Catherine Middleton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kate Middleton)
Catherine Middleton
Princino de Kimrujo
Persona informo
Catherine Elizabeth, Princess of Wales
Naskonomo Catherine Elizabeth Middleton
Naskiĝo 9-an de januaro 1982 (1982-01-09) (42-jaraĝa)
en Royal Berkshire Hospital
Lingvoj angla vd
Loĝloko Palaco Kensington • Anmer Hall • Adelaide Cottage • Kastelo Windsor vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St Andrew's School, Pangbourne • Downe House • Marlborough College • Universitato St. Andrews • Brita Instituto de Florenco • Port Regis School vd
Subskribo Catherine Middleton
Familio
Dinastio Dinastio Windsor • family of Catherine, Princess of Wales vd
Patro Michael Middleton vd
Patrino Carole Middleton vd
Gefratoj Pippa Middleton • James Middleton vd
Edz(in)o William Mountbatten-Windsor
Infanoj Georgo de KembriĝoCharlotte de Kembriĝo • Ludoviko de Kembriĝo vd
Parencoj Arthur Matthews • Grace Matthews • Edith Eliza Chandler vd
Profesio
Okupo entreprenisto • mondumano • filantropo • aristokrato vd
Aktiva en Palaco Kensington vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kate Middleton en 2014

Catherine Elizabeth "Kate" MIDDLETON, Princino de Kimrujo, Dukino de Kornvalo kaj Kembriĝo (naskiĝis la 9-an de januaro 1982 en Reading, Berkshire, Anglio) estas la edzino de la angla princo Vilhelmo, princo de Kimrujo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Catherine Elizabeth Middleton estas la plej maljuna filino de la piloto Michael Middleton (* 1949) kaj la flugakompanistino Carole Elizabeth Middleton, naskiĝinta kiel Goldsmith (* 1955). La prauloj de la patrino estis ministoj, tiuj de la patro estis advokatoj kaj urbokonsilistoj en Leeds. Ekde 1987, la gepatroj vivtenas sin per send-venda firmao Party Pieces, en kiu oni vendas aldonaĵojn por infanaj renkontiĝoj.

Middleton vizitis la privatan lernejon Marlborough College en Wiltshire kaj abiturientiĝis tie en 2000. Ekde septembro de 2001, Kate Middleton komencis kvarjaran studadon de art-historio en la Universitato Sankta Andreo en Skotlando.

Ŝi laboris ekde novembro 2006 ĝis oktobro 2007 tri tagojn po semajno kiel aĉetant-helpistino en branĉo akcesoraĵoj de la brita mododomo Jigsaw.

Post senlabora jaro, Kate Middleton eklaboris ĉe siaj gepatroj en fino de 2008.

Amrilato kaj enamiĝo al Princo Vilhelmo[redakti | redakti fonton]

Ŝi konatiĝis kun Vilhelmo en aŭtuno de 2001, en la dua lernojaro (2002) ili jam loĝis kune, formis amparon. Ili provizore disiĝis en aprilo de 2007, en julio samjare denove estis kune. La geedziĝo okazis la 29-a de aprilo 2011, en abatejo Westminster.

Ili havas tri idojn: la princo George de Kembriĝo (la 22-an de julio 2013), la princino Charlotte Elizabeth Diana de Kembriĝo (la 2-an de majo 2015) kaj la princo Louis (la 23-an de aprilo 2018).

Kritiko de la gazetoj, medio[redakti | redakti fonton]

Ĉar Middleton ne tro klopodis al laboro, la medio akuzis ŝin je "laborevitemo", "plezurŝatemo" kaj nomumis ŝin per moknomoj "Lady of Leisure" (Sinjorino Libertempo), "Waity Katie" ("atendanta Katie") aŭ "Princess in Waiting" (Princino dum atendo).

La reĝaj propagandistoj sekve deziris antaŭ la geedziĝa festo, ke Kate Middleton okupiĝu pli pri bonaferoj, helpaferoj, agadu en sociaj laboroj por detrui la laboreviteman aspekton.