William Mountbatten-Windsor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:2007 WSJ Prince William.jpg
Princo William en la tutmonda skolta ĵamboreo de 2007

William Arthur Philip Louis MOUNTBATTEN-WINDSOR, aŭ princo Vilhelmo, Duko de Kembriĝo (naskita la 21-an de junio 1982 en Londono) estas princo el la brita reĝa familio. Li nun havas la duan lokon en la reĝa sukcedo, post sia patro, princo Karlo.

La princo naskiĝis kiel filo de princino Diana Spencer kaj Princo Karlo en hospitalo St. Mary's ("Sankta Maria") en Paddington, Londono. Li estis baptita je la 4-a de aŭgusto en Palaco Buckingham. Li estas oficiale alparolenda kiel "His Royal Highness Prince William of Wales" (Lia Reĝa Moŝto Princo Vilhelmo de Kimrujo).

De 1985 ĝis 1987 li frekventis infanvartejon Mrs Mynor's Nursery School. Ĝis 1990 li frekventis lernejon Ludgrove en Berkshire. Li estis la unua brita princo, kiu frekventis ordinaran lernejon prefere ol esti instruata hejme.

Kiam li aĝis preskaŭ dek jarojn (1992), liaj gepatroj oficiale disiĝis. En la aĝo de 15 li perdis sian patrinon per aŭta akcidento.

De 1995 ĝis 2000 li frekventis la elitan gimnazion Eton College. Post sia 18-jariĝo li pasigis transiran jaron en Belizo (kun armea trejnado) kaj, pere de la junul-kleriga organizo Raleigh International, en Ĉilio.

En septembro 2001 William komencis studi arthistorion ĉe universitato St. Andrews [sejnt endrus] en Fife. Li tie enskribiĝis per la nomo William Wales (Vilhelmo Kimrujo). Ŝanĝinte sian precipan fakon al geografio li magistriĝis en junio 2005 je la dua plej alta rango.

Li esprimis la deziron iĝi oficiro. Li havas bonajn ŝancojn iam esti reĝo de Britio. Se tiam li uzos sian nunan antaŭnomon, li estos reĝo Vilhelmo la 5-a.

En 2010 li iĝis la fianĉo de Kate Middleton. La geedziĝo okazis la 29-an de aprilo 2011. La 22-an de julio 2013 naskiĝis filo de Vilhelmo kaj Kate, nomita George Alexander Louis.