Wyna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wyna
Wyna en Menziken 174.jpg
La rivero Wyna en Menziken
Longeco 31,7 km
Alteco de la fonto 660 m
Meznombra trafluo 1,2 m³/s
Akvokolekta areo 150 km²
Alfluantoj Rickenbach kaj aliaj rojoj
Alfluas al Suro
Alteco de la enfluejo 385 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Wyna estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno. Ĝia longeco estas 31,7 km kaj ĝia meza akvofluo 1,2 m³/sek[1]. Ĝia baseno kovras areon de cent kvindek kvadratkilometrojn.[2]

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto de Wyna troviĝas en Neudorf (Kantono Lucerno) sur alteco de 660 m s.m. ĉe la koordinatoj 47°11′3″N 8°12′30″O  /  47.18417°N, 8.20833°O / 47.18417; 8.20833 (Wyna)Koordinatoj: 47°11′3″N 8°12′30″O  /  47.18417°N, 8.20833°O / 47.18417; 8.20833 (Wyna).

Vojo de la rivero[redakti | redakti fonton]

Wyna en Suhr proksimume 1 km antaŭ ĝia alfluejo al Suro

Post la fonto en Neudorf la rivero fluas tra Beromünster, tiam ĝi pasas la kantonlimon inter Lucerno kaj Argovio kaj nun fluas tra Menziken kaj Reinach. Tiam Wyna formas la limon inter Gontenschwil en okcidento kaj Leimbach kaj Zetzwil en oriento. Tiam la rivero fluas tra Oberkulm kaj Unterkulm por poste tuŝi la okcidentan pinton de Teufenthal. Tiam ĝi trafluas Gränichen, kaj finfine atingas ĝian celon en Suhr.

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

Wyna alfluas en Suhr (Kantono Argovio) al la rivero Suro, kiu siavice en Araŭo alfluas al Aro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Wyna

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retpaĝo pri la aktuala akvofluo de la riveroj de Kantono Argovio
  2. Vidu "Landmapo de Svislando [Landeskarte der Schweiz], folio 32, Beromünster