Zoltán Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán TÓTH [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Zoltán estis hungara historiisto, muzeologo, profesoro, membro (korespondanta en 1927, ordinara en 1940, direktora en 1945)) de Hungara Scienca Akademio.

Zoltán Tóth [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1888 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de junio 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Tóth frekventis militakademion kaj universitaton en Budapeŝto ricevinta diplomon en 1912. En la sekva jaro li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li longe laboris. Li akiris pli novan diplomon en 1921. Kiel muzeologo li studis la plej gravajn muzeojn en Eŭropo. Li okupiĝis precipe pri la mezepoka hungara historio. Li ricevis akademian premion en 1922.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mátyás király idegen zsoldosserege (1925)
  • Magyar művelődéstörténet (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]