Sjælland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Zelando (Sjælland) de Danio. Samnoma provinco Zelando ekzistas en Nederlando, kaj malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio.
Zelando
Mapa montranta loko de Sjælland en Danio
Mapa montranta loko de Sjælland en Danio
insulo
Akvejo inter Fyn kaj Skanio en Svedio
Geografia situo 55° 30′ N, 11° 45′ O (mapo)55.511.75Koordinatoj: 55° 30′ N, 11° 45′ O (mapo) f1
Zelando (Danio)
Zelando (Danio)
DEC
Zelando
Zelando

Map

Longo 132 kmf2
Larĝo 116 kmf3
Areo 7 031,3 km² f4
Loĝantaro 2 312 385 (2019[1])
329 loĝ./km²
Ĉefa loko Kopenhago
vdr
La monda heredaĵo de Unesko Stevns klint, suda de Kopenhago en Sjælland.

Sjælland (dane, prononco [sjelen/sjelan], laŭ sistemo IFA [ˈɕɛˌlæn), en Esperanto Zelando (laŭvorte "marlando"), estas la plej granda insulo de Danio, havanta pli ol du milionojn da loĝantoj, el kiuj la plejmulto loĝas en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Kopenhago. Ĝi troviĝas inter Fyn kaj Svedio (Skanio), kaj estas konektata kun Fyn per la ponto Storebæltsbroen, kaj al Skanio en Svedio per la Sundoponto.

La insulo nomĝiis laŭ la grandaj fokaroj, kiuj troviĝis sur la marbordoj de Sjælland: Foka Insulo (Sæl-land). La du vortoj foko (sæl) kaj animo (sjæl) tre similas en la dana lingvo, kaj tio devenas de la antaŭa kredo, ke foko estas animo de mortinta maristo.[Dubinda teksto]

Ekde la 1-a de januaro 2007, la nordoriento de la insulo konsistigas la plej grandan parton de la nova administra regiono Hovedstaden (regiono ĉefurba), kaj la resto de la insulo la plej grandan parton de la samnoma administra regiono Sjælland, kiu krome ankoraŭ kovras tri pli malgrandajn sudajn insulojn.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]