Zoltán Varga (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Varga
atakantomezkampulo
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01)
en Vál
Morto 9-an de aprilo 2010 (2010-04-09) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Zoltán Varga laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Zoltán estis hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Oni komparis lin al Sándor Petőfi (pro la naskiĝdato), Molière (pro la mortocirkonstanto) kaj Ferenc Puskás (futbalisto) (pro la futbaltekniko), tamen lia personeco troviĝas en densa nebulo, ja li estis disidento, tial lia sorto dum la socialismo estis la deviga forgeso.

Zoltán Varga[1][2] naskiĝis la 1-an de januaro 1945 en Vál, li mortis la 9-an de aprilo 2010 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Zoltán Varga
Busto pri Zoltán Varga

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Varga komence futbalis en junulara teamo de prestiĝa futblaklubo en Ferencváros inter 1959-1961, poste samloke inter la plenkreskuloj en 135 matĉoj kun 53 goloj. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono kvarfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1964-1968 12-foje kun 2 goloj. En la Somera Olimpiko 1964 lia nacia teamo ricevis ormedalon, li vojaĝis kun la teamo al la sekva Olimpiko, sed ĝuste antaŭ la matĉoserio li forlasis la teamon kaj li disidis. Post la eksvalidiĝo de lia internacia malpermeso li povis ludi en okcidenteŭropaj teamoj post 2 jaroj, sed jam en 1970 li estis akuzita pro subaĉeto. Post 2 jaroj la germana asocio donis permeson ludi plu ekster Okcidenta Germanio. En 1977 li akiris trejnistan diplomon en Kolonjo, poste li estis trejnisto, depost fino de la socialismo jam en Hungario. Li mortis ĝuste dum futbalado en matĉo de olduloj. Lia edzino naskis 3 gefilojn en 1969, 1972 kaj 1978, baldaŭ la geedza paro divorcis.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kaj busto en Budapeŝto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]