Georges Palante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Palante
Persona informo
Georges Palante
Naskiĝo 20-an de novembro 1862 (1862-11-20)
en Saint-Laurent-Blangy
Morto 5-an de aŭgusto 1925 (1925-08-05) (62-jaraĝa)
en Hillion
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Parizo • agrégation de philosophie vd
Profesio
Okupo filozofoverkistosociologo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges Palante (Georgo Palanto) naskiĝinta la 20-an de novembro 1862 kaj mortinta la 5-an de aŭgusto 1925, estis franca filozofo.

Naskiĝinte en la departemento Kaleza markolo, li estas licenciita pri beletro kaj agregaciita pri filozofio. Li instruis en la liceo de San Briego dum siaj 27 lastaj jaroj. Samtempe, li verkis sian filozofian verkon, publikante artikolojn en revuoj (li mastrumis, dum 13 jaroj, la filozofian kronikon en Mercure de France...) kaj eseojn.

Li estis individuisto kaj admiris Nietzsche, kaj li tre frue interesiĝis pri la verko de Freŭdo.

Georges Palante mortigis sin, pro kaŭzoj ne vere konataj, sed li suferis pro akromegalio: grava degenera malsano, kiu ne estis kuracebla en tiu epoko, kaj kiu pli kaj pli dolorigis lian vivon.