Willi Brandenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Willi Brandenburg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1931 (1931-11-30)
Morto 30-an de novembro 2004 (2004-11-30) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Margret Brandenburg
Infanoj Ulrich BrandenburgGuido Brandenburg
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Willi Brandenburg (naskiĝinta en 1932, mortinta 83-jara en 2005)[1] estis germana esperantisto en Telgte apud Münster (Monastero) en Vestfalio. Li estis membro de plurgeneracia esperantlingva familio, edzo de Margret Brandenburg, kaj kun ŝi patro de la du filoj Ulrich kaj Guido Brandenburg, kiuj poe ankaŭ havas esperantlingvajn familiojn.

Kroniko de la loka Esperanto-movado el 2007 pri li informas jene:

Citaĵo
 Dimanĉe, la 21-an de junio 1948 okazis en Münster en la eklezia domo Collegium Marianum informkunveno pri la temo „Kial kaj kiel lerni Esperanton“. La salono estis plena kaj la italdevena preleganto Matriciani parolis entuziasmige. La anoncita kurso trovis multajn interesatojn.

La esperantistoj renkontiĝis sur blanka parko-benko en la kastel-ĝardeno. Estis Hermann Schlechter, Otto Schmid kaj Karl Ridder. Ili sciis ja teorie la lingvon, sed ne kuraĝis paroli ĝin. Estis novulo inter ili: Willi Brandenburg. Li decidis „fari ion“. Li vizitis kelkajn el la interesatoj, kies adresojn li estis eltrovinta. Tiujn homojn oni invitis al kurso, kiu okazis en studenta hejmo. Hermann Schlechter, Otto Schmid, Karl Ridder kaj Willi Brandenburg instruis alterne. Fine restis nur Willi Brandenburg, kiu estis plej persista.

Pasis la jaro 1948, kaj jam en 1949 kelkaj kursanoj riskis ĉeesti la Germanan Esperanto-Kongreson en la urbo Göttingen. Kelkaj pli­perfektiĝintaj kursanoj ankaŭ partoprenis en 1951 la UEA-kongreson en Munkeno.

En Monastero oni fondis en 1948 fervojistan fakgrupon, en la kadro de la Fervojista Sociala Organizo (Bahn-Sozialwerk), kiu ekde tiam ĝis nun ekzistas kaj estas loka grupo de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA). La fervojistoj lernis la lingvon en apartaj kursoj kaj fiksis rubandon kun la surskribo „Esperanto parolata“ sur la manikon de sia fervojista uniformo.

La gazeto Westfälische Nachrichten de la 13-a de novembro 1950 raportis pri aranĝo de Esperanto-Ortsgruppe Münster, dum kiu rektoro Bartsch predikis en Esperanto en la kapelo de la hospitalo de Sankta Francisko. Plie d-ro Holtmann (Beckum), estrarano de Germana Esperanto-Asocio, prelegis en la aŭlo de la gimnazio Ludgerianum pri la signifo de Esperanto por la tut-Eŭropa movado.

La 3-an de novembro 1960 Uwe-Joachim Moritz kune kun Willi Brandenburg, Joachim Schrapp kaj kelkaj aliaj fondis la "Studentan Esperanto-Klubon en la universitato de Münster". Ekde tiam Esperanto ankaŭ ĝermis en la universitato. 
— el kroniko pri la historio de la loka Esperanto-movado ĝis la jaro 2007 en broŝuro pri Esperanto-renkontiĝo de oktobro 2007 en Nordwalde, kun permeso de Rudolf Fischer

Referencoj[redakti | redakti fonton]