Zadní Doubice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zadní Doubice
germane: Hinterdaubitz
pereinta vilaĝo
Zadní Doubice
Oficiala nomo: Zadní Doubice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Doubice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Elba Grejsmontaro
Rivero Křinice
Situo Zadní Doubice
 - koordinatoj 50° 55′ 12″ N 14° 23′ 34″ O / 50.92000 °N, 14.39278 °O / 50.92000; 14.39278 (mapo)
Loĝantaro 0
Pereo 1945 ellandigo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zadní Doubice
Portalo pri Ĉeĥio

Zadní Doubice (germane Hinterdaubitz) estas pereinta vilaĝo, kiu troviĝis en senpera proksimeco de ĉeĥa-germana ŝtatlimo en distrikto Děčín. En la jaro 1890 ĉi tie vivis 26 loĝantoj en sep domoj, en la jaro 1932 estis da ili ĉi tie 37; ili anonciĝis al ĉeĥaj evangelikoj. Post la jaro 1945 la domaro estis ellandigita kaj ĝi pereis. En la jaro 1950 la malplenaj domoj estis detruitaj, iliaj surkreskintaj restaĵoj estas en la loko ĝis hodiaŭ videblaj.

La domaro falis sub administradon de municipo Doubice. Sed lokaj infanoj vizitis lernejon en saksia Hinterhermsdorf, post la jaro 1918 ĝis Brtníky.[1]

Sur teritorio de la domaro situis fama restoracio kaj hotelo Český mlýn (Böhmische Mühle). Ĝi estis malfermita en la jaro 1836. Sed jam en la 16-a jarcento la konstruaĵo servis kiel akva segejo, pli poste ankaŭ kiel muelejo por faruno. Dum la dua mondmilito fariĝis el ĝi resanigejo por germanaj oficiroj. Post la ellandigo de posedantoj ĝi komencis kadukiĝi, en la jaro 1950 ĝi estis detruita komune kun la ceteraj domoj de Zadní Doubice.

En proksima Temný důl troviĝas monumento, kiu estas rememorigaĵo de murdo de ok malliberigitoj, pli multe judoj, dum marŝo de morto el koncentrejo en Schwarzheide en la jaro 1945. La marŝo apartenis al unu el la plej longaj - ĝi daŭris de la 19-a aprilo kaj finis la 7-an de majo en Terezín. Ekiris en ĝi proksimume 600 viroj, en la celon ĝisiris proksimume duono, ceteraj pereis pro elĉerpiĝo aŭ ili estis pafmortigitaj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zadní Doubice. Zaniklé obce.