Yoshisada Shimizu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Yoshisada SHIMIZU (japane : 清水義定, Shimizu Yoshisada, naskita en 1943) estas japana amatora astronomo kaj ortopediisto.

La Minor Planet Center atribuas al li la kun-malkovron de 311 asteroidoj[1] inter 1993 kaj 2002, en kunlaboro kun Takeshi Urata.

La asteroido 7300 Yoshisada[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. La asteroido (7300) Yoshisada (IAU Minor Planet Center) (angle)