Ziz-Rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zizo

Ziz-Rivero ( arabe : نهر زيز [nahr zīz] ) , aŭ Esperantigite Zizo , estas rivero en la sudo de Maroko kaj Alĝerio. Ĝi fontas en Mez-Atlaso kaj fluas 282 kilometrojn en Saharon en Alĝerio. Kvankam akva fluo intermitas laŭlonge de la ziza riverujo, Zizo longdaŭre estis uzata por faciligi homan translokadon tra la montara regiono.

Urboj laŭlonge de Zizo inkluzivas Er Rachidia, Erfud kaj Sijilmassa. Estas akvobaraĵo kun hidroelektra generad-kapacito je Zizo je la suda flanko de Alt-Atlaso [1]

Akvo-Rajtoj

Laŭlonge de Zizo tipe estas komuna akvo-rajta leĝo, en kiu ĉiu vilaĝo kaj vilaĝano rajtas aprobindan uzadon kaj eltiradon de zizaj akvoj. Karakterize la akvo estas forkondukata en ebenaĵaj areoj por konstitui kanalon kiu irigacias palmajn plantejojn kaj aliajn kultivejojn, kaj kiu same kontentigas mastrumadajn bezonojn.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Fontoj

  1. Ziz River. Encyclopædia Britannica on line. Encyclopædia Britannica, Inc. angle