William Perrenoud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

EdE-P

William PERRENOUD (pernu), sviso, d-ro de sciencoj, mezlerneja instruisto en Cernier. Li naskighis la 30-an marto 1898 en Le Locle. Li estis filologo kaj natursciencisto. Laboris en 1919-20 en la centra Oficejo de UEA en Berno. En 1922 estis sekretario de la Pedagogia Konferenco pri Esperanto en Ĝenevo. De 1925 li estis kunlaboranto de IALA. Li oficis kiel oficiala Esperanto-tradukisto dum la 3-a Kongreso de Universala Federacio de Pededagogiaj Asocioj en Ĝenevo en 1929. Verkoj en manuskripto. De 1938 ĝis 1939 kaj de 1954 ĝis 1957 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.