Marakeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marakeŝo
arabe مراكش Murrākuš, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ, angle Marrakech
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: مراكش
Lando Maroko Maroko
Regiono Marrakesh-Tensift-El Haouz
Historia regiono Almoravidoj
Montaro Atlasa Montaro
Konata loko Ĝemaa el Fna
Situo Marakeŝo
 - alteco 466 m s. m.
 - koordinatoj 31° 37′ 48″ N 08° 00′ 32″ U / 31.63000 °N, 8.00889 °U / 31.63000; -8.00889 (mapo)
Areo 230,0 km² (23 000 ha)
Loĝantaro 1 070 000 (2010)
Denseco 4 652,17 loĝ./km²
Fondo 1062
Horzono GMT (UTC+0)
Poŝtkodo 40000
Telefona antaŭkodo +212-24
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Medino de Marakeŝo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 331
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj i, ii, iv, v
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Maroko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Marrakech
Retpaĝo: www.marrakech.net
Map
Pordego Bab Agnaou en Marakeŝo
Moskeo Kutubia
Ĝemaa el Fna
Panoramo de Marakeŝo
Placo en Marakeŝo nokte
Palmaro de Marakeŝo

Marakeŝo (MarrakechMarrakesh, مراكش arabe, berbere: ⵎⵕⵕⴰⴽⵯⵛ Murakush) estas ĉefa urbo kaj tre grava turista centro en la sudorienta Maroko, proksime al la Atlasa Montaro.

La urbo havas oficiale 450.000 loĝantojn, kvankam probable tie loĝas pli ol miliono.

Marakeŝo estis fondita de Jusuf ibn Taŝfin, de la almoravida dinastio, en 1062. En la 12-a jarcento moskeo Kutubia konstruiĝis. Ĝi estis dum multaj jaroj la ĉefurbo de Maroko, kaj fakte donis sian nomon al la lando.

La urbo havas universitaton kaj plurajn kongrescentrojn. Turismo estas la ĉefa aktivaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tertremo en Al Haouz de 6,8 Mw en regiono Marakeŝo-Safi (kies ĉefurbo estas Marakeŝo mem) okazis en la 8-a de septembro 2023.[1] La epicentro estis je 71,8 km sudoriente de Marakeŝo, proksime al Ighil, en la Atlasa montaro, ĉe faŭlto de tiu montaro. Laŭ informo fare de la maroka ministerio de Internaj Aferoj, oni kalkulis 2 946 mortojn (plimulte ekster Marakeŝo) kaj pli ol 5 476 vunditojn (el kiuj 1 404 grave vunditojn). Krome oni registris katastrofajn damaĝojn en historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj eĉ en Marakeŝo mem.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tie renkontiĝas ĉefvojoj el diversaj direktoj. Apud la urbo flughaveno funkcias.

Ĉefaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Marakeŝo[redakti | redakti fonton]

En marto-aprilo 2018 okazis kunveno de MONA, Mez-Orienta komisiono de UEA, en Marakeŝo en Villa Janna.

Referencoj[redakti | redakti fonton]