Wolfgang Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Bauer
Persona informo
Wolfgang Bauer
Naskiĝo 18-an de marto 1941 (1941-03-18)
en Graz
Morto 26-an de aŭgusto 2005 (2005-08-26) (64-jaraĝa)
en Graz
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Graz vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de GrazUniversitato de Vieno vd
Subskribo Wolfgang Bauer
Profesio
Okupo scenaristoverkistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang BAUER (naskiĝinta la 18-an de marto 1941 en Graz, mortinta la 26-an de aŭgusto 2005 samloke) estis aŭstra verkisto, kiu nombriĝis al la plej eminentaj avangardaj aŭtoroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bauer studis ekde 1959 latinidajn lingvojn kaj filozofion, poste teatrosciencojn en Graz kaj Vieno. Tiam aperis liaj unuaj verkoj. Per serio da furoraj teatraĵoj kaj eksperimentaj tekstoj li iĝis de post la mezo de la 1960-aj jaroj unu el la plej gravaj verkistoj de Aŭstrujo; liaj ĉefaj influoj estis la novrealismo kaj la Absurda teatro.

Verkista ekfloro kaj karakterizaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Avangardega opiniatis la romano Der Fieberkopf (1967) kaj ne tute 30, parte en speco de duondialekto skribitaj dramoj kiel Party for Six (1967), Magic Afternoon (1968), Change (1969), Silvester oder Das Massaker im Hotel Sacher (1971), Gespenster (1974), Magnetküsse (1976), Memory Hotel (1980), Herr Faust spielt Roulette (1987), Das Lächeln des Brian de Palma (1991), Menschenfabrik (1996) kaj Café Tamagotchi (2001).

Kiel provokanta, psikologia-reala priskribo de la subkulturo tiuj dramoj ĉesigis la rolon de la tradicia burĝa klerigteatro. Stila signo estas ofte malkvietiga miksaĵo de realismo kaj absurdaĵo. Temokomplekso ripetata en la dramoj de Bauer estas la rolo de arto en la moderna socio konsumema sub la influo de modernaj amaskomunukiloj.

Aliaj profesiaj kampoj[redakti | redakti fonton]

Krome li verkis t.n. mikrodramojn, poemkolektojn (ekz. Das Herz de 1981), etprozaĵojn, eseojn, radiodramojn kaj scenariojn (ekz. In Zeiten wie diesen de 1984). Li ankaŭ laboris kiel reĝisoro, aktoro, pentristo kaj kritikisto. ekde 1961 li estis membro de Forum Stadtpark en Graz kaj en 1973 fondomembro de la Grazer Autorenversammlung. Li ricevis multajn literaturpremiojn, ekz. en 1995 la Großer Österreiĉisĉer Staatspreis für Literatur.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Antonic: Mediographie Wolfgang Bauer 1961–2011. Bibliographie, Szenographie, Audiographie, Filmographie. Edition Praesens, Wien 2011, ISBN 978-3-7069-0672-2.
  • Walter Grond, Gerhard Melzer (eld.): Wolfgang Bauer. Droschl, Graz 1994, ISBN 3-85420-377-2. (= Dossier. 7.)
  • Jutta Landa: Bürgerliches Schocktheater. Entwicklungen im österreichischen Drama der sechziger und siebziger Jahre. Athenäum, Frankfurt am Main 1988, ISBN 3-610-08922-9. (= Literatur in der Geschichte, Geschichte in der Literatur. 15.)
  • Gerhard Melzer, Paul Pechmann (eld.): Bauerplay. Ein Buch für Wolfgang Bauer. Droschl, Graz u. a. 2001, ISBN 3-85420-584-8.
  • Gerhard Melzer: Wolfgang Bauer. Eine Einführung in das Gesamtwerk. Athenäum, Königstein/Taunus 1981, ISBN 3-7610-8027-1.
  • Eleonora Pascu: Österreichisches Gegenwartstheater zwischen Tradition und Innovation. Ed. Excelsior, Timişoara 2000, ISBN 973-592-007-7.
  • Paul Pechmann (eld.): Wolfgang Bauer. Lektüren und Dokumente. Ritter, Klagenfurt 2007, ISBN 978-3-85415-411-2.
  • Dieter Wenk: Postmodernes Konversationstheater, Wolfgang Bauer. Lang, Frankfurt am Main 1995, ISBN 3-631-48721-5. (= Münchener Studien zur literarischen Kultur in Deutschland. 25.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]