Zona bordhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Zona bordhirundo
Riparia cincta 1894.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Riparia
Specio: R. cincta'
Riparia cincta
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Zona bordhirundo, Riparia cincta, estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae).

La Zona bordhirundo troviĝas en malfermaj habitatoj kiel farmoj, herbejoj kaj savanoj, kutime ĉe akvo. Ili reproduktiĝas tra Afriko el Kameruno kaj Kongo norden al Etiopio kaj suden al Kabprovinco en Sudafriko, kvankam ĝi ne ĉeestas la plej sekajn regionojn de okcidenta Sudafriko kaj suda Namibio.

La suda nomiga subspecio de Sudafriko kaj Zimbabvo, estas migranta, kaj vintrumas pli norde, ĉefe okcidente, kie ĝi povas moviĝi foje tiom malproksimen kiom ĝis Gambio. R. c. xerica ankaŭ abandonas siajn sekajn reproduktajn teritoriojn de Bocvano kaj norda Namibio en la suda vintro. Aliaj subspecioj entreprenas surlokajn aŭ nur altitudajn movojn ofte depende de la pluvokvanto.

La Zona bordhirundo, malkiel aliaj membroj de ties genro, ne estas kolonia en sia nestokutimaro. Sed kiel ĉe tiuj, la nesto estas je la fino de 60-90 cm longa tunelo kutime elfosata de la birdoj en natura sablobordo aŭ teramaso. La vera nesto estas litaĵo el pajlo kaj plumoj en ĉambreto je la fino de la tunelo. La ino demetas kutime 2 al 5 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj.

La 15-17 cm longa Zona bordhirundo havas terbrunajn suprajn partojn, escepte pro blanka strio super la okulo. Ties subaj partoj estas blankaj, kaj la subvosto, kaj ĝi havas malhelbrunan brustozonon (kio nomigas la specion kaj en la latina scienca nomo kaj en la popolaj), kaj foje mallarĝan malhelan linion tra la ventro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli palan brustozonon kaj orkolorajn pintojn en plumoj de la supraj partoj.

Ĝi estas la plej granda specio de la genro Riparia kaj estas facile distingita de la pli malgranda Bordhirundo pro la kvadrata vosto kaj blanko en subflugiloj, kaj el la Brungorĝa bordhirundo pro la blanka gorĝo. Ĝi estas malpli gregema ol tiuj specioj, kaj estas ofte vidata en paroj aŭ etaj aroj.

Estas kelkaj subspecioj kiuj diferenciĝas laŭ grando kaj plumarnuancoj en supraj partoj aŭ brustozono. Nomiga raso R. c. cincla de suda Afriko estas la plej pala formo.

Tiu ĉi specio havas malrapidan vageman flugon kaj ofte ripozas. La dieto konsistas el insektoj, kutime kaptitajn dumfluge super herbejo. La flugalvoko estas ĉi-ĉi-ĉi, kaj la kanto estas trileca miksaĵo de sonoj kiel ĉip ĉup.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Sinclair, Hockey kaj Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa, ISBN 1-86872-721-1
  • (1989) Swallows & martins : an identification guide and handbook. Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7.