Weinheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Weinheim
Blazono
Weinheim (Germanio)
Weinheim (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rhein-Neckar
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06201
Poŝtkodo 69441–69469
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6940
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08226096
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Heiner Bernhard
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Obertorstraße 9
69469 Weinheim
Demografio
Loĝantaro 45275 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 33′ N, 8° 40′ O (mapo)49.5561111111118.6697222222222Koordinatoj: 49° 33′ N, 8° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 135 m
Areo 58,11 km²
Oficiala retejo http://www.weinheim.de
vdr

Weinheim [prononco "Vajnhajm", laŭvorte "vinhejmo"] estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar de la federacia lando Baden-Virtembergo, 18 kilometrjon norde de Hajdelbergo. La 30-an de junio 2006 la urbo havis 42745 loĝantojn.

La urbo troviĝas ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, kaj du mezepokaj fortikaĵoj superrigardas la historian urbocentron - pro tio Weinheim estas nomata la "du-burga urbo" (germane "Zweiburgenstadt"). Weinheim estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Krom la du burgoj kaj la pitoreska historia urbocentro, por urbaj vizitantoj inter alie elstaras la granda terma banejo Miramar, kiu havas multajn saŭnejojn, basenegojn kaj por ripozo kaj por vigla naĝado en artefaritaj ondoj, tubegajn glitejojn aparte ŝatatajn de junuloj kaj vastan subĉielan areon, kie post saŭnado eblas promeni, laŭsezone sunbruniĝi aŭ baniĝi en natura lago, la "Waidsee".

Partneraj urboj

rigardo de la merkata placo al la fortigkaĵo Wachenburg
Weinheim vidita de la montaro Odenvaldo
la urbo vidita de la fortikaĵo Windeck
rigardo de la urbocentro al la fortikaĵo Windeck
Lebanon Cedar in Schlosspark

Referencoj


Ŝablono:Ĝermo-Germanio