Civila juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La civila juro estas en juro la aro de la reguloj, kiuj aplikiĝas rilate al:

  • la personoj,
  • la familio,
  • la posedaĵoj kaj la proprieto,
  • la heredoj,
  • la donacoj,
  • la kontraktoj kaj la ŝuldoj,
  • la civila respondeco (kompensodevo),
  • la garantioj,
  • la privilegioj...

Kutime por ĉiu kazo validas la civila juro de la ŝtato, en kies teritorio la koncernaj agoj okazas, aŭ kies civitanoj estas implikitaj. Escepto estas Usono, kiu per speciala leĝo (Alien Tort Claims Act) pretendas la rajton decidi pri ĉiu ajn kazo en la mondo laŭ usona juro.

La nocio "civila juro" povas ankaŭ kontrasti kun la nocioj "eklezia juro", "religia juro" kaj "armea juro" kaj tiam signifas la juron, kiu ne estas regulata de specialaj leĝoj de la koncernaj instancoj. Kontraste al "milita juro" ĝi signifas la juron, kiu validas en pacaj tempoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]