Zsolt Frei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Frei
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1965 (1965-03-18) (59-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great • Universitato Eötvös LorándUniversitato Princeton
Familio
Frat(in)o Tamás Frei
Okupo
Okupo universitata instruisto • fizikisto
vdr

Zsolt Frei [ĵolt frej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frei Zsolt estis hungara fizikisto, astronomo, altlerneja instruisto.

Zsolt Frei[1] naskiĝis la 18-an de marto 1965 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Frei maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989. Samtempe li ekhavis tradukistan diplomon pri angla lingvo. En 1990 li esploris en Usono, krome inter 1990 kaj 1994 li plustudis en Universitato Princeton, eĉ li akiris Ph.D. en 1995. En la sekvaj jaroj li esploris en Munkeno kaj Tokio kaj inter 1996-1998 li instruis en Usono, fine li havis tempon por aranĝi la astrofizikan edukon en Universitato Loránd Eötvös. En tiu universitato li estis docento en 1998, profesoro ekde 2010. Lia habilitiĝo okazis en 2009, li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 2010, samtempe li gvidas la atomfizikan katedron. Ekde 2017 li gvidas la universitatan fizikan instituton. Pli frue en 2007 li aliĝis al kolegaro por percepti gravitajn ondojn. Tio sukcesis en 2015. Li okupiĝas ankaŭ pri la nigraj truoj. Li ricevis premiojn inter 1989-2018, stipendiojn inter 1995-2012.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Inflációs kozmológia (kunverkisto, 2005)

Elektitaj artikoloj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • A Parallel-Signal-Processing Approach to Signal Validation (1987)
  • Semi-automatic removal of foreground stars from images of galaxies (1996)
  • Detecting virialization shocks around galaxy clusters through the SZ effect (2008)
  • Narrow-band search for gravitational waves from known pulsars using the second LIGO observing run (2019)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]