Wilhelm Friedrich Hezel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Friedrich Hezel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1754 (1754-05-16)
en Königsberg in Bayern
Morto 12-an de junio 1824 (1824-06-12) (70-jaraĝa)
en Tartu,  Rusia Imperio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saxe-Hildburghausen
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Edz(in)o Charlotte Henriette Hezel
Infano Johann Karl Wilhelm Friedrich von Hezel
Okupo
Okupo universitata instruisto • lingvistoorientalisto • teologo
vdr

Johann Wilhelm Friedrich HEZEL (naskiĝinta la 16-an de majo 1754 en Königsberg, mortinta la 12-an de junio 1824 en Tartu) estis germana teologo, orientalisto kaj universitata profesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de urba paroĥestro Hezel studis de 1772 teologion ĉe la universitato de Jena kie li paralele private instruistis. En 1775 li iĝis privata lernigisto en Hohenstein (Ahorn). Ne estante animzorgante li flegis predikadi en la tiea kastela kapelo. Samjare li doktoriĝis pri filozofio en Jena kaj mallonge pli malfrue li komencis docentadi tie. En 1776 la duko de Saksio-Hildburghausen nomumis lin kortega konsilisto. Por pluaj studoj Hezel retiriĝis al Ilmenau. En junio 1778 nomumis lin princo Ludoviko Guntero la 2-a (Schwarzburg-Rudolstadt) kortegpalatinata grafo. En 1780 aĉetis li bienon ĉe Grenzhammer kaj verkis tie Die Bibel alten und neuen Testaments mit vollständigen erklärenden Anmerkungen. Samjare li fariĝis membro de la societo Lateinische Gesellschaft zu Jena.

En majo 1786 li vokiĝis kiel orda profesoro pri orientala literaturo al la Universitato de Gießen; en 1788 li iĝis heslanda sekreta registarkonsilianto, en 1793 rektoro de la menciita universitato, en 1800 altlerneja ĉefbibliotekisto. En 1791 li iĝis unuaklasa ano de Korrespondierende literarische Gesellschaft zu Mainz (Majence) kaj en 1793 inspektisto de la eklezia konsistorio de Gießen. Krome li tenadis privatan internejon en Gießen kie i.a. Ludwig Börne ĝuis prepariĝon je studoj.

Hezel iĝis en septembro 1861 orda profesoro pri ekzegezo kaj orientalistiko ĉe la universitato de Tartu. Tiu li nomumiĝis ankaŭ imperiestra rusia kortegkonsilisto. En 1805 li iĝis honora doktoro pri teologio kaj en 1820 li eksidis en la kolegia estrarano je Tartu.

Edzigis lin Charlotte von Hezel. Filino de ili edziniĝis fare de la juristo Christian Heinrich Gottlieb Köchy, nepo de ili estis la violonvirtuozo Wilhelm Köchy.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gedanken über den Babylonischen Stadt- und Turmbau, Hanisch, Hildburghausen, 1774
  • Geschichte der Hebräischen Sprache und Literatur, Hemmerde, Halle, 1776.
  • Die Bibel alten und neuen Testaments mit vollständigen erklärenden Anmerkungen. Mayer, Lemgo, 1780–1791.
  • Biblisches Reallexikon, Weygand, Leipzig 1783–1785.
  • Anweisung zur arabischen Sprache bei Ermangelung alles mündlichen Unterrichtes. Böhme, Leipzig 1784–1785.
  • Anleitung zur Bildung des Geschmacks für alle Gattungen der Poesie, 2 Bände, Hanisch, Hildburghausen 1791.
  • Vorlesungen über die Feder’sche Logik und Metaphysik. 1793–1794.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herman Haupt, Georg Lehnert: Chronik der Universität Gießen, 1607–1907. Alfred Tölpelmann, Gießen 1907, p. [68] (interrete).
  • Art. „Hezel, Wilhelm Friederich“ fare de Gustav Moritz Redslob. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 12 (1880), p. 381–382 (tie ĉi interrete)
  • Dr. Johann Wilhelm Friedrich Hezel, ĉe: Neuer Nekrolog der Deutschen, 2. Jahrgang, 2 Teil, Voigt, Weimar 1824, p. 1150–1158.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]