Litocimo
ordinara litocimo (Cimex lectularius) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
|
Genro Cimex
Genro Leptocimex Genro Haematosiphon Genro Oeciacus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||

Litocimo aŭ litlaŭso[noto 1] estas komunlingva nomo de diversaj parencaj specioj de cimoj, kiuj parazitas homojn kaj aliajn bestojn. Ili apartenas al la familio Cimicidae, subordo Heteropteroj (komunlingve "cimoj"), kaj la plej oftaj litocimoj apartenas al la genro Cimex (ankaŭ nomata "cimo").
Formo
[redakti | redakti fonton]La plej kutima litocimo estas la specio Cimex lectularius, sed ankaŭ la specion Cimex hemipterus oni nomas "litocimo". Ili vivas en tre diversaj klimatoj de la tuta mondo.
Plenkreskaj litocimoj estas brun-ruĝaj, kun korpo ovoforma kaj plata. Ili ne havas flugilojn, kaj havas mikroskopajn harojn. Plenkreskaj litocimoj estas tipe 5 ĝis 8 milimetrojn grandaj kaj ne moviĝas tre rapide. Ili aspekte iom similas al lentoj aŭ pomsemoj.
La larvoj laŭforme similas al plenkreskaj litocimoj, sed ili estas pli malgrandaj kaj pli helaj, preskaŭ travideblaj.
Vivmaniero
[redakti | redakti fonton]Litocimoj ĝenerale aktivas nokte. Ili trovas predon, homan aŭ bestan, pere de ĝiaj karbongaso kaj varmo. Por nutri sin ili suĉas sangon, ĝis sepoble sian propran pezon. Tio daŭras maksimume 10 minutojn, kaj kutime ne estas rimarkebla. Ili bezonas denove nutri sin post 7 ĝis 10 tagoj. La litocimoj ĝenerale vivas grupe, kaj tage kaŝas sin en plej diversaj lokoj, kie ili ankaŭ reproduktas sin: en la matraco mem, en remburitaĵoj, sub tapiŝo aŭ kurteno, en fendo de la planko, en ŝraŭbtruo, en kaŝilo de elektra konektilo... Estas tre malfacile trovi kie ili vivas. Plenkreskaj litocimoj povas ĝis 40 semajnojn travivi sen nutraĵo. Ĉiu cimino demetas dum sia vivo proksimume 200 ovojn, de unu ĝis 12 tage. Post 14 tagoj eloviĝas la larvoj, kiuj bezonos 6 semajnojn por iĝi plenkreskaj, per kvin stadioj. La larvoj bezonas en ĉiuj stadioj almenaŭ unufoje trinki sangon. Ili bezonas sufiĉe altan temperaturon: sub 13 aŭ 15 °C ili ne povas kreski.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni supozis ke en la okcidenta mondo, ĉefe pro la uzo de DDT, litocimoj estis ekstermitaj. Tamen, dum la pasintaj jaroj ili reaperas.
Kontraŭbatalo
[redakti | redakti fonton]Kiam litocimoj ekloĝis ie, necesas forta purigado per kontraŭinsekta veneno por seniĝi de ili. Ankaŭ la matracojn, kovrilojn, kurtenojn, tapiŝojn, vestaĵojn, pluŝojn oni purigu, lavu je 60 °C aŭ forĵetu. Ekzistas malfortaj venenoj, kiuj mortigas nur la larvojn, kaj povas konduki al malapero de la litocimoj, se oni regule uzas ilin dum longa periodo. La litocimoj povas facile transportiĝi en valizoj, sakoj, mebloj, k.s. kaj tiel infekti novan lokon. Por protekti sin kontraŭ tio (kiel gasto aŭ kiel gastiganto), ekzistas forpuŝaj produktoj. Eblas ankaŭ lasi la valizojn en alia loko, ol tiu, kie oni dormas.
Ĉefe loĝantoj de Novjorko luktas kontraŭ cimoj en siaj litoj.


