Zbyslav (Vrdy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zbyslav
Zbyslav
vilaĝo
Konstruaĵo de la eksa lernejo en Zbyslav
Oficiala nomo: Zbyslav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kutná Hora
Administra municipo Vrdy
Historia regiono Bohemio
Domoj 128 2011
Situo Zbyslav
 - koordinatoj 49° 56′ 28″ N 15° 28′ 27″ O / 49.94111 °N, 15.47417 °O / 49.94111; 15.47417 (mapo)
Katastro 3,52 km² (352 ha) Zbyslav
Loĝantaro 208 (2021)
Denseco 59,09 loĝ./km²
Tabulo Mezelba tabulo
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 286 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zbyslav (Vrdy)
Portalo pri Ĉeĥio

Zbyslav (germane Sbislau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, proksimume 7 km nordoriente de urbo Čáslav. Zbyslav estas parto de municipo Vrdy, ĝi havas 131 domojn. Vivas ĉi tie 208 loĝantoj (2021). En unu el ili en 1872 naskiĝis Francisko Valdomiro Lorenz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Zbyslav estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la tuta ĉirkaŭaĵo. La unua skriba mencio estas el 1131. En la 12-a jarcento ĝi apartenis al bieno Jezbořický apud Heřmanův Městec, sed en la 13-a jarcento ĝi jam estis memstara etnobela bieno, kiam en la loka fortikaĵo sidis certa Velislav. En la 14-a jarcento Zbyslav apartenis al cisterciana klostro en Sedlec apud Kutná Hora. Post elbruligo de la klostro Zbyslav fariĝis sinsekve proprieto de pluraj nobelaj familioj, kiuj dum la sekvaj kvin jarcentoj anstataŭigis la fortikaĵon per renesanca kasteleto kun fazanejo, bierfarejo, vinbetrejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869558
1880705
1890739
1900598
1910688
1921659
JaroLoĝantoj
1930592
1950431
1961434
1970366
1980286
1991227
JaroLoĝantoj
2001220
2011218
2021208

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la Sankta Triunuo devenas el malfrua gotiko. Unue menciita en 1352 kiel paroĥa preĝejo, baroke rekonstruita en 1609, poste en 1658-1660 kaj fine 1692, kiam ĝi ricevis la nuntempan aspekton kun du-tura frontono. La lasta rekonstruo okazis en 1836. La ŝtuparon antaŭ la preĝejo ornamas statuoj de anĝeloj kaj sanktuloj el la mezo de la 17-a jarcento.
  • Konstitucia grenprovizejo estis fondita en 1820 kaj servis ĝis 1848, kiam ĝi estis rekonstruita kiel loĝej-domo. La tiama registaro ordonis al kampuloj sendi al la provizejo parton de sia rikolto, por ke ĝi servu en la jaroj de malsato. Ĝis nun konserviĝis nur ruino.
  • Sud-oriente de la vilaĝo troviĝas natur-vidindaĵo Mozaiko de Zbyslav, natura rokaĵo similanta al mozaiko.
  • La pompan elementan lernejon konstruis en 1880 arkitekto Josef Míča en novrenesanca stilo, por 42.000 guldenoj. Unu el plej belaj lernejoj en la regiono.
  • La frukt-arbaj terasoj post la vilaĝo estis antaŭe vitejoj kaj lupolejoj kaj pruvas, kiel la antaŭuloj estimis la grundon kaj kultivis eĉ malfacile alireblajn kampojn.
  • Pluraj domoj konservas popolan arkitekturon de la pasintaj jarcentoj, inter ili ankaŭ mezepoka muelejo. Remparo kun ŝoseo al Bílé Podolí estas digo de iama fiŝlago el la 17-a jarcento, kiu en la 19-a jarcento estis sekigita kaj uzita por kulturado de sukerbeto.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.