometroj. Eŭropanoj pri la geografia situo de Waukesha tuj orientiĝos sciante ke tuj norde situas "Lisbono", okcidente "Kimrio" kaj sudoriente najbaras "nova Berlino". Laŭ la censo de 2010 la urbo havis 70 718 loĝantojn, laŭ takso de 2012 tiam estis 70 920.

la "kolegia avenuo" en la historia urbodistrikto