Wisen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wisen
Blazono de Wisen
Wisen, en malantaŭo la monto Wisnerberg, rigardo de sudo
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Koordinatoj  47° 23′ 40″ N 7° 53′ 15″ O / 47.39444 °N, 7.88750 °O / 47.39444; 7.88750 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 40″ N 7° 53′ 15″ O / 47.39444 °N, 7.88750 °O / 47.39444; 7.88750 (mapo)
Areo 4,79 km²
Alteco 682 m super marnivelo
Poŝtkodo 4634
Komunumkodo 2502
Mapo de Wisen
vdr

Pri la komunumo

Wisen estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 414 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Wisen situas kiel ununura komunumo de la distrikto Gösgen norde de la kresto de la Soloturna Ĵuraso nordoriente de la Suba Hauenstein-Pasejo. En nordo la komunumon limas la monto Wisnerberg kaj en oriento leviĝas la impresa roko de Wisner Flue. La rivereto Wisnerbach, kiu fontas sude de la vilaĝo senakvigas la komunuman teritorion al la direkto de Zeglingen, kie la rojo alfluas al Eibach, kiu siavice en Sissach alfluas al Ergolz.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Wisen limas en nordo al Häfelfingen (BL), en nordoriento al Zeglingen (BL), en sudoriento al Lostorf, en sudo al Tribmach, en sudokcidento al Hauenstein-Ifenthal, kaj en okcidento al Läufelfingen (BL).

Trafiko

Wisen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per mallarĝa flanka vojo, kiu disbranĉiĝas de la kantona ĉefvojo n-ro 2 norde de Suba Hauenstein-Pasejo kaj kondukas tra Wisen al Zeglingen, tiel ke Wisen de Kantono Soloturno atingeblas aŭtomobile nur tra bazelkampara teritorio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinioj al Ifenthal kaj al Olten.

Historio

La unua skriba mencio de Wisen datiĝas el la jaro 1226 el dokumento de la Monaĥejo Schöntal. Dum mezepoko la senjoroj de Wisen estis la Grafoj de Froburgo, kies praburgo situas nur kelkcentmetroj sude la la komunuma limo sur la teritorio de Trimbach. En la jaro 1307 la jurisdikcio pri Wisen transiris de la Froburgoj al la Grafoj de Nidau, en la jaro 1376 al la Grafoj de Thierstein kaj en 1418 al la Grafoj de Falkenstein. En la jaro 1458 Wisen estis kun la cetera voktejo Gösgen aĉetita de la urbo Soloturno. [1]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Artikolo pri la historio de Wisen en la retejo de la komunumo

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto

Bildoj