Anton Peder Dueholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Peder Dueholm
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1882 (1882-12-04)
Morto 30-an de novembro 1971 (1971-11-30) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Danio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anton Peder DUEHOLM (nask. 4 dec. 1882 en Sevel en nord-okcidenta Jutlando; mort. en aŭg. 1972) estis dana instruisto, makleristo de nemoveblaĵoj kaj Esperanto-vortaristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel junulo Dueholm iris al Germanio, kie li laboris kiel needukita laboristo dum iom da tempo, poste vojaĝis i.a. al Anglio. Li revenis al Danlando por studi kaj fariĝi instruisto en kampara lernejo de sia hejma regiono. I.a. pro lezitaj koksoj li forlasis la lernejan servon kaj translokiĝis al Kopenhago, kie li laboris kiel makleristo de nemoveblaĵoj (apartamentoj, domoj, terenoj). En la 1950-aj jaroj li estris propan makleristan firmaon kun kelkaj dungitoj.

Dueholm estis edziĝita dufoje. Lia unua edzino estis Kristine Marie Jensine PEDERSEN (voknomo Kristine; nask. 4-a de marto 1880, mort. 21-a de Marto 1949), kun kiu li havis du filinojn (nask. 1910 kaj 1920) kaj filon Claus Katharos Zamenhof Dueholm (voknomo Claus; 1913-1998). Duonan jaron post la morto de sia unua edzino, Dueholm edziĝas je 1949-09-15 al Ella Marie Louise ARNESEN MONSRUD (voknomo Ella; nask. 15-a de Sept. 1898, mort. en 1978).[1]

Dueholm okupiĝis pri genealogio kaj publikigis la historion de sia familio en 1951 (kun mallonga aŭtobiografia skizo).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

En 1910 li komencis ellabori artan lingvon. La 4-an de decembro 1910 li fariĝis Esperantisto. Li verkis vortaron Esperanto-danan ("Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog") kun laŭdire ĉ. 9 100 kapvortoj, kiu aperis en la urbo Struer (Jutlando) ĉe la eldonjeo Christensen en 1912 (xviii + 136 p., 21x13 cm). Petro Stojan notas pri ĝi en sia Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL 1929, n-ro 2051):

"Multaj novaĵoj: sufiksoj: -aco, -alo, -eno, -ika, -izi, -ito, -iva, -olo, -oza; prefiksoj: bi-, hiper-, hipo-, proto-, penta-, tetra-, seskvi-; ekskuzi, golfio, kaki, feki, hipo, entjera, akuta, zookulturo, volano, westo [tiel kun -w-], watto, wisto, warfo, ...".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1951: Aŭtobiografia skizo en la genealogio de la familio Pedersen/Clausdatter, Kopenhago 1951, vd. en piednoto 1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉiuj datumoj de la ĉapitro "Vivo" laŭ Dueholm, Anton Peder. In memory of Peder Christian PEDERSEN (1810-1878) and wife Ingeborg CLAUSDATTER (1817-1870) in Vridsted, Denmark. A mid-Jutland peasant family history through approx. 350 years. - Angla traduko de 2013 de la dana genealogia verko aperinta en Kopenhago en 1951; Kingston (Ontario, Kanado) 2013, p. 35-36.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.