Uri Geller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uri Geller
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1946 (1946-12-20) (77-jaraĝa)
en Ein-Gedi Hospital, Tel-Avivo
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Terra Santa College
Okupo
Okupo psychic • blogisto • iluziisto • filmaktoro • illusionist • aktoro • pentristo • televida prezentisto • modelo
TTT
Retejo https://www.urigeller.com
vdr
Uri Geller kurbigas kuleron

Uri Geller (20-an de decembro 1946 en Telavivo) estas magiisto, israela ŝtatano, vivanta en Anglio. Li asertas, ke li posedas supernaturajn fortojn.

Geller popularis en la 1970-aj jaroj, kiam li aperis multfoje en televidoj kaj tie prezentis ĉefe kurbigon de manĝiloj per psika forto, postpentris bildojn, ekigis nemoviĝantajn horloĝojn ktp. Nuntempe li nomas sin iluziisto kaj lasis malferma la demandon pri la psika forto.

Li retiriĝis en la 1980-aj jaroj kaj tiutempe li okupiĝis pri serĉo de nafto, ercoj per magiaj bastonoj kaj eĉ asertis labori por CIA.

La plej akra kritikanto de Geller estas la magiisto James Randi, kiu prezentis miraklojn de Geller per simplaj trukoj. Kvankam Geller volis lin kondamnigi en juĝejo, tio ne sukcesis, sed Geller devis pagi.

En 2000, Nintendo uzis similan figuron kun simila nomo kiel Geller. Li trovis tion ofenda, sed la juĝproceso kontraŭ Nintendo ne sukcesis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Uri Geller (2006): Die Macht des Geistes, ISBN 3-485-01076-6
  • James Randi (2001): Lexikon der übersinnlichen Phänomene, ISBN 3-453-18848-9.
  • James Randi (1990): The Truth about Uri Geller, Prometheus Books, 241 S., 25,00 USD, ISBN 0-87975-199-1. *
  • David Marks (2000): The Psychology of the Psychic, Prometheus Books, 384 S., 24,00 USD, ISBN 1-57392-798-8.
  • Ray Hyman (1989): The Elusive Quarry - A Scientific Appraisal of Psychical Research, Prometheus Books, 447 S., 40,00 USD, ISBN 0-87975-504-0. Link zur Buchseite bei Prometheus.
  • Alexander Knorr (2001): Ich bin ein Mann der Täuschung, nichts weiter: Werry und der Faktor PSI in: Witt, H.-G. (Hrg.): 'Werry', S. 144-176. Krefeld: Verlag Magische Welt.
  • Andreas Hergovich (2001): Der Glaube an Psi - Die Psychologie paranormaler Überzeugungen, Bern. 242 Seiten, 26,95 EUR, ISBN 3-456-83643-0.
  • Rudolf Henke (1997): Uri Geller und seine Fernseh-Tricks. In: Skeptiker Arkivigite je 2017-09-13 per la retarkivo Wayback Machine, Heft 3, S. 82 - 87.