Zoltán Bíró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Bíró
Zoltán Bíró
Zoltán Bíró
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1941 (1941-04-21) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto • literaturhistoriisto • publikigisto • universitata instruisto
vdr

Zoltán Bíró, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bíró Zoltán estas hungara politikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

Zoltán Bíró[1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bíró post la maturiĝo li laboris en kulturdomo en Dabas inter 1959–1965, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969, fine li doktoriĝis en Scienca Universitato Attila József. Ekde 1969 li kontribuis en pluraj revuoj. Inter 1971–1980 li havis postenon en ministerio, inter 1981–1983 li estis muzeestro, inter 1983–1988 li estis bibliotekisto en la Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste li instruis kiel docento en Scienca Universitato de Szeged. Dum ĉeso de la socialismo li estis grava figuro inter la politikistoj. Li kandidatiĝis en 1996 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 2013 kaj 2019 li gvidis institutan arĥivon.

Li edziĝis en 1966. Li ricevis premiojn inter 2001-2020.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Vállalások és kételyek (eseoj, 1987)
  • Saját út. Népi írók magyar jövőképe 1945-1948 (studo, 1988)
  • Kizárt a párt (rememoroj, 1989)
  • Elhervadt forradalom (1993)
  • Endre Ady sorsköltészete (1998)
  • Két nemzedék. A magyar irodalom két nagy nemzedéke a 20. században. (studenta lernolibro, 2001)
  • Országkép, 2010-2013 (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]