Katherine Mansfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katherine Mansfield
Persona informo
Katherine Mansfield
Naskonomo Kathleen Mansfield Beauchamp
Naskiĝo 14-an de oktobro 1888 (1888-10-14)
en Velingtono
Morto 9-an de januaro 1923 (1923-01-09) (34-jaraĝa)
en Avono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Avon Cemetery vd
Lingvoj katalunaangla vd
Ŝtataneco Nov-Zelando vd
Alma mater Wellington Girls' College • Queen's College London vd
Memorigilo Katherine Mansfield
Familio
Patro Harold Beauchamp vd
Patrino Annie Burnell Beauchamp vd
Gefratoj Charlotte Mary Pickthall vd
Edz(in)o John Middleton Murry vd
Amkunulo Beatrice Hastings • George Charles Bowden vd
Parencoj Elizabeth von Arnim vd
Profesio
Alia nomo Katherine Mansfield vd
Okupo verkisto • taglibristo • poeto • prozisto vd
Aktiva dum 1911– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katherine MANSFIELD, aŭ origine: Kathleen Mansfield BEAUCHAMP (* la 14-an de oktobro 1888, † la 9-an de januaro 1923) estis angla modernisma verkistino.

Naskiĝinte en Wellington, Novzelando ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Anglio. Ŝia vivo estis plena de sortobatoj: Sian unuan edzon ŝi post tre mallonga tempo forlasis; graveda ŝi vojaĝis al Germanio, kie ŝi naskis mortan bebon. Reveninte al Londono ŝi konatiĝis kun la verkisto John Middleton MURRY, kiu en la jaro 1918 fariĝis ŝia dua edzo. Pro tuberkulozo ŝi pasigis longan tempon en diversaj sanatorioj en Svislando kaj Francio. Ŝi mortis en 1923 en Fontainebleau, Francio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • In a German Pension (rakontoj, 1911)
  • Prelude (rakontoj, 1918)
  • Bliss (rakontoj, 1920)
  • The Garden Party and Other Stories (rakontoj, 1922)
  • The Dove's Nest (rakontoj, 1923)
  • Poems (poemoj, 1923)
  • Something childish (rakontoj, eld. 1924)
  • Journal of K. M. (taglibro, eld. 1927)
  • The Letters of K. M. (leteroj, eld. 1928)
  • The Aloe (rakontoj, eld. 1930)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La ĝarden-festo / el la angla trad. Ellen Lymburn. - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1985. - 22 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 5)
  • La ĝardenfesto ; Ĉe la golfo ; La pupa dometo / el la angla trad. Ellen Lymburn... - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1988. - 38 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 7)