Franz Bopp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Bopp
Persona informo
Franz Bopp
Naskiĝo 14-an de septembro 1791 (1791-09-14)
en Majenco
Morto 23-an de oktobro 1867 (1867-10-23) (76-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Dreifaltigkeitskirchhof II vd
Lingvoj latinagermanasanskrito vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo lingvistopedagogo • universitata instruisto • historia lingvisto vd
Laborkampo sanskritoHindeŭropaj studojlingvoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz BOPP (naskiĝinta la 14-an de septembro 1791 en Mainz, mortinta la 23-an de oktobro 1867 en Berlino) estis germana filologo kaj lingvistiko kaj iel fondinto de la scienco de la scienca komparo de lingvoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inspirite de la katolika filozofo K. J. Windischmann, kiu estis lia instruisto en Aschaffenburg, Bopp lernigis al si ekde 1812 en Parizo la tiutempe en Eŭropo kvazaŭ nekonatan Sanskriton, la sanktan lingvon de Barato. Per sia unua verko Über das Conjugationssystem der Sanskritsprache in Vergleichung mit jenem der griechischen, lateinischen, persischen und germanischen Sprache (1816, angla traduko kaj prilaboro en Londono en 1820) li povis provi la konekton genealogian inter la verktitole menciitaj lingvoj. Tio sukcesis per la komparo de la konstruo de la verba sistemo. Sekve Bopp fariĝis - post respektive kun la angla juristo Sir William Jones, la germana romantikisto Friedrich Schlegel, la dana lingvikisto Rasmus Rask kaj aliaj - fondinto de la moderna lingvistiko pri la hindeŭropa lingvaro. Metodike li povas esti konsiderita fondinto de kompara lingvistiko entute.

Post alia studadrestado en Londono (1818) li iĝis en 1820 honora doktoro ĉe la Universitato de Göttingen. En 1821 li profesoriĝis en Berlino ankaŭ danke al la perado de sia amiko Wilhelm von Humboldt. Ekde 1822 Bopp estis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. Sen tuŝo de lingvofilozofiaj aspektoj Bopp kontinuigis kaj pliperfektigis sian vojon per la skribo de la majstroverko Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Zend, Griechischen, Lateinischen, Lithauischen, Gothischen und Deutschen (6 partoj, 1833–52; 3-a eldono postmorte en 2 volumoj, 1868–71). Krome li instigis la studon de Sanskrito mem publikigante gramatikojn, tekstojn, vortarojn.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La malkovroj de Bopp estis unu el la fundamentaj sciencaj akiroj de la komenciĝanta 19-a jarcento. Liaj esplormetodoj vole nevole ege influis ankaŭ aliajn sciencajn disciplinojn de antropologio, proto- kaj prahistorioj, religia historio, historio de jurscienco, kulturhistorio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über das Conjugationssystem der Sanskritsprache in Vergleichung mit jenem der griechischen, lateinischen, persischen und germanischen Sprache, 1816
  • Vocalismus, oder sprachvergleichende Kritiken, Berlin 1836books.google.de
  • Über die keltischen Sprachen, Berlin 1839
  • Über die Verwandtschaft der malaiisch-polynesischen Sprachen mit dem Indogermanischen, Berlin 1841
  • Über die kaukasischen Glieder des indo-europäischen Sprachstammes, Berlin 1847
  • Über die Sprache der alten Preußen, Berlin 1853
  • Vergleichendes Accentuationssystem, Berlin 1854
  • Über das Albanesische in seinen verwandtschaftlichen Beziehungen, Berlin 1855

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Catalog der aus dem Nachlasse des in Berlin verstorbenen Professor’s Franz Bopp zum Verkauf stehenden Bibliothek. Berlin 1868 (library.cornell.edu)
  • Salomon Lefmann: Franz Bopp, sein Leben und seine Wissenschaft. Berlin 1891–1897
  • Wolfgang Morgenroth: Franz Bopp als Indologe. In: Reinhard Sternemann (Hrsg.): Bopp-Symposium 1992 der Humboldt-Universität zu Berlin. Heidelberg 1994, ISBN 3-8253-0193-1, S. 162–172
  • Reinhard Sternemann: Franz Bopp und die vergleichende indoeuropäische Sprachwissenschaft. Beobachtungen zum Boppschen Sprachvergleich aus Anlass irriger Interpretationen in der linguistischen Literatur. Innsbruck 1984, ISBN 3-85124-579-2
  • Rudolf Sommer: Sprachforscher Franz Bopp – Was hat König Suppiluliuma aus Hatuscha mit Franz Bopp aus Aschaffenburg zu tun? In: Spessart: Monatszeitschrift für die Kulturlandschaft Spessart, Juni 2007, ISSN 1613-9518
  • Harald Wiese: Eine Zeitreise zu den Ursprüngen unserer Sprache. Wie die Indogermanistik unsere Wörter erklärt. Logos Verlag, Berlin 2007, ISBN 978-3-8325-1601-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]