Zoltán Tibay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Tibay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1910 (1910-09-06)
en Soroksár
Morto 24-an de majo 1989 (1989-05-24) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nemzeti Zenede
Okupo
Okupo konstrabasisto • universitata instruisto • komponisto
vdr

Zoltán Tibay [tibai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tibay Zoltán estis hungara kontrabasisto, komponisto, altlerneja instruisto.

Zoltán Tibay[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1910 en Soroksár, li mortis la 24-an de majo 1989 (laŭ alia informo la mortotago estas la 16-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Tibay studis en la nacia muziklernejo en Budapeŝto inter 1926–1932. Post siaj studoj inter 1932 kaj 1976 li estis kontrabasisto de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, krome li ofte muzikadis en arĉkvartetoj. Ekde 1934 li estis ankaŭ solisto, sole aŭ kun orkestro li koncertis en Eŭropo. De 1945 ĝismorte li instruis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. En 1960 li atingis la instruan rangon docento, baldaŭ profesoro.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fantázia
  • Keleti jelenet
  • Perpetum mobile
  • Capriccio
  • Andantino
  • Idill

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

  • Balázs Berkes
  • Norbert Duka
  • István Enreiter
  • Péter Kubina
  • István Lukácsházi
  • Iván Sztankov
  • Zsolt Tibay

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]